Enkomputiligis Don HARLOW

Gaje ĉirpas hirundoj tondil-vostaj

Popolkanto el Ŝandong-provinco

elĉinigis Laŭlum

Gaje ĉirpas hirundoj tondil-vostaj,
jam alvenas printemp' al montvilaĝo.
Ruĝajn jakojn surportas florburĝonoj,
verdajn robojn surmetas 1a salikoj.
Ĉevalidoj, ŝafidoj kuras ĉie
sur la mont', paŝtisteto ŝalmon blovas.
Jen ari' "Oriente ruĝas suno",
jen ari' "Maljunuloj rejuniĝas".
Kamplabori komunumanoj iras
noktomeze, rezignas dormon kadroj.
Ĥoras kantoj tra l' tuta kampar-vasto,
ĉiuj pri la abunda grenrikolto.