Enkomputiligis Don HARLOW

Nove interkonataj kamaradinoj

de VANG Ven-ŝi

elĉinigis Pandiŝo

Aperis en El Popola Ĉinio, 2/59, paĝoj 50-59


"Vi estas Vu Ŝu-lan, ĉu ne?. ... Hieraŭ, kiam vi ekparolis en la kunveno, mi tuj konjektis, ke vi nepre devas esti tiu fame konata Vu Ŝu-lan. ... Jam de longe mi deziras viziti vin, sed mi ne sukcesis trovi tempon. ... O, mia ĉielo! Kiel bela vi estas! ..."

Vu Ŝu-lan, dudek-sep-ok-jara kamparanino kun malheleta haŭto kaj vizaĝo de melon-sema formo, staris sur kamprando apudvoja. Ŝi portis bone sidantan ĵaketon el blua katuno kaj nigran pantalonon kaj kun trankvila kaj scivolema rideto rigardis al la alparolantino. Malantaŭ ŝi etendiĝis verda maro de kotonkamparo kaj la serena ĉielo.

Tiu, kiu ŝin alparolis, estis samaĝa, sed pli maljunaspekta virino mezkreska, kun rondaj ŝultroj, ruĝaj vangoj kaj elŝovita supra lipo. La esprimo de ŝiaj okuloj montris, ke ŝi estas kuraĝa aŭdaca kaj sincera virino. Vu rigardadis ŝin per demandantaj okuloj: "Kiu ŝi estas?"

"Mi estas Ĝang La-jue ..." diris la brava virino kun fiero, "la sturma batalantino Ĝang La-jue. Eble vi iam aŭdis pri mi, ĉu ne?"

"Jes, jes!" Infektite de tiu nomo Ĝang La-jue, kiun ŝi jam priparolis sennombrajn fojojn, de la ĉeesto de tiu ĉi virino mem ĝuste antaŭ ŝi kaj de ŝia malkaŝema sintenado al aliuloj, la ĉiam kvieta Vu Ŝu-lan ankaŭ vigliĝis ekstervole. Rapide kaptinte la dikan manon de Ĝang, ŝi daŭrigis: "La hiang-estro (1) diris al mi, ke vi ankaŭ venos ĉeesti la kunvenon. ... Antaŭhieraŭ, kiam mi vizitis la hiang-oficejon, oni diris al mi, ke vi jam estas sur vojo ..."

"Mi havas temperamenton de krakfajraĵo, kiu tuj eksplodas ĉe ekbruligo, kaj mi ne ŝatas malrapidemon," laŭte diris Ĝang. "Ĉe la unua fojo fremduloj, sed la duan fojon konatuloj. Hodiaŭ ni interrenkontiĝis kaj de nun fariĝas propraj fratinoj. ... Mi jam informiĝis, ke ni estas samaĝaj, ambaŭ naskiĝis en jaro de ŝafo (2). Ĉu ne?"

"Jes," respondis Vu ridetante.

O! Jen, kia hazardo!"

Pririgardante Vu-n, Ĝang diris en humoro nekonvinkiĝema: "O! En la lastaj tagoj mi ĉiam imagis ke tiu Vu Ŝu-lan ja certe havas tri kapojn kaj ses brakojn, kaj nepre estas pli altkreska kaj pli fortika ol mi. Mi ne povis kredi al la aserto, ke vi estas pli svelta ol mi. ... Kiu ja atendis, ke vi, tia sveltulino, efektive min kontraŭstaras!"

Ŝu-lan diris kun rideto: "Ankaŭ vi estas tre svelta, franjo Ĝang!"

"Mi? Svelta?" demandis Ĝang gaje palpebrumante, kaj daŭrigis serioze: "Mi aŭdis de mia patrino, ke mi estis efektive tre svelta ĵus naskite, tiel, ke ŝi ne povis aŭdi miajn plorkriojn ... poste mi servis kiel ĉionfara ĉambristino en la hemo de Milionulo Ĝaŭ. ... Kaj plie, post la geedziĝo mi ĉiam tiradis la bovon aŭ kuradis post la ĉaro por mia edzaĉo. Tiel iom post iom forlasis min la svelteco." Parolante ŝi suprenpuŝis la manikon ĝis la ŝultro, montris la dikan brunnigran brakon, ĝis la vizaĝo de Vu kaj ŝercis, sin mokante: "Jen, rigardu! Kiel svelta ĝi estas!"

Vu Ŝu-lan senprokrate subpremis ŝian brakon kaj diris: "Tuj retiru la manikon! Oni ja rigardas nin tie."

La-jue rapide reordigis sian manikon kaj samtempe ĵetis rigardeton al la kontraŭa kamprando. Returninte la kapon ŝi diris: "Mi tute ne timas ilin! Ekde la agrara reformo mi jam kutimiĝis aŭdaci!" Fiere ŝi daŭrigis: "Ŝajnas al mi, ke vi ankoraŭ malmulte travivis kaj venas nun la unuan fojon al la publiko, ĉu ne?"

Kapjesis Vu Ŝu-lan.

"Ĉu vi jam aniĝis al la Partio?" zorgeme demandis Ĝang.

"Ankoraŭ ne," respondis Ŝu-lan ruĝiĝante.

"Ah! Kiel povas esti, ke vi ankoraŭ ne fariĝis partiano!" Ĝang La-jue rondigis miregantajn okulojn. "Tuj prezentu vian aliĝan petskribon, ho, tuj! Ej, vi ..."

"Mi jam tion faris."

"Do estas bone. ... Eble via edzo malhelpas vin. ... Antaŭe la viroj plendis, ke la virinoj malhelpas ilin sed nun kontraŭe, kelkaj viroj malhelpas la virinojn. Kia homo estas via edzo?"

"Partiano," respondis Vu.

"Des pli bone!" diris Ĝang gravmiene: "Sed ankaŭ sin trovas partianoj, kiuj malhelpas la edzinon. Ĝuste tia estas mia aĉulo ... Tamen finfine li estas de mi transedukita. ... Oni devas konstante edukati sian edzon, por ke li ne fariĝu obstaklo!"

"La mia ... tamen edukas min de tempo al tempo," konfesis Ŝu-lan submetiĝeme kaj sincere.

"Kio? Vi iam posttiris lian kruron?" demandis La-jue ridante.

"Tio ne!"

Post momento da fiksrigardado al Ŝu-lan, Ĝang La-jue ekdiris kun signifoplena rido: "Mi jam vidas! Vi certe estas la tiel nomata bona virino."

Kunpremante siajn belajn lipetojn, Ŝu-lan ridis delikate kaj varme rigaqrdante al la leoneca L-jue, silente konsentis, kion Ĝang opiniis.

Vu Ŝu-lan estis efektive "bona virino". Kiu el la parencoj, amikoj aŭ samvilaĝanoj ne laŭdis ŝin kiel bonan edzinon~Sed ŝia edzo nur ekridis je tiuj laŭdoj, nenion dirante. Li estis komunisto kaj kadro de l' baz-tavolo, sekve li dediĉis sian tutan tempon hejmomastruman al publikaj laboroj. Sed Vu neniam grumplis pro tio kaj kun tiu ĉiam tenata afabla rideto prenis sur sin la tutajn banalaĵojn de dommastrumado.

Iafoje ŝia edzo diris al ŝi: "Okazos amaskunveno ĉivespere. Iru partopreni ankaŭ vi!" Ŝi nur ridetis al li, senvorte, kaj restis kudrante ĉe la lampo.

Post nelonge, ŝia edzo refoje diris al ŝi: "Oni fondos kurson por virinoj en la vilaĝo. Ankaŭ vi aliĝu al ĝi!" Ŝi ridetis kiel antaŭe, nenion dirante, kaj daŭrigis absorbite la kutimajn hejmlaborojn laŭ sia fiksita tagordo validanta por la 360 tagoj.

Post multfojaj admonoj senrezultaj, iam kaj tiam la edzo parolis en tono riproĉa kaj malkontenta. Tiuokaze ŝi fiksrigardis lin per gapantaj konfuzitaj okuloj miroplenaj, kaj demandis en milda kaj mallaŭta voĉo: "Ĉu tiel ne estas jam bone?"

Ŝin rigardante, la edzo nur skuis la kapon, kuntiris la brovojn kaj ĝemis ...

Depost la organiziĝo de agrikultura kooperativo en la vilaĝo. Vu Ŝu-lan eklaboris sur la kampo kune kun aliaj virinoj. Ĉiam ŝi laboris honeste, kaj neniu alia virino estis komparebla kun ŝi en laboro; ĉiun ŝi traktis sincere kaj ĉiu ajn alia virino amis ŝin. Pasis duonjaro, kaj ŝi estis elektita vicestro de la produkta brigado. La novan oficon ŝi nek ŝatis speciale, nek rifuzis, kaj prenis sur sin la novan laboron same tiel kiel "bona edzino". En ĉiu ajn kunveno de l' kooperativo aŭ de l' laborbrigado, ŝi neniam forestis aŭ malfruis, nek parolis ion, sed ĉiam sidis en angulo kun kudraĵoj en la manoj, kviete ridetis kaj aŭskultis la diskutadon de aliaj ĉeestantoj. Post la kunveno ŝi hejmen revenis, neniam pli frue, nek postrestante longe.

Lastan vintron komenciĝis la granda impetado. La vivo ekardiĝis kaj ekstreĉiĝis kvazaŭ en ventkirlo. Nerimarkite envolviĝis en tio ankaŭ Vu Ŝu-lan. Malmultiĝis la tempo de ŝia hejmrestado. Plimultiĝis ŝiaj paroloj en la kunvenoj. Ŝi komencis kontraŭargumenti kun aliuloj en multhomaj kunvenoj. Ŝia edzo ĉiam rigardis ŝin per demandantaj okuloj: Ŝi ŝanĝiĝis!

Tiam la nomo de la sturma batalantino Ĝang La-jue famiĝis tra la tuta hiang-o. La virina produkta brigado, kiun ŝi gvidis, firme tenis la ruĝan flagon en ĉiuj konkuroj. Kvankam multaj defiaj leteroj alflugis al Ĝang, sed (3) la senkompare brava Ĝang neniun fojon lasis sin superita de la konkurantoj.

Antaŭ duonmonato, Ĝang La-jue aŭdis iom nebule, ke iu Vu Ŝu-lan, estrino de la virina produkta brigado de l' Dua Suda Kooperativo, senbrue sturmas en konkuro kun ŝi; kaj ke sur ĉiu agrikultura instrumento de l' brigadaninoj sub Vu Ŝu-lan estas algluita slipo kun la slogano "Superu Ĝang La-jue". Efektive, post malpli ol dek tagoj, en la juĝkunveno, la brigadaninoj de Vu Ŝu-lan triumfe forportis la ruĝan flagon. Tiun tagon Ĝang ne partoprenis la kunvenon pro iu afero. Posttagmeze, kiam ŝi vidis la aninojn de sia brigado reveni kun la flava flago, ŝi kriis kolera. "Kial vi, snetaŭgulinoj, tian reportis? Kie estas nia ruĝa flago?" "Ĝi estas forportita de Vu Ŝu-lan," murmuris la brigadaninoj. "Kia Vu Ŝu-lan? Ĉu ŝi havas tri kapojn kaj ses brakojn?" "Multe pli svelta kaj pli bela ol vi!" "Nu, mi nepre vidos tiun Vu Ŝu-lan por certiĝi, kiom pli bela ŝi estas ol mi!"

Ĝuste tiam, la gubernia partikomitato kunvokis ĉe-la-aktual-lokan kunvenon de l' prizorgado de kotonkampoj en la Orienta Hiango. La partikomitato de ili hiang-o sendis ilin ambaŭ kiel reprezentatojn al la kunveno, kie ili interkonatiĝis. La-jue ekamis Vu Ŝu-lan jem ĉe la unua vido.

"Ne ridu tro frue, mia bonulino!" gaje diris Ĝang, rigardante la malfrivoleman ridetantan Vu. "Kiam Ĝang La-jue rivalas al vi, vi ne havos ŝancon eĉ por paŭzeti. Eh, ne kredas? Do provu!" Tion dirante, ŝi levis sian pugnon kaj peze frapis sur la ŝultron de Vu Ŝu-lan.

Ridante Ŝu-lin tion forevitis.

En la posttagmezo de l' sekvinta tago, la du novaj interkonatinoj surpaŝis la grandan vojon ŝultron ĉe ŝultro por reiri hejmen. Dum la rapidema piedirado ili arde diskutis, kiel oni superu la Orientan Hiang-on en la konkurado kaj samtempe pririgardis jen ĉielen, jen ĉirkaŭen.

Sur la vasta kamparo vento levis polvajn nubojn. Sur la ĉielo plene amasiĝis grizaj pluvaj nuboj, kiuj flugis tiel malfacile kvazaŭ oni povus ilin kapti eklevante la manon.

"Ni pli rapidigu la paŝojn, franjo Ĝang!" maltrankvile diris Vu Ŝu-lan, rigardante la ĉielon. "Jen vidu, kiel la ĉielo malkvietas kaj aspektas ke ĝi nenion bonan faros."

"O! Ne zorgu!" laŭte kriis Ĝang tute senĝene. "Se pluvos, ĝi pluvu forte!"

Ekridis Vu: "O, franjo Ĝang! Baldaŭ vi alvenos hejmon, sed restas antaŭ mi ankoraŭ pli ol dek lioj!"

"Denove via obstineco!" diris Ĝang malkontente. "Tiom da fojoj mi jam petis, ke vi vizitu mian hejmon. Ne decus al amiko, ke vi tion rifuzas." La lastan frazon ŝi intence parolis en lingvaĵo de viroj.

"Ĉiel ajn, ni ja devas rapidi, por ne esti priverŝitaj."

"Jen jam parolo deca por intima amiko," diris Ĝang ĝoje plirapidigante siajn paŝojn.

Pli kaj pli malheliĝis ankoraŭ la ĉielo. Post ne longe la vento kvietiĝis kaj la nuboj ankaŭ koheris kaj pendis senmovaj sur la ĉielo. Post momento, ekaperis sur la surfaco de la vojo densaj kavpunktoj kaj en la vasta kaj densa kotonkamparo apud la vojo aŭdiĝis fortaj gutbruoj.

"Ah, la malbenita ĉielo jen vere malicas kontraŭ mi, la maljuna patrino," laŭte kriis La-jue, kvazaŭ por ke la ĉielo aŭdu ŝin.

La du virinoj ekhaltis, kaj forbatinte la polverojn de sur siaj vestoj kaj vindinte sian hararon per viŝtuko, komencis kuri pli rapide en la direkto al la vilaĝo kuŝanta antaŭ ili. La vilaĝo estis jam proksima. La kokoj ĉe ĝia stratfino estis jam malklare videblaj. En la nigreverda arbaro ekster la vilaĝo flirtis la ruĝa flago de l' junula strumbrigado, ankoraŭ tiel freŝa kiel antaŭe.

Kiam ili kuratingis la vilaĝon, iliaj brovoj estis jam malsekigitaj de la pluvakvo kaj la vojo ekkotiĝis. Tirante la manon de Vu Ŝu-lan, Ĝang La-jue eniris en pordeton parte ombritan de robinio (4). Antaŭ ol alveni al la pordo de la domo, ŝi jam laŭte kriis internen: "Panjo, venu bonvenigi gaston, venas al ni honora gasto!"

Unue elkuris kelkaj infanoj, kiuj konkure sin ĵetis al la gamboj de La-jue. Ŝi tenis per ambaŭ manoj la vizaĝon de l' plej juna knabino, forte kisis al ŝia vango kaj poste svingis sian manon al la infanoj, dirante: "Foriru! Ĉiuj reiru hejmen! Kial vi elvenas sub la liberan ĉielon dum tia pluvego!"

Tiam elvenis la bopatrino de Ĝang La-jue. Streĉante sian vidpovon el la sulkiĝintaj palpebroj, ŝi ameme rigardis la alvenintojn kaj diris: "Dum tia pluvego vi devas ie vin ŝirmi! Vidu, kiom tramalsekigite! Tuj envenu!"

Kiam ili eniris la domon kaj demetis la pakaĵojn, La-jue prezentis Ŝu-lan al la bopatrino: "Panjo, jen estas mia bona nov-amikino. Divenu, kiu ŝi estas!"

Alproksimiĝinte kelkajn paŝojn, la maljunulino atente rigardis Ŝu-lan kaj diris kun rido: "Tiom da kamaradinoj kaj amikinoj vi havas, kiel mi povas rememori ĉiujn!"

"Ŝi estas tiu, kiun mi ofte menciis lastatempe. Ŝi apartenas al la Dua Suda Kooperativo."

La maljunulino meditis momenton kaj subite diris kun ĝojo:

"O, mi jam eldivenis! Ĉu ŝi ne estas Vu Ŝu-lan?"

"Trafe vi divenis, mia maljuna onklino," ridante diris Ŝu-lan.

La maljunulino diris ridante: "Estu singardema, se vi amikiĝas kun nia La-jue, ĉar ĝismorte ŝi malamegas vin." Finine la parolon, ŝi palpepaŝe iris por prepari teon.

"Mi ankaŭ kapablas 'malamegi', maljuna onklino!" respondis Ŝu-lan gaje. Ŝi ĵetis rigardon al La-jue, kiu dume serĉis sekajn vestojn kaj faris grimacon al ŝi.

En la sama momento enpaŝis en la domon iu altkreska, larĝfrunta, aplomba viro tridekkelkjara, demetante de sia kapo grandan pajloĉapelon. Antaŭe Vu Ŝu-lan jam vidis lin en iu kunveno de l' hiang-o, sed ŝi ne supozis ke li estas la edzo de Ĝang La-jue. Ekvidinte Vu, li tuj diris: "De malproksime mi jam rimarkis, ke iun akompanas La-jue, kaj konjektis, ke tiu devas esti nepre vi. Tre bone ke vi venis, ĉar multaj ĉi tie volas propraokule vidi, kia estas la persono kiu venkis nian Kvaran Sudan Kooperativon."

"Ŝparu vian sensencaĵon!" interrompis Ĝang La-jue. "Rigardu tiom malsekaj oni estas, ka vi ne rapidas unue alporti fajropelvon, ke oni sekigu la vestojn!"

"Jes, jes, mi tuj iros."

Ŝu-lan miroplene rigardis Ĝang, kiu grimace palpebrumis al ŝi, kvazaŭ dirante: "Jen tia estas ĉe ni. Vidu, kiel obeema li estas!" Post ne longe, ŝia edzo alportis pelvon kun flamanta fajro.

Forlasonte la ĉambron, li ekhaltis kaj diris al La-jue: "La stultulinoj de via brigado nun kunvenas en la Hejmo de Jin-va kaj jam plurfoje venis por trovi vin ..."

"Mi jam scias," diris La-jue. "Ĉar mi sendis al ili sciigon hodiaŭ matene."

"Jen estas en ordo," diris la edzo kaj foriris mallevinte la pordan kurtenon.

Ŝanĝinte la veston, La-jue diris al Ŝu-lan: "Kuŝiĝu sur la lito kaj iom ripozu! Mi eliras momenton kaj revenos tuj."

"Okupu vin senĝene!" diris Ŝu-lan.

Ĝang sin turnis kaj eliris. La bopatrino atentigis ŝin el la kuirejo: "Ne forestu tro longe! Tuj revenu por vespermanĝi!"

"Bone!" Venis la voco de La-jue de ekster la pordo.

La maljunulino alportis teon al Ŝu-lan kaj daŭre ŝin laŭdis, kaj fine ankaŭ sian bofilinon: "En laboro tri aŭ kvin ordinaraj viroj ne povas egali al nia La-jue unuope. ... Ne juĝu laŭ ŝia aspekto rapidema. Jes, ŝi estas tiel elparolema, tamen ja atentema kaj zorgema. Ĉiuj najbaroj diras, ke ŝi estas pli mia propra filino ol bofilino."

"Tuj kiam mi envenis la domon," Ŝu-lan diris ridante, "mi jam rimarkis, ke regas en via domo plena harmonio."

Kiam la maljunulino estis ree en la kuirejo por pretigi vespermanĝon, Ŝu-lan revestis sin per sia vesto ĵus sekigita kaj zorgeme faldis tiun, kiun La-jue pruntis al ŝi, kaj ĝin metis sur la vestkesto. Levinte la pordan kurtenon, ŝi ekrigardis al la ĉielo. Ĝi malheliĝas kaj pluvakvo fluadas laŭ la tegolsulkoj sur la tegmento. Subite ŝin kaptas maltrankvilo -- kiel bone estos, se ŝi reiros hejmen tiun vesperon, ĉar ŝi ankoraŭ povos okazigi brigadan kunvenon por tuj disvastigi la spertojn, kiujn ŝi lernis en la Orienta Hiang. Kaj plie ŝi maltrankviliĝis precipe pro la foresto de la "sturma batalantino", kiu jam sendis vortojn hejmen por kunvoki kunvenon, eĉ kiam ŝi mem ankoraŭ estis aliloke. Ŝi pensis, ke Ĝang devas esti nun faranta raporton. Tiel, do, denove ŝi faris unu paŝon pli antaŭen. Subite Ŝu-lan ekmemoris, ke ŝi tuŝis ion sur la kestokovrilo similan al flago, kiam ŝi metis tie la veston. Tuj ŝi reiris al ĝi, kaj ĝin etendinte trovis, ke estas ĝuste la flava flago, sur kiu troviĝas la du vortoj "Meze bona". Tiun ĉi flagon ŝi bone konis, ĉar ĝi iam pendis en ŝia kooperativo dum sufiĉe longa tempo kaj nur post tre peniga laborego ŝi sukcesis nun interŝanĝi ĝin al Ĝang La-jue. Ŝi ekdemandis la maljunulinon tra la fenestro: "Onjo, kial la flago estas metita ĉi tie, anstataŭ pendi en la oficejo de la brigada komitato?"

La maljunulino ekridis: "La-jue ne permesis ĝin pendigi. Ŝi diris, ke ĝi ne estas nia flago kaj ni nur konservos ĝin por dek tagoj aŭ duonmonato. Kial ni pendigu ĝin, kiun ni redonos tre baldaŭ al aliuloj?"

"O, estas tial," diris Ŝu-lan. Ŝi faldis la flagon kaj remetis ĝin al la antaŭa loko. Ŝi pensis en si: "Nu, franjo Ĝang, al kiu vi intencas ĝin redoni!" Senintence ŝi elpaŝis el la domo kaj, starante sub la tegmentrando, elrigardis tra la pordo, la kamparon, sur kiu etendiĝis grizverdaĵo en nebulo. "Kia abomeninda vetero!" Ŝi revenis en la domon, kaj ankaŭ ŝia koro pleniĝis de vento kaj pluvo. Denove ŝi pakis sian pakaĵon kaj firma laĉis la ŝuojn.

Tiam revenis Ĝang La-jue. Malantaŭ ŝi sekvis aro da virinoj, kiuj venis por vidi Vu Ŝu-lan. Subite vigliĝis la atmosfero en la ĉambro. La-jue laŭte plendis pro la mallumeco. Kiam la lampo estis lumigita, ŝi prezentis la alvenintojn unu post la alia al Ŝu-lan. Kvankam Ĝang estas he-ho-ulino, tamen ŝi estis ankaŭ tre atentema. Rimarkinte la malkvietan mienon de Ŝu-lan, ŝiajn ŝanĝitan veston kaj ordigitan pakaĵon, La-jue tuj komprenis, ke Ŝu-lan estas nun tro maltrankvila por resti plu en ŝia hejmo. Sed ŝi tiom deziris la restadon de Ŝu-lan, ke ŝi deklaris: "Hodiaŭ ni bone interkonatiĝu kaj libere interbabilu. Neniu menciu aferojn, kiaj konkuro, ktp. Ĉu bone?" Ĉiuj respondis, "Bone!"

Ŝu-lan ĵetis straban rigardon al La-jue kaj sin turnis al la aliaj virinoj: "Pro kia urĝa afero vi kunvenis en tia horo?"

Iu naiva knabino rapideme respondis: "Ni interkonsiliĝis, kiel ni konkuru kontraŭ vi, franjo Ŝu-lan."

"O, kia estas la rezultato de l' interkonsiliĝo?" Ŝu-lan demandis interesite la knabinon. Ĉiuj apudaj virinoj okulsignis al ŝi kaj La-jue eĉ muĝis je ŝi. Sed la knabino ne povis reteni plu sian ekscititan emocion kaj ŝiaj vortoj elĵetiĝis kiel kugloj de maŝinpafilo: "Franjo Ŝu-lan, vi forprenis nian ruĝan flagon kaj interŝanĝe donis al ni tiun flavan flagaĉon. Ni ĉiuj forte indignis. Nia nuna slogano estas: La duan Sudan Kooperativon ni 'hufpremu', kaj kune Liu-, Jan-vilaĝojn; la ruĝan flagon reprenotan ni por ĉiam tenu."

"Ej ja, vi ja volas 'hufpremi' nin?" demandis Ŝu-lan.

"Sendube!"

"Eble neeblas?"

"Ni provos!" diris la knabino necedeme.

"Nepre?"

"Nepre!"

"Ne ŝanĝeble?"

"Ne!"

"Nu, provu nin hufpremi! Ni certe devigos vin 'kapitulaci kune kun la ĉevaloj'." Parolante kaj ridante stariĝis Ŝu-lan, el kies kvietaj okuloj elradiis volo firma kaj fortika.

Ridante Ĝang La-jue ekkriis: "Mi jam diris, ke ni ne parolu pri tio, sed jen vi revenas al tia afero. Ĉu vi ne scias lasi franjon Vu ripozi, ŝi estas nia gasto hodiaŭ."

"Mi jam bone ripozis," diris Vu ridante. Samtempe ŝi montris al la flago sur la vestokesto kaj demandis: "Kial vi kuŝigis la flagon tie, franjo Ĝang?"

La-jue respondis senpripense: "Ni intencas ĝin redoni al iu alia."

"Al kiu?" demandis Ŝu-lan.

Nun La-jue trovis, ke ŝi mem enmiksiĝis en la disputado. Post momento ŝi ekridis kaj diris: "Hej, franjo Vu, pripensu, al kiu ni povus ĝin redoni? Ĉu ni dezirus ricevi la nigran?"

Ŝu-lan ridis dirante: "Do estas konsilinde, ke vi pendigu la flagon. Ni estas bonaj amikinoj. Vi scias mian koron. Mi absolute ne interŝanĝos la nian por la via!"

"Tamen decidos ne via volo!" diris La-jue.

"Do kies volo, se ne la mia?" diris Ŝu-lan fiere.

"Vi forgesis nian trupon!" ankaŭ memrespekte diris La-jue.

Ekpreninte sian pakaĵon, Vu Ŝu-lan respondis ridante: "Franjo Ĝang, revu laŭ via plaĉo, sed mi devas reiri hejmen por demandi, ĉu miaj batalantinoj cedos aŭ ne."

La koro de Vu Ŝu-lan, ekbruligita de la flama pasio al konkuro, jam de longe flugis al ŝiaj brigadanoj, al la kamparo. Malgraŭ ke Ĝang La-jue kaj ŝiaj brigadaninoj provis ŝin restigi per ĉiuj rimedoj, ili ne sukcesis.

Fine Ĝang senhelpe riproĉis: "Nun mi ekkonas, ke vi estas la plej granda aĉulino en la mondo!" Kvankam ili kunestis nur unu tagon, ili amikeco estis jam tiel sincera kaj profunda. Estis kompreneble, ke Ŝu-lan volis foriri, ĉar ŝi deziris utiligi tiun ventopluvan vesperon, kaj lasi la vesperon forpasi senfare estus perdo ne revenigebla. Tion ankaŭ Ĝang La-jue bone komprenis, alie ili ne fariĝus tiel intimaj amikinoj. Finfine ŝi povis nur diri: "Nu, jam mallumiĝis kaj la vojo estas kota kaj malfacile irebla. Hiu-jing kaj mi akompanu franjon Vu por kelka distanco." Tiun proponon Ŝu-lan ne sukcesis rifuzi.

La bopatrino de La-jue prunteprenis de najbaroj kelkajn ombrelojn kaj alportis ankaŭ malgrandan kontraŭventan lanternon, por ke La-jue kaj Hiu-jin ĝin uzu sur la revena vojo.

Ekster la vilaĝo, estis iom pli hele sur la vasta kamparo, sed la ĉirkaŭaj vilaĝoj jam droniĝis en la ventopluva krepusko. Sur la kamparo, tie kaj tie, laboris ankoraŭ produktaj brigadoj en la pluvo.


Piednotoj

(1) Hiang -- administra unuo super vilaĝo.
(2) Ĉinaj tradicie kalkulas la jarojn per dekdu bestoj laŭvice en cikloj.
(3) tamen [noto de la enkomputiliginto].
(4) Robinio -- arbo el familio de legumenacoj (robinia pseudo-acacia).