Enkomputiligis Don HARLOW
I |
---|
Neniu neniam nin povos disigi, Ĉar estas ni fratoj eternaj! Neniu neniam nin povos nuligi, Ĉar estas ni forto moderna. |
II |
La sento amika la korojn varmigas, La sento frateca por ĉiam nin ligas, La sento de l' amo, de l' Am' reciproka, Plenigas l' aeron de nia Epoko. |
III |
Sed estas ankoraŭ la fortoj malbonaj -- La kapitalistoj -- la reĝoj senkronaj. Atente, do fratoj, ni ĉirkaŭrigardu! Estonton, Feliĉon de l' monstroj ni gardu! |
IV |
Kuraĝe antaŭen! Atendas nin gloro! Laboru konscie, laboru fervore! La fortojn kruelajn forĵetu abismon Kaj regu en mondo la Socialismo. |