Enkomputiligis
Don HARLOW
Lerni plugadon
Infankanto
elĉinigis Laŭlum
aperis en
El Popola Ĉinio
, 3/59, p. 94
Trijara frateto eklernas plugadon,
Li jungis hundeton en sian laboron.
Plugante bojadis la hundo jungata,
Frateto eksentis koleran humoron.
Li lasis la hundon, ekrajdis benketon,
Komencis li lerni direkti traktoron.