Enkomputiligis Don HARLOW

Tri poemetoj

de MAO Zedong

elĉinigis XU Sheng Yue

aperis en El Popola Ĉinio, 2/59, p. 58


I
Ho montoj!
Transpasas ni galope, sen descendo de la sel'.

Ekrerigard' kun miro:
Nur tridek tri colojn sub la ĉiel'. (1)
II
Ho montoj!
Ruliĝas, ŝaŭmas kvazaŭ la ondegoj de la mar'.

Dekmilo da ĉevaloj
Ĵetiĝas kvazaŭ en intenson de batal'.
III
Ho montoj!
Trapikas via kling' la bluan volbon sen rompiĝ,.

Se vi ne ĝin subtenus,
Ekfalus la ĉielo kun vertiĝ'.

Piednotoj

(1) Ekzistas jena popolkanto:

Supre estas Monto de Skeletoj,
Sube estas Monto de Trezoroj,
Tridek kaj tri colojn superkape estas la ĉielo:
Ĝin pasante, la piedirantoj devas kapon klini,
Kaj rajdantoj devas descendi de la selo.
Rim. de la aŭtoro