Enkomputiligis Don HARLOW

Naĝado trans Jangzi-riveron

de MAO Zedong

elĉinigis XU Sheng Yue

aperis en El Popola Ĉinio, 2/59, p. 58


La akvon de Ĉangŝa mi ĵus trinkis
Kaj fiŝoj de Vuĉang jen estas sur
La tabl'. La riveregon mi transnaĝas fluge,
Dum la ĉielo de Ĉu (1) etendiĝas antaŭ l' okul'.

Spite al la ventpelo kaj ondbato, estas
Ja pli agrable ol promeni en la korto,
Jen por mi de la senzorgec' plezur'.
La majstro (2) diris foje ĉe rivero:
"Tiel forpasas ĉio en vetkur'!"

Surakve glitas veloj, kaj trankvile
Kaŭras la montoj Testud' kaj Serpento.
Jen grandioza plano de l' estonto:
Leviĝas super prafosego imponanta ponto,
Cetere ŝtonan muron ni starigos tie
Forbari l' nubon kaj la pluvon de Vuŝan (3),
Kaj ekaperos glata lag' ĉe l' kruta intermonto.

Eble bonfarta restas la diino (4),
Ŝi miros pri l' transformo de la mondo!

Piednotoj

(1) Antikva regno kies teritorio ampleksis ĉefe la nunajn Hunan- kaj Hubej-provincojn, kie troviĝas la urboj Ĉangŝa kaj Vuĉang.
(2) Konfucio.
(3) Kruta montaro tra kiu Jangzi-rivero trafluas.
(4) Diino de Vuŝan, kiu estas nubo matene kaj pluvo vespere.