Enkomputiligis Don HARLOW

Unu korbo

Popolkanto el Hebej-provinco

elĉinigis Laŭlum

Ĉi tiun korbon iam uzis la avino
dum almozpeto mantenante paĉjon.
Ĉi tiun korbon iam uzis mia panjo
dum legomserĉo (1) en malsata jaro.
Ĉi tiun korbon iam uzis la bofranjo
por sendi orajn vovo-jn (2) al la kampo.
Ĉi tiun korbon portas nun mi mem, por preni
spicitajn panojn el komun-manĝejo.
Senlime bona -- la popola komunumo,
ĉiele vasta -- la Partia amo.

Piednoto

(1) legomserĉo -- kolektado de sovaĝaj legomoj t. e. manĝeblaj herboj.
(2) vovo -- konusforma vaporumita manĝaĵo el maiza aŭ milia faruno.