Enkomputiligis
Don HARLOW
Ĉe la puto
Popolkanto el Hebej-provinco
elĉinigis Venlo FON
aperis en
El Popola Ĉinio
, 2/60, p. 79
Geamantoj korligataj
Kune turnas akvoradon.
Fraĉjo kuras, franjo sekvas,
akvorad' arĝenton vomas.
Unutage mil da lioj
(1)
Ĉirkaŭ puton ili iras.
Font' profunda ĉiam fluas.
pli profundas am' ilia.
Piednotoj
(1)
Lio = 1/2 kilometro.