Enkomputiligis Don HARLOW

Puto-rano kaj marĥelonio

El Ĝuangzi

Aperis en El Popola Ĉinio, 3/59, paĝo 99


En malprofunda puto loĝis rano.

"Rigardu, kiel gaje mi vivas ĉi tie!" ĝi diris al granda ĥelonio el la maro. "Mi saltadas ĉe la putrando, kiam mi eliras, kaj ripozas por iom dormi ĉe brika muro de la puto, kiam mi revenas. Mi povas iri en la akvon restigante ekstere nur la kapon kaj la buŝon, aŭ promeni maleole profunde en malmola koto. Ranidoj aŭ krabidoj ne povas sin kompari kun mi. Mi estas mastro de la akvo kaj la puto. Kion alian mi ankoraŭ bezonas? Kial vi ne vizitadas la puton?"

Antaŭ ol la ĥelonio povis etendi la maldekstran piedon en la puton, lia dekstra piedo estis detenata de la putrando. Li tuj retiriĝis kaj ekrakontis al la rano pri la maro.

"Ĉu vi iam vidis la maron? Miloj da lioj (1) ne sufiĉas por priskribi ĝian vastecon kaj dek-miloj da futoj ne sufiĉas por priskribi ĝian profundecon. En antikva tempo, diluvo okazis en naŭ jaroj el dek, sed la akvo en la maro ne pliiĝis. Poste en sep el ok jaroj estis sekeco, sed la maro ne malpliiĝis. Evidente, nek diluvo, nek sekeco povas ŝanĝi la maron. Viv en la senlima maro ja estas vera ĝojo!"

Tion aŭdinte la rano de la malprofunda puto silentiĝis de surprizo kaj iom da humiliĝo.


(1) 1 lio = duonkilometro.