Enkomputiligis Don HARLOW

La fruktoj ne frapu al viaj kapetoj

Popolkanto el Anhuj-provinco

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 3/59, p. 94


Hieraŭ la montoj ankoraŭ kalvecaj;
Hodiaŭ sur ili fruktarboj multspecaj.
La arboj, post kelkaj printempo-aŭtunoj,
Jam altaj, verdbranĉaj kun fruktoj rondecaj.
Se tiam vi ludos sub ili, amiketoj,
La frukotj ne frapu al viaj kapetoj.