Enkomputiligis Don HARLOW

Orangutangoj

El "Tangaj"

Aperis en El Popola Ĉinio, 3/59, paĝo 98


En valo de la Sudo orangutangoj ofte vivis kune en aro de kelkdeko. Ili ŝatis trinki vinon, kaj des pli ŝatis imiti agon de homoj. Sciinte ilian kutimon, homoj ofte metas ĉe la vojo vinon aŭ finfeĉon, apud kiu oni ankaŭ metis multajn sandalojn ligitajn per ŝnuroj. La orangutangoj komprenis, ke tio estis aranĝita por tenti ilin. Ili do insultis, "Hm! Ĉu vi pensas, ke ni ne scias? Ni neniam estos trompitaj." Tial, ili vokante unu la aliajn, forturnis sin kaj foriris. Tamen, la vino estis tiel bonodora, ke ili ne volis forlasi; eĉ forlasinte, ili ankaŭ ofte returnen rigardis. Kiam ili vidis neniun, ili revenis; sed ili timis trompiĝon kaj ree forlasis. Fine, ili memkonsolis, "Lasu nin iom gustumi. Ne gravas, se ni ne ĝisebrie trinkos." Sekve, ili ĉiuj konsentis, kaj revenis trinki la vinon. Post ebriiĝo, ĉio estis forgesita, kaj ili metis la sandalojn kaj imitis piediradon de la homoj. Konsekvence, ili falis kaj estis kaptitaj de la homoj.