Enkomputiligis Don HARLOW

Mi kaj Malgranda (1) Huang

de KONG King-jan

Aperis en El Popola Ĉinio, 3/59, paĝoj 93-96


Vicgrupestro Huang Jue-gju estis novico, kiu alvenis al nia termezura taĉmento nur en 1956. Li estis ĉirkaŭ dudek-jaraĝa, ne altkreska, kun nazo iom suprenturnita, vizaĝo brile nigre bruna kaj aspekto tre sana kaj fortika. Ĉar mi estis la grupestro, nature ni du devis bone kunagi. Sed, je la komenco, ja regis inter ni tiel granda malakordeco, ke ni tuj disputis, ĉiufoje, post interŝanĝo de nur malmultaj vortoj. Tamen, kun la paso de tempo, ni iom post iom, mi ne sciis kiel, fariĝis nekompareble interakordaj.

Tiel estis la afero . .

I

Escepte min mem, ĉiuj anoj en nia grupo estis junuloj, kiuj finis nur la kursaron de elementa lernejo, kun malalta kulturnivelo kaj nenia laborsperto. La taĉmentestro jam promesis de longe fortigi nian grupon per vicgrupestro, sed dum longa tempo, ni atendis vane.

Iun tagon, la taĉmentestro venis al nia grupo kaj ĝoje informis nin ke la vicestro fine venos.

"Kiu li estas?" ĝoje demandis mi tuj.

"Malgranda Huang de la oka grupo. Kiel plaĉas al vi?" diris 1a taĉmentestro palpebrumante.

Ho! Mi estis glaciduŝita de la verto ĝis la kalkanoj. Do estas li, kiun mi ja bone konas. Ĉu tiu nigruleto fariĝos nia vicestro? Lastjare li ankoraŭ laboris kiel kuiristo kaj promociita kiel termezuranto nur ĉi-jare. Kvankam membro de la Ligo de Komunismaj Junuloj, li vizitis lernejon nur tri jarojn, kaj eĉ ne povas skribi leteron sen gramatikaj eraroj. El tiel multaj homoj en la taĉmento, ĝuste li estas elektita. Mi vere ne povis min konvinki tiam, kvankam mi povis diri nenion.

Nur atendu mallongan tempon! Li guste nun partoprenas iun konferencon kaj venos post kelkaj tagoj. Li estas juna kaj sensperta. Multe lin helpu! La taĉmentestro tuj foriris post tiuj vortoj.

II

En iu pluva tago, ĉie estis koto, tamen ni eliris labori. Ni mezuris nivelon por 8 kilometroj, kaj starigis 800 staciojn. Tio estis tute nova rekordo. Mi estis treege ĝoja. Kiam mi revenis de la laboro, mi asignis la kalkuladon al du grupanoj kaj decidis mem verki artikolon pri nia atingo, por refuti tiujn kiuj diraĉis, ke mi estas konservativa.

En la vespero kiam mi estis poluranta, vorton post vorto mian verkaĵon, 1a pordo subite malfermiĝis, kaj fluego da malvarma vento kun dikaj pluvaj gutoj entrudas sin en nian ĉambron. Rapide metinte la manuskripton en mian poŝon, mi iris por fermi la pordon. Tiam enkuris tute malseka nigra figuro. Se mi ne rapidus flanken, certe li kolizius kontraŭ mi.

"Kamarado! Vi eniris malĝustan ĉambron. La vilaĝanoj loĝas apude. Ni estas de la termezura taĉmento." Mi pensis, ke estas denove distrikta oficisto, kiu venis alvoki la vilaĝanojn al akvokonserva laboro. Sed la entrudinto tute ignoris mian klarigon kaj mairapide eltiris papereton el sia poŝo kaj ĝin transdonis al mi. Sen iu ajn klarigo, ii ekkriis: "Jen rigardu, maijuna Hu, dirite, farite; vorto donita nepre plenumota." Tion dirinte li ekpuŝis la kapuĉon de pluvmantelo malantaŭen. Kaj jen ni ekrimarkis, ke li estas la nova vicgrupestro Huang Jue-gju. En la ĉambro ekvigliĝis neelĉerpebla babilado.

Dum ili babiladis, mi ĵetis rigardon al la papereto donita al mi de malgranda Huang. Kaj la eklego vere min kolerigis. Vidu, antaŭ ol li alvenis al nia grupo, li jam senpripense faris promeson kaj garantion en la nomo de nia grupo al la taĉmento. Nur pensu, kion li promesis kaj garantiis: la finpretigo de aermezura mapo je 1:50,000 en daŭro de nur 20 tagoj. Ĉu ne estas absoluta aŭdacaĉo! Ja mapo por 450 kvadrataj kilometroj. Sole iradon oni devas fari je pli ol 500 kilometroj por kelkfoja ir-reiro, ne parolan eĉ pri la mezurado. Lastjare, du grupoj kune finpretigis unu mapon dum tri monatoj. En granda antaŭensaltego ĉijare, ni klopodis ĝin fari en 45 tagoj, sed fakte ni ĝin finis nun post 80 tagoj. Ĉu ne estas fanfarono: en 20 tagoj?

"Maljuna Hu, ĉu tio estas ebla laŭ via opinio?" diris Huang, trovante ke mi jam tralegis lian garantion, rapide tiris la benkon antaŭen al mi kaj samtempe pligrandigis la flamon de la olelampo.

"Demandu la aliajn, ĉu ili havas fidon!" mi respondis malvarme, transdonante por tralegi la papereton al aliaj grupanoj.

Post momento alia mezuranto malgranda Ĝeng ekdiris kvazaŭ kun fido: "Eble efektivigebla!"

"Per kio?" mi ne atendis, ke li povus diri tian senpripensaĵon.

"Per laborfervoro," intermetis malgranda Liu, alia grupano.

"Fervoro? Kiom da ĝi vi havas? Hodiaŭ en pluvo, ni mezuris nivelon de 200 stacioj, rompante la tagrekordon de la tuta taĉmento. Ĉu ni ankoraŭ ne laboris fervore?"

"Jes, ni labonis kun fervoro, sed ne plene," Liu argumentis. "Ĉu vi ne aŭdis kion malgranda Huang diris ke alia grupo jam atingis 300 staciojn. La preciza niveltaĉmento jam atingis 360 staciojn. Nia rekordo de 200 stacioj estas jam postrestinta."

Tiu informo min plene konfuzis.

"Bone! Se ĉiuj havas fidon, ni provu!" Dio scias, ke eĉ tia homo kia mi fariĝis konservativulo! "Ĉu la taĉmento do sendos pliajn personojn al ni?" Subite venis al mi tiu ĉi demando.

"Pliajn personojn?" malgranda Huang ekridetis. "O, mi forgesis vin sciigi. Por fari antaŭensalton ĉiu-flankan, la taĉmento decidis pliigi la nombron de grupoj. La personaro estos eltirita el ĉiuj grupoj. El nia grupo Vang Jung-hua devas reiri al la taĉmento morgaŭ, por atendi novan postenon."

"Kiu konsentis?" mi rapide demandis.

"Mi, responde al la alvoko de la taĉmento," diris malgranda Huang, ekbruligante cigaredon, kvazaŭ nenio eksterordinara estus okazinta.

"Hm!" ekflamis mi. "Kiel vi rajtis fari tian decidon?" Malgranda Huang diris nenion, verŝajne konsciante ke lia ago estis iom senpripensa.

III

Estas strange, ke post la alveno de malgranda Huang. ĉiuj laboris pli energie. Nian taskon de nivel-mezurado ni plenumis tri tagojn pli frue ol planite. Nature mi ankaŭ tre ĝojis pro tio en la koro.

Tuj ni komencis la duan aermezuran mapon. Sed, post kvar aŭ kvin tagoj ni ekkalkulis. Ni ne finis eĉ kvinonon de la tuta tasko. Ŝajne ni ne povos kompletigi nian laboron eĉ en 40 tagoj. Nun malgranda Huang fariĝis ankaŭ silentema. Dum manĝado li ĉiam penseme rigardis al la tegolsulkoj sur la tegmento.

Mi diris al li: "En la pasintaj tagoj, ĉiuj ja montris sian plej grandan fervoron, sed ne multe plialtiĝis la laborefiko. Komprenebie, ĝi jam altiĝis du- aŭ tri-oble kompare kun tiu de la lasta jaro, sed ankoraŭ kuŝas longa distanco ĝis la celo de vi proponita: en 20 tagoj."

Malgranda Huang subite kaptis mian manon kaj diris: "Maljuna Hu, vi estas la plej sperta veterano en nia taĉmento. Mi tre ĝojis esti translokita ĉe vin. Mi pensis, ke kun tia spertulo kiel vi, ni certe kreos miraklon en la granda antaŭen-saltego. Kiam aliaj grupoj promesis pretigi unu mapon en 30 aŭ 25 tagoj, ml ekpensis, kial ni ne povas tion fari en 20 tagoj per pli granda peno. Kompreneble, mi estis iomete subjektivema, ke mi ne konsiliĝis kun vi antaŭe, sed nun. . ."

"Ne parolu plu pri tio." Mi pensis, ke, ĉar ni jam faris promeson, ĉiel ajn ni devas plenumi ĝin. "Nun, kion ni devas fari laŭ via opinio?"

"Laŭ mi," diris li, "ĉar la partio sugestis teknikan renovigon, ĉu ni ne povas trovi la elirejon en tiu ĉi direkto. Ekzemple, ĉu estas la forto latenta en nia labororganizado, marŝolinio, kaj laborprocedaro?"

"Latenta forto? Ĉu ni ne laboris plenforte ĉiutage!"

"Tion ml ja scias," diris malgranda Huang kun refreŝigita spirito. "Ne helpas sole pliigi la laborintensecon. Mi parolis ja pri teknika renovigo."

"Kien vi direktiĝas? Ni ne laboras super mekanikaĵo, sed termezuras. Ne estas mallonga vojo irebla. Restas por ni nur iri pacience per du kruroj."

Malgranda Huang diris nenion kaj fiksis sian rigardon al la dubeblanka vojeto sur la monto kontraŭ ni.

"Maljuna Hu," subite li turnis sian kapon al mi. "Laŭ nia nuna labormetodo, por punktelektado kaj signostarigo, observado, kaj fine, alĝustigo kaj desegnado, ni devas trairi tri- a kvar-foje la saman vojon. Ĉu ni ne povas ĝin trairi nun unufoje?"

"Ho!" ekaŭdinte mi estis surprizita de la ideo. Post iom da meditado mi ekĝojis, ĉar se la laboroj de la kvin laborantoj estos reorganizitaj, oni ja povos fini la tutan laboron en sola rondiro.

"Jes, tio estas ebla," mi diris kaj ekklarigis mian intencon al malgranda Huang. Li eksaltis pro ĝojego kaptante min je la brako.

IV

Estis la lasta tago por fini nian laboron.

Liu kaj Geng jam foriris por partopreni en la laboro de alĝustigo kaj desegnado. Huang kaj mi kune iris por observado. Ni alvenis al la piedo de Junmeng-monto. La monto estas tre kruta, ke ni ne povis vidi ĝian pinton. Ĝi estis tute kovrita de densa arbetaro. Ni faris kelkajn ĉirkaŭirojn ĉe la montpiedo, sed ne povis trovi ian vojeton por supreniri.

"Ĉesu!" ekkriis Huang. "Kiam ni povos atingi la montsupron tiel senfine ĉirkaŭirante ĉi tie? Venu! Mi estu la pioniro!" Kaj li rapidpage enpenetris en la arbaron supreniginte la instrumentujon sur la ŝultro.

En la densejo oni sin trovis kvazaŭ en vasta maro, ĉirkaŭita ĉie de diversaj arbetoj kun trunkoj dikaj kiel vinglasoj. Ju pli supren ni iris, des pli densa fariĝis la arbetaro, kaj poste ni efektive ne povis enpuŝiĝi. Tamen, finfine ni sukcesis suprengrimpi tenante nin sur la lianoj rampantaj sur la roko.

Fininte la observadon ni kalkulis kaj trovis, ke ni plenumis la taskon en tempo du tagojn malpli ol antaŭdifinitaj 20 tagoj.

Huang ĝojegis dirante: "Jen, maljuna Hu! Decidiga estas la homo! Ĉio, kion oni povas elpensi kaj ebla laŭ la objektivaj kondiĉoj, certe povas efektiviĝi."

Tion aŭdinte mi ekmemoris mian tiaman sintenon al Huang, kaj tuj ruĝiĝis ĝis la oreloj.


Piednotoj

(1) Malgranda estas epiteto donata al nomo de junul(in)o por montri intimecon, dume maljuna al tiu de pli malpli aĝa viro.