Enkomputiligis Don HARLOW

La nigran drakon mi al la karuloj kontribuas

Popolkanto el Pekino

elĉinigis Laŭlum

Ni karboministoj havas decideman koron,
profunde sub la tero fosas nigran oron.
Ĉiu pec' da karbo unu koron reprezentas,
ruliĝe karbo-ond' antaŭen flugtorentas.
Karb-ondo, kvazaŭ nigra drak' torente kuras,
rajdante sur la drak' mi al Pekin' veturas.
La nigran drakon mi al la karuloj kontribuas,
kiuj sur Tian-anmen (1) paradon de sukces' revuas.

Piednoto

(1) Tian-anmen (Ĉielpaca pordego) estas la pordego sude de la malnova Imperia Palaco en Pekin antaŭ kiu okazas ĉiujare la grandaj manifestacioj okaze de la Nacifesto kaj Maj-unua Festo.