Aŭditorio
ŝutas
demandojn piksonajn,
Konsternas min
per skribaĵetoj diversaj.
-- Kamarado Majakovskij,
deklamu
plej bonajn
el viaj
linioj versaj. --
Honoron doni
al kiu lini'?
Ne povas
decidi
mi mem.
Ĉu eble
tiu konvenas p1i
aŭ eble
alia poem'?
Mi longe
kaj vane
meditas pri
ĉi temo,
kaj mutas
la hal'.
Kaj jen
al mi diris
la sekretari'
de "Nordlaboristo" --
la loka ĵurnal'.
Kaj mi,
forgesinte
pri poezia tono,
kriegis
pro ravo kaj gaj':
-- Kamaradoj!
Laboristoj
kaj trupoj de Kantono
venkis
en Ŝanhaj! --
Kvazaŭ
mane premata
lada foli' --
kreskas bruo
de arda aklam'.
Kvin,
dek,
dek kvin minutojn kaj pli
Jaroslavlo aplaŭdas jam.
Kvazaŭ
ŝtormego
la verstojn sturmas
responde
je Chamberlain-memorando
kaj siajn ŝtalajn faŭkojn
deturnas
la krozoŝipoj
de ĉina marrando.
Ne komparos mi
polvon
de vorto poeta,
ajnan gloron
de ajna subtila geni',
ne komparos
kun simpla
ĉi fakto gazeta,
se
ĉi tiel
ĝin oni
aplaŭdas ĉe ni.
Ĉu ekzistas
kunligoj
p1i fortaj kaj ravaj
ol ĉi kun'
abeluja
de laborfamilioj?!
Aplaŭdegu,
teksist' jaroslavla,
al bravaj,
nekonataj
kaj karaj
ĉinlandaj kulioj.
|