Enkomputiligis Don HARLOW

Bona Onjo

Infankanto el Siĉuan-provinco

elĉinigis Venlo FON

aperis en El Popola Ĉinio, 2/60, p. 79


Malgranda turto kver-kveras ĝoje,
alvenas al ni bon-bona onjo.
Ŝi manĝas kun mi el sama poto,
kaj loĝas kun mi en sama domo.

Dumtage iras ŝi kampkulturi,
en hejm' balaas, kaj nutras porkojn,
kaj min instruas en liberhoroj
kaj panjon helpas por fari vestojn.

Maldolĉe? -- panjo a1 ŝi demandas.
Ŝi diras: ve, ne, tre tre feliĉe.
Ĉu vi demandas, ŝi kiu estas?
Ŝi estas urba kadrino bona.