Enkomputiligis Don HARLOW
Sur kiu montsupre ne viglas fajrlangoj? En kiu vilaĝo ne brilas fajrflamo? Ja kie ne ruĝas la ĉielo-vango? Kaj kie ne muĝas la fajr-uragano? Jen Jangzi-rivero ondade arĝentas, kaj l' Flava Rivero oronde torentas; mil miloj batalas por fero kaj ŝtalo, de l' Mar' Orienta ĝis Kunlun-montaro. Forĝiĝas el ŝtal' nia paro da glavoj brilantaj per dek mil blindigaj radioj. Per unu el ili, nomata pac-glavo, ekhakon ni faras -- jam altaj montegoj kaj grandaj riveroj tributas al ni tuj per greno-liveroj. Kaj per la alia, diablo-subiga, ekhakon ni faras -- jam Tajvan kaj Penghu en suno baniĝas. En Nova Ĉinio -- la granda fornego, -- ses-cent milionoj da ĉinoj ŝtaliĝas. |