Enkomputiligis Don HARLOW

Survoje al malgrandaj altfornoj

de LI Bej-guj

aperis en El Popola Ĉinio, 2/60, paĝoj 82-85


La larĝaj ŝoseoj interplektiĝis kiel reto. Krome, ili estis ĉiuj samformaj. Kvazaŭ en labirinto, mi vane iradis ĉiudirekten. Fine, la kruroj komencis min dolori kaj, senesperigita, mi eksidis ĉe la rando de la vojo.

Iom poste, de la sama direkto alvenis gaj-miena, altkreska junulo, kiu marŝis per nek urĝemaj nek malrapidaj paŝoj kaj kun libro sub la brako. Mi tuj stariĝis kaj iris renkonte al li, demandante: "Bonvolu indiki al mi, kamarado, kiun vojon mi devas preni por atingi la ferfandejon."

"A1 la malgrandaj altfornoj? Iru kun mi; mi ankaŭ tien iras."

Mi tuj lin sekvis kaj iris kun li ŝultron ĉe ŝultro. "Fakte, la malgrandaj altfornoj estas plej facile trovsblaj. Jen, tie, sub la altaj fumtubegoj." Diris la junulo, marŝante, kaj samtempe montris antaŭen per la mano.

Kiam mi turnis mian rigardon al la direkto de li montrita, mi trovis ke staras ne malproksime vico da fumtubegoj. Sed mi obstine skuis la kapon.

"Ĉu malgrandaj altfornoj povas havi tiajn fumtubegojn?" Mi ĵetis al li nekredeman rigardon.

"Eble vi la unuan fojon alvenas ĉi tien?" A1 mia demando li ne rekte respondis.

"Ne! Mi jam venis lastjare, en la tempo de la grandskala produktado de fero kaj ŝtalo. Mi eĉ gisis feron ĉi tie ĉe unu el indiĝenaj fornetoj!"

"Ne mirinde, pasis jam unu jaro!" Laŭ lia vorto, tiu jaro daŭrus kvazaŭ tutan duon-jarcenton. "Grandaj estis la ŝanĝoj, kiuj okazis ĉiutage, por ne paroli jam pri unu jaro! Antaŭ tri monatoj ne ekzistis eĉ tiuj ĉi ŝoseoj."

Li diris la veron, ĉar pasintjare kiam mi partoprenis la laborojn de la grandskala produktado de fero kaj ŝtalo, ĉi tie troviĝis nur unu vojeto, kiu kondukis rekte al la indiĝenaj fornetoj. Se ne estus nun la araneaĵo de nove konstruitaj ŝoseoj, mi certe ne perdus la vojon. Sed, kiom ajn grandaj estus la ŝanĝoj, ĉu la indiĝenaj fornetoj povus havi fumtubegojn?

"En januaro ĉi-jare, oni efektivigis kvin fiksojn (1) por la indiĝenaj fornetoj, kaj post tiam, ĉiuj fornetoj ĉi tie estis rekonstruitaj en malgrandajn altfornojn modernajn. Ĉi tiuj bezonas varman blovon kaj ankaŭ gason. Kion fari, se ne kun grandaj fumtuboj!" li klarigis.

Por diri veron, mi jam vidis grandajn altfornojn en Anŝan-a Ŝtala kaj Fera Kompanio, kaj ankaŭ persone gisis feron per indiĝenaj fornetoj, sed la malgrandajn modernajn altfornojn, mi efektive ne vidis ĝis nun.

"Kiom da ferminaĵoj vi donas en ĉiun komplekson da materialoj? Mi demandis kun tono de spertulo.

"Ni alprenas la metodon de malgrand-kvanta material-donado: cent kvindek kilogramojn ĉiufoje."

"Cent kvindek? Ĉu vektoporteblaj por homo?" Mi rigardis lin kun miro.

"Vektoporti? Kial necesas ilin porti per homo? -- Li ankaŭ min rigardis kun miro -- Jam delonge ni uzas vinĉon por aldonadi materialojn, kaj troviĝas nun ĉe la supro de la forno eĉ duobla kloŝo, kaj neniu devas labori tie supre."

"Nu, kaj la blovado? Ĉu oni tirpuŝas per mano aŭ pedalas piede?" Mi demandis kun granda intereso, ĉar mi okupis min ekskluzive en la tirpuŝado de blovilo, kiam ni fandis feron en la lasta jaro.

"Tirpuŝi per mano? Por kio tio taŭgus? Ĉiuj bloviloj ja senescepte estas movataj per elektraj motoroj. Nun ni aplikas la metodon de varma kaj forta blovado. Por ĉiu forno oni eĉ devas funkciigi samtempe plurajn blovilojn elektrajn, kion povus fari permana blovilo?"

Mi ekridetis, por kovri mian konfuziĝon. Kun miaj treege limigitaj scioj pri fergisado, mi ne plu kuraĝis ludi mian laikan hakilon antaŭ vera ĉarpentmajstro, kaj rapide ŝanĝis la temon:

"Ĉu vi iras al la laboro?"

"Ne, mi iras al la teknika kurso." Li respondis kaj pasigis al mi libron de sub la brako.

Mi ĝin akceptis. Estis teknika libreto pri la gaso uzata por malgrandaj altfornoj. Subite saltis al miaj okuloj konata nomo, presita en malgrandaj ideografiaĵoj: "Verkita de Hu Hiaŭ-ven."

"Hu Hiaŭ-ven, Hu Hiaŭ-ven... Mi murmuris ripete la nomon.

"Ĉu vi konas lin?"

"La nomo ŝajnas al mi sufiĉe konata...."

"Li estas estro de la forno de ruĝa flago." Mia kuniranto klopodis helpi min rememori. "Tiun oni kromnomis 'du montriloj' ..."

"Du montriloj?" Mi ekrememoris. Ĉu ne estas tiu diketa vilaĝa junulo? Kiam komenciĝis la grandskala produktado de fero kaj ŝtalo, li ĵus venis ĉi tien el sia hejma vilaĝo, kiu situas en izola montaro. Tiam, jam 21-jara, li la unuan fojon vidis propraokule la vagonaron. Tutan tagon li ĝenadis min per centoj da demandoj, kiaj: kial aŭtomobilo ne bezonas karbon? kial la elekira lampo ne bruliĝas? ..., ke mi ofte ne povis elliberiĝi. Dum la divido de laboroj, li memvole petis la laboron de enfornigo de materialoj. Kiam la gisado komenciĝis, li rigardadis la malgrandan vekhorloĝon kaj ŝutis materialojn en la fornon, de tempo al tempo preskaŭ senpaŭze. La forno estis tiel plena, ke ĝi preskaŭ ŝtopmortiĝis. Kaj li mem ankaŭ tiel laciĝis, ke la vizaĝo estis plene kovrita per ŝvitgutoj.

Ĉiuj plendis ke li donis tro rapide la materialojn:

"Vi devas ilin donadi ĝustatempe, ĉiun fojon post dek minutoj."

"Jes; kaj mi donis eĉ nur post dudek minutoj ĉiun fojon. Sed la horloĝo iras tiel rapide ke mi apenaŭ povis ĝin sekvi!" Li urĝeme sin senkulpigis, montrante per mano la vekhorloĝon.

Kiel povas esti, ke dudek minutoj pasis tiom rapide? Ĉiuj miris kaj alproksimiĝis al la horloĝo por ĝin rigardi. Kaj oni ekkomprenis, ke li prenis la sekundmontrilon por tiu de minuto. Ĉiuj turnis sian rigardon sur lin pro lia riproĉinda kaj samtempe ridinda eraro. Ruĝiĝinte de honto, li klarigis:

"En nia vilaĝo estas nur kelkaj grandaj horloĝoj kun du montriloj. Tiun ĉi kun tri montriloj mi vidas ankoraŭ la unuan fojon."

Tiel disfamiĝis lia alnomo "du montriloj".

Sed kiel la "du montriloj" ekverkis libron? Kaj eĉ teknikan! Ju pli mi cerbumis, des pli fariĝis enigma. la demando.

"Estas elgisita! La malgrandaj altfornoj ne nur feron gisas sed ankaŭ homojn!" Mia kuniranto verŝajne eldivenis, kion mi pensis, kaj komencis rakonti al mi pri la detaloj.

Ĉi-jare, en januaro, post kiam la kvin normoj estis plenumataj por la indiĝenaj fornetoj, oni devis laŭ la plano starigi antaŭ ĉio kelkajn malgrandajn modernajn altfornojn. La konstruado de la fornoj estis ĉiuokaze ne malfacila, ĉar oni povis simple konstrui laŭ pretaj projektdesegnoj, kiuj cetere ne mankis, kaj ĉio estis aranĝita. Sed malfacilaĵo aperis poste. La malgrandaj modernaj altfornoj multe diferencas de la indiĝenaj. Sole ĝia polvsenigilo jam havas la grandecon de tri aŭ kvar indiĝenaj fornetoj kune. Plie la modernaj fornoj devas repreni la gason kaj bezonas varman blovon. De la estroj ĝis la laboristoj, neniu sciis kiel oni devas fari kun ili. Fine, oni decidis sendi Hu Hiaŭ-ven lerni en proksima granda fergisejo. Kvankam Hu lernis nur dum sep tagoj, ĉar li antaŭe jam iom sciis pri fergisado per malgrandaj indiĝenaj fornoj, kaj helpemaj estis tieaj laboristoj, li ellernis multon. Li jam sciis aranĝadon de forno, kunmikson de materialoj, ekhejto de la forno, k. a. ... kaj revenis kun tuta serio da teknikaj materialoj.

Nia moderna forno estis ekhejtita. Ĉe la komenco, ĉio iris bone. Tra la rigardaperturo de la forno oni vidis ke interne la fajro blanke ardas kun alta temperaturo. Nun alvenis la horo por enkanduki la gason. Hu Hiaŭ-ven gvidis la laboron laŭ la metodo de li lernita. Li malfermis la valvon de la gaskondukilo. Sed, momenton poste, eksonis forta tondro kaj maso da blueta flamo elŝprucis el la polvsenigilo. La gaso eksplodis kaj la polvsenigilo estis difektita. Malsukcesis la funkciigo de la forno.

Post la akcidento de la gaseksplodo, Hu ploris ĝis ŝvelis al li la palpebroj. La sekretario de la Partia ĉelo iris lin konsoli:

"Ne estu malĝoja! La plej grava afero estas trovi la kaŭzon de la eksplodo."

Hu tuj iris konsulti siajn materialojn, en kiuj li legis ke por enkonduki la gason ĉe granda moderna altforno oni uzas vaporon. Tamen kiamaniere oni povas enkonduki la gason ĉe la malgranda altforno kiu vaporon ne havas? Hu aĉetis amason da libroj pri fergisado, sed neniu el ili tuŝis tiun problemon.

"La libroj nenion diras pri ti0!" Li plendis antaŭ la sekretario kun malgaja mieno.

"Ja multaj aferoj ne trovas lokon en libroj! Ankaŭ la grandskala produktado de fero kaj ŝtalo fare de la tuta popolo ne aperis en la libroj!" Respondis la sekretario ridetante.

"Por kio estas necesa la vaporo? Kial ĝi estas nemankigebla? Se vi trovas la kaŭzon de tio, vi trovos ankaŭ la solvon de la problemo." Aldone rimarkigis la sekretario.

Nun la kapo de Hu Hiaŭ-ven pliklariĝis kaj li denove komencis sian studon. Li ektrovis poste ke la gaso eksplodas miksite kun aero, kaj pro tio estas necese enkonduki unue vaporon, kiu, per sia premforto, elpremas la aeron. ... Do, se la premforto de la gaso estas pligrandigita, ĉu ĝi ne povas elpremi la aeron per si mem? Lumo ekaperis en lia kapo, kaj li senprokraste sciigis al la sekretario sian eltrovon. Kun la subteno de la sekretario, li restudis longan tempon kun siaj kamaradoj. Fine, estis aplikata kaj bone sukcesis.

Post kelka tempo, la sekretario diris al Hu:

"Verku, junulo! Ĉu vi ne plendis ke en la libroj vi ne trovas la solvon? Se vian sperton vi skribos, la solvo de tiu problemo aperos do en libro."

"Tiel, la libro estis verkita!" Mia kuniranto finis sian rakonton kaj eksvingis ĝin antaŭ mi.

La tempo pasis nerimarkite, kaj ni jam atingis la fergisejon, kie min surprizis antaŭ ĉio la montsimila amasa da ferpecoj. Mi ekkriis: .

"Tiom multe .... Ĉu ĉiuj estas fanditaj de vi?"

"Jes. La ŝtato jam forportigis grandan kvanton, sume la tuto egalas al kvinoblo de tiu ĉi amaso."

"Ĉu bona estas la kvalito?"

"Tre bona, unuaklasa, senescepte. En la lastaj du monatoj, pluraj miloj da tunoj estis eĉ eksportitaj eksterlanden!" Li montris al mi la altfornon, super kiu flirtis freŝe ruĝa flago, kaj aldonis: "Tiu estas la forno de ruĝa flaga, ĉe kiu laboras Hu Hiaŭ-ven."

Mi turnis tien mian rigardon. Ĝuste en tiu momento el la forno komencis elverŝiĝi la gisita fero: La ruĝa ferfluo kaj la ruĝa flago formis kune bildon ege admirindan.

Mi adiaŭis la junulon kaj rerigardis la flirtantan ruĝan flagon, pensante: "Post finaranĝo de miaj aferoj, mi nepre iros babili kun Hu Hiaŭ-ven."


Piednoto

(1) T. e. de 1oko, personaro, fornogrupo, fornotipo kaj gvido.