Enkomputiligis Don HARLOW

Rakonto pri Rizo

Popola legendo de Taj-nacio (1)

redaktita de JAN Feng

Aperis en El Popola Ĉinio, 3/59, paĝoj 96-97


Antaŭ longa longa tempo, la rizgrajnoj de nia regiono ne estis tiel etaj kiel nuntempe. Tiam la grajno de glueca rizo estis same granda kiel anasovo, kaj tiu de ordinara rizo kiel kokovo. Ili estis dikaj kaj solidaj, bonodoraj kaj bongustaj, kaj kun flugiloj, per kiuj ili al familioj laboremaj alflugis. Tiam en nia regiono neniu malsatis kaj troviĝis neniu mallaborema. Ĉiuj vivis en granda harmonio. Feliĉaj estis la tagoj.

Sed kial poste fariĝis malgrandaj la rizgrajnoj? Kial ili ne plu flugas? Estis longa historio pri tio.

Iun jaron, la patriarko de nia regiono prenis al si edzinon el alia regiono. Ŝi nomiĝis Mihaguj, kaj estis tre tre mallaborema virino. Ĉiufoje ŝi dormis tri tutajn tagonoktojn ĝis ŝi revekiĝis. Ankaŭ tre aĉan malvirton ŝi havis, nome: ŝi envias ĉion, kion havas aliuloj.

En la komenco de ŝia alveno al nia regiono, ŝi ne tiom malbone kondutis kaj laboris kune kun ĉiuj aliaj. Sed poste ŝi iom post iom ŝanĝiĝis. Kiam ŝi vidis kiel la grajnoj svarme flugas al la hejmoj de laboremuloj post ilia maturiĝo, kaj nur tre malmultaj el ili flugas al la ŝia, ŝi ekpensis:

"Kiel bone estus se ĉio apartenus sole al mi! Tiam, mi povus kuŝi senfare kelkdek jarojn, sen zorgo pri manko de manĝaĵoj. Per la superflua parto mi povus interŝanĝe akiri vestaĵojn de la aliaj!"

Okupita per tiu ideo, la mallaborema Mihaguj ĉiam cerbumis, kiel tion efektivigi kuŝante sur la lito dum tutaj monatoj, sed nenia rimedo estis trovita.

La sekvintan jaron, kiam la grajnoj maturiĝis la tuta regiono fariĝis orkolora. Mihaguj tiel avidis, ke de mateno ĝis nokto ŝi gardis ĉe la enirejo de la remparo, kun vipo en la mano, timante, ke al alies hejmoj flugos la grajnoj.

Unu tagon, kiam ĵus tagiĝis, la grajnoj alfiugis. Kaŭrante ĉe la pordo, Mihaguj flaris la bonodoron de la grajnoj. Ŝi tiel ĝojiĝis, ke ŝiaj lipoj ne povis kuniĝi kaj salivo elfluis sur la teron. Ŝi tuj riverencis kaj kapsalutis senĉese, petante al la grajnoj:

"0 grajnoj! mi ja estas la plej laborema, flugu vi ĉiuj al mia hejmo! Mi atendadis vin tage kaj nokte ĉi tie!"

"Fi vi mallaborema aĉulino!" respondis malfavore la rizgrajnoj. "Neniu el ni volas iri al via hejmo."

Mihaguj ekkonfuziĝis de tiuj vortoj. Ja anstataŭ plenumi ŝian peton, la grajnoj eĉ ŝin riproĉis. Ŝi fariĝis tiel kolerega, firme tenante per la dentoj siajn longajn harojn defalintajn, ŝi ekskurĝis la grajnojn. Kaj "klak, klak" rompiĝis la flugiloj de la grajnoj, kiuj post baraktado unu post la aliaj returniris al siaj hejmoj -- la kampoj. De tiam, ne plu flugis la rizgrajnoj.

Post tiu okazaĵo, ĉiuj en la regiono tre miris: Kial ne alflugis la rizgrajnoj ĉijare? Iuj diris, "Certe pro tio, ke ni forgesis oferadon al la ĉielo ĉe nia manĝado, kaj per tio ofendis la ĉielon. Ni do rapidu oferi rizon al la ĉielo!" Aliaj diris, "Tio montris ke perdiĝis al la rizgrajnoj iliaj animoj. Nur ripetu por ili la sanktan sutron kaj revoku la animojn, ili certe denove alflugos." Sed iu junulo ne samopiniis kun la aliaj.

"La flugiloj de la grajnoj estis skurĝ-rompitaj de Mihaguj," li diris. "Tiu-matene, mi ellitiĝis frue ĉe tagiĝo por ĉasi sur la montoj. Kiam mi atingis la pordon, subite mi aŭdis ploron kaj kriojn. Ekrigardante, mi trovis, ke Mihaguj skurĝis la grajnojn ne lasante ilin enflugi. Koleriĝinte mi intencis alsalti por ŝin kapti, sed ŝi forkuris kaj mi nur deŝiris de ŝi unu orel-ringon." Finparolinte la junulo elprenis el sia poŝo belan orel-ringon. Efektive ĝi estis de Mihaguj. Sciiĝinte pri la vera kialo de sia malfeliĉo, ĉiuj tre indignis.

Kiam Mihaguj forkuris al la hejmo, ŝi paliĝis de kolerego longe ne povante elbuŝigi eĉ solan vorton. Retrankviliĝinte, ŝi ĉirkaŭprenis la kruron de la patriarko, plendante, ke kiam ŝi sin distris ekster la remparo, iu junulo volis ŝin ofendi en ŝia soleco, nur subtenate de ŝia lojaleco al la patriarko, ŝi sukcesis finfine sin liberigi post energia baraktado. Ŝi petis mortpuni la junulon, kiu ŝin ofendis.

La absurda patriarko tuj arestigis la junulon sen esplorado. Kaj post solida skurĝado al la junulo, li kondamnis la lastan al senkapigo. Nur dank' al insista petegado de la tuta loĝantaro kun promeso ke ĉiu familio ĉiujare kontribuos al li 30 dekalitrojn da greno kaj naŭ ĉasaĵoj, la junulo estis pardonita kaj kvietiĝis la kolero de la patriarko.

Jaroj pasis, Mihaguj fariĝis ĉiam pli kaj pli grasa, kun kapo ronda kiel kukurbo kaj korpo peza kiel elefanto. Kaj ŝi iĝis ĉiam pli mallaborema. Ankaŭ la patriarko sin okupis nur por akcepti kontribuaĵojn kaj tute ne laboris. Ĉiutage ili drinkis, manĝegis kaj sin amuzis de mateno ĝis vespero.

Iun tagon, kiam la vetero estis varmega, Mihaguj sidis ekster la domo por ĝui malvarmetan aeron; eĉ manĝi ŝi ne emis pro la varmego. Ŝi plendis al la patriarko: "Kiel domaĝe, ke tiel grandaj estas la rizograjnoj, ke mi devas ilin maĉadi. Al mi eĉ laciĝas jam la dentoj antaŭ ol mi satiĝas. Kiel bone estus se por manĝado ne necesas maĉado! Ĉu via patriarka moŝto, povas fari ion pri tio?"

"Tio estas facila! Tre facila!" respondis la patriarko, kiu pensis nenion alian ol akiri plaĉon de Mihaguj. "Ni nur pecetigu ilin." Tiel li dispistis la rizon per ŝtona pistilo.

El la pecetigitaj rizsemoj kreskis en la kampoj rizo malgrandgrajna. Tiel rizgrajnoj de la tuta regiono fariĝis malgrandaj. Kiam la popolo eksciis, ke la malbono devenas de Mihaguj, ili ĉiuj petis la patriarkon ŝin forpeli. Sed la patriarko ne konsentis kaj defendis ŝin pledante. Tiam la junulo, kiu suferis skurĝadon pro kalumnio de Mihaguj, ne plu povis deteni sin pro kolerego, kaj saltis el la amaso, mortbatis ŝin per unu terura frapo de sia pugno.


Piednotoj

(1) Unu el la nacimalmultoj en Ĉinio loĝanta ĉefe en Junnan-provinco.