Enkomputiligis Don HARLOW

Printempo jam venas...

de FEJ Liven

elĉinigis Pandiŝo

aperis en El Popola Ĉinio 3/1960 paĝoj 110-115

Jinŝeng ĉiam opinias, ke kunesti kun fraŭlinoj ege ĝenas. Sed estu klarigite, ke tiun ĉi opinion lian ne kaŭzis la feŭdalisma ideologio, sed nur ĉar li estas turmentita de la buŝaj "ĉirkaŭatakoj" de la knabinoj.

Hodiaŭ ili pasigas la "Ligan Tagon" en la parko. Ordinare oni povus kontentige sin amuzi, sed nun, ĵus kiam komenciĝis libera sinokupado, li estas ree ĉirkaŭita de aro da novaj metilernantinoj, kiuj persiste devigas lin ion rakonti. Ha, ĉu ne estas klare ke ili per tio intencas matigi lin? Ĉio kion li povas elpensi por kombini rakontojn estas jam tute elpremita en vesperkunvenoj. De kie li ankoraŭ povas trovi ion por rakonti!

Sed tia estas la afero: ju pli li estas embarasita, ne povante malfermi la buŝon, des pli brue pepkrias la knabinoj. Precipe Gujlan, kiu ĵus alvenis por partopreni en la bruadon, kiu ŝin altiris, saltadas kvazaŭ pigo, tien ĉi tien en la amaso, kaj elpensadas malicaĵojn apogante sin sur sia veteraneco kiel samlaborgrupano de Jinŝeng. Kompreneble Jinŝeng ofte plendis ke ŝi estas tia homo, kiu havas brakojn eksteren turniĝantajn kaj pugnojn internen batantajn.

Nun, oni ne scias kiel, en daŭro de palpebrumo ŝi tire kaj puŝe alŝovis Hiuĝen en la grupon kaj diris petole: "Kiel sekretario de la Liga ĉelo, vi devas esti senpartia. Diru, ĉu tiu nia elstara persono ne devas ion rakonti, nu?" Parolante ŝi intence fiksrigardis al Jinŝeng, kvazaŭ ŝi ne konus lin.

En la komenco Hiuĝen estis tute konfuzita de la neatenditaĵo. Kiam ĉio fariĝis klara al ŝi, ŝi turnas sin por foriri, dirante: "Tio estas afero libervola. Ĉia devigo aŭ ordono ne utilas."

Jinŝeng komprenas, ke per tio ŝi evidente helpas lin elturniĝi. Kiam li estis ĝuste parolonta, li rimarkis ke Hiuĝen estas ĉirkaŭprenata de kelkaj junulinoj, kaj retenis siajn vortojn.

Tio estas efektive: blovo al ŝipkapo faras grandan turniĝon -- ĉiuj ekdirektis sin al Hiuĝen. Gujlan grumblante ĵetas minacantan rigardon al Jinŝeng, kvazaŭ dirante: "Se vi ne submetiĝos, mi bone regalos ŝin."

Hiuĝen baraktas ĉiuflanken por sin liberigi, sed vane. Kiam ŝi turnis sian vizaĝon, Jinŝeng rimarkis, ke ŝiaj vangoj estas ruĝiĝintaj kaj ŝia ridanta vizaĝo signalas help-peton. Li estas tiel maltrankvila ke lia tuta korpo ŝvitas. Li volas alkuri por helpi Hiuĝen, sed la ĉirkaŭaj junulinoj strikte lin gardas kaj li nur vane sopiras ŝin helpi. Tamen li ankoraŭ cerbumas por elpensi ian rimedon por liberigi ŝin.

Estas prave dirite ke kie estas volo, tie estas vojo. Ekvenis ideo en la kapon de Jinŝeng. Tuj li kriis: "Kies afero ĝi estas, tiu al ĝi respondecas! Jen mi rakontos."

"Vidu, kiel efikas mia manovro!" Kun la triumfa rido de Gujlan, la sieĝo al Hiuĝen estis tamen disigita.

Sin apogante sur la ŝultro de Gujlan, Hiuĝen iam anhelis kun la mano sur sia brusto. Ĵetinte rigardon al ŝi, Jinŝeng ankaŭ sentis sian bruston ondanta. Sub la gardo de Gujlan li pene kombinis jenan rakonton.

"Estis juna tornisto nomata Malgranda Ma. Dum du sinsekvaj jaroj li estis modela laboristo en la urbo. Proksimiĝis denove la jarfino. Kvankam li diris nenion, li estis senlime ĝoja en la koro, ĉar dum la kuranta jaro li ree sukcesis brile en ĉiuj rilatoj, antaŭirante la aliajn laboristojn.

"Iun tagon, al li estis asignita nova tasko, kiu tamen estis iom malfacila. Ju pli Malgranda Ma volis rapidi, des malpli glate iradis la laboro, kun oftaj fuŝetoj tie ĉitie. Malgranda Ma ege ŝvitis pro malpacienco. 'Kia domaĝo!' Li pensis. 'Se la laboro daŭrus tiamaniere, kiel mi povus plenumi la planon!' Konfuziĝo de la pensado sekvigis konfuziĝon de la manoj. 'Pat!' Jen ĉe ekstreĉo rompiĝis borilo tiel granda.

"Tio plene konsternis Malgrandan Ma-n. Li haltigis la tornilon kaj demetis la rompitan borilon per tremantaj manoj kun doloro en la koro kaj konfuzeco en la kapo. Jen li rememoris pri la Tutlanda Kongreso de la Pioniraj Produktantoj en Pekino, en kiu li estis aplaŭde aklamata de miloj da homoj; jen li kvazaŭ, vidis kelkajn nekonatojn moki malantaŭ li: 'Jen, vi fiaskos ĉifoje!' Finfine, kiam li reregis sin kaj rigardis ĉirkaŭen, li trovis ke la maŝinoj zumas kiel kutime, la elektraj transportiloj kun produktaĵoj de diversaj grandecoj cirkulas tien kaj reen en la aero, kaj la kolegoj sin klinas ankoraŭ tiel absorbite super siaj maŝinoj kaj neniu rigardas lin, des pli neniu rimarkis kio okazis ĉi tie. Malgranda Ma ekspiris malstreĉite. Kaj kiam turninte la kapon ii rigardis la broditajn flagojn, diplomojn, kaj la respondojn al defioj skribitajn sur koloraj paperoj, kiuj pendis plene sur la muro, lia vizaĝo tuj ekflamiĝis. Plurfoje li prenis kaj remetis la borilon, sed fine kun kunpremitaj dentoj li rapide enmetis ĝin en la instrumentujon, murmuretante: 'Neniu sciu pri tio. Mi devas trovi ian rimedon.' Sed antaŭ ol li estis ferminta la kovrilon de la instrumentujo, li eksentis frosttremon kaj stultiĝis dum longa tempo. Kvankam li fine fermis la kovrilon, tamen koro batadis furioze.

"Post iom da tempo li alvenis per ĉirkaŭiro al la fenestro de la oficejo de la labor-estro, tra kiu li enrigardis. Tie sidis junulino kun vizaĝo de melonsema formo dorse kontraŭ la fenestro. Ŝi portis kafo-koloran desegnohavan silkan vatitan veston kun ruĝa lana skarpo ĉirkaŭ la kolo. La du harplektaĵoj krucite volvitaj malantaŭ la kapo donis al ŝi aspekton prudentan kaj belan. Ŝi estis neniu alia ol Ĝoŭ Hua, la labor-estro, kiu estis ĝuste kontrolanta produktoplanojn kaj subskribanta laborordonojn. Malgranda Ma levis sian manon kelkajn fojojn antaŭ ol li frapetis ĉe la fenestro.

" 'O, estas vi, Malgranda Ma! Kiel mirinde, ke vi denove superplenumis la produktan celciferon 1.5-oble!' ekridetis Ĝoŭ Hua, sur kies vangoj tuj vidiĝis du ĉarmaj kavetoj. Renkonte ŝi venis al la fenestro kun plano en la mano.

" 'Ne parolu pri tio! Lasu min diri al vi.' Malgranda Ma ŝovis la kapon en la fenestron kaj flustris al ŝi en la orelon ĉion kio ĵus okazis.

"Aŭdinte tion, ankaŭ Goŭ Hua estis surprizita: 'Do vi tute fiaskis koncerne vian normon de la uzado de laboriloj, ĉu ne?'

" 'Jes,' apatie respondis kapjesante Malgranda Ma. 'Guste pro tio mi ja venas al vi'. Rigardinte eirkaŭen kaj klininte la kapon kun vizaŝo ruĝiĝinta ĝis la kolo li diris al ŝi post paŭzo: 'Ĉu estus bone, ke vi petu iun aĉeti novan borilon por anstataŭi la rompitan. Tiel, ĉio jam estos en ordo, ĉu ne?'

" 'Anstataŭi per iu nova?' hezitis Goŭ Hua. Vidante la maltrankvilegan vizaĝon de Maigranda Ma, ŝi sentis ankaŭ kvazaŭ ŝtono pezus en ŝia koro. Kia domaŝa afero! En la lastaj tagoj ŝi ĝuste resumis laŭ la peto de la supera partikomitato la novajn atingojn de Malgranda Ma en la kuranta jaro, por ke ili estu baldaŭ disvastigataj tra la tuta lando. Sed precize en tiu grava momento okazis tia ĝena afero. Kion fari? Li estas la standardo rekonata de ĉiuj, lin edukis ĉiumaniere la Partio kaj la gvidantoj. Ĉu ni lasu lin fiaski simple pro la rompiĝo de unu borilo?

" 'Kiel vi pensas?' urĝe demandis Malgranda Ma, kiam li vidis ke ŝi restas silenta.

" 'Ah!' krietis Ĝoŭ Hua. Ŝi viŝis distrite al li la ŝviton de lia frunto per poŝtuko kaj respondis kun longa elspiro: 'Nu, tiel estu!'

"Kiam Malgranda Ma jam foriris sufiĉe malproksimen, Ĝoŭ Hua malrapide revenis al sia seĝo. Estis strange ke tiu ĉiam trankvila kaj firma junulino, subite fariĝis malkvieta. De tempo al tempo ŝi stariĝis kaj ree eksidis; jen tuŝis ĉi tion, jen palpis alion. Ŝi sentis, ke en la ĉambro subite fariĝis premvarmege. Sed kiam ĉiuj fenestroj estis malfermitaj, ŝi ankoraŭ sentis sufokecon, kaj plie, ŝia cerbo estis ankoraŭ konfuzita. Post momento, kun eksvingo de mano, ŝi decidis murmurante al si: 'Li ja tiel konfidis al mi, malkaŝante antaŭ mi ĉion, ... petu finfine iun aĉeti por li! Tio alportos al la ŝtato nenian perdon, kaj li ankaŭ. ... Kaj aranĝinte sian laboron ŝi eliris el la sekcio de laboriloj. Sed post nur kelkaj paŝoj, ŝi ekhaltis kaj demandis: 'Ĉu vi agas prave, Ĝoŭ Hua? .... Ĉu per tio vi ne subtenas lian falsigon? Ĉu la gvidantoj intencas eduki pionirajn standardojn en tia maniero? Ne! Tiel agi absolute ne devas!' Sed kiam revenante antaŭ la honortabulo, ŝi vidis sur ĝi la pligrandigitan portreton de Malgranda Ma, en ŝia kapo eksvarmis konfuzaj pensoj. Ŝi rigardis al lia kvadrata vizaĝo, al liaj okuloj, kiuj kvazaŭ ĉiam ridetas al ŝi, kaj ekklinis sian kapon, pensante: 'Sed, ĉu Malgranda Ma ne riproĉos min pro tio ke mi estas tro senkora al li?'

" 'Ne, ĝuste ĉar li estas mia amiko, mi devas des pli gardi, ke makulo ne aperu sur li .... Li komprenos min fine.' Ĝoŭ Hua forte mordis sian lipon, decide piedfrapis kaj kuris en la oficejon de la Partia sekretario.

"Nun ni turnu nin al Malgranda Ma. Kiam li revems al sia tornilo, lia koro estis en granda maltrankvilo, kvazaŭ ŝipeto balanciĝanta en uragano. Li volis turni sian rigardon al la aliaj, sed timis ke eble ili ekrimarkos lian sekreton. Malpacience li atendis la alvenon de Ĝoŭ Hua, sed timis ke eble ŝi ne povas solvi la problemon. Jen li volis sin riproĉi, ĉu li faris eraron, jen li sin konsolis per imago d2 feliĉa fino. Tiel, li ne rimarkis eĉ kiam Ĝoŭ Hua jam staris apud li.

" 'Malgranda Ma!'

" 'Ah!' Malgranda Ma ekhaltigis la tornilon kaj urĝeme demandis kaptante ŝian manon: 'Kiel? Ĉu ĉio estas finaranĝita?' Ĝoŭ Hua nur kapjesis senvorte. Spiron nun retrovis Malgranda Ma por forviŝi la ŝviton de la vizaĝo per mano.

" 'Mi ĵus iris al la Partia sekretario kaj raportis la aferon al li. ...'

" 'Kio?' Supozante, ke misaŭdis liaj oreloj, Malgranda Ma rigardis al Ĝoŭ Hua, per rondigitaj okuloj.

"Turninte la vizaĝon malsupren, Ĝoŭ Hua diris en tremanta voĉo: 'Eraro estas malfacile evitebla por ĉiu ajn. Nur se oni povas trovi ĝian kaŭzon kaj ne plu ripeti, ĉu per tio oni ne jam progresas je unu paŝo? .... Kontraŭe, se oni volas kaŝi sian eraron, ĉu tio ne estas jam plia eraro? .... Ne forgesu, ke vi estas modelo por ĉiuj!'

"Kvazaŭ kuvo da malvarma akvo la vortoj de Ĝoŭ Hua abrupte duŝiĝis sur lian kapon, ke li ektremis de frostosento. Li volis ion diri, sed sukcesis elbuŝi nenion. Li jetis rigardon al ŝiaj severaj okuloj kaj sentis ke ili ne estas nur de unu persono, sed de sennombraj personoj, riproĉe direktitaj al li. Li rigardetis al la broditaj flagoj sur la muro kaj sentis ke la ruĝaj silkaĵoj jam transformiĝis en sennombrajn fajromasojn, sin ĵetantajn kontraŭ li. Paliĝis lia vizaĝo, bluaj vejnoj ŝveliĝis sur lia kolo. Li rapidis kelkajn paŝojn, sin apogis sur muron kaj ekbatis sian klinitan kapon per la pugno.

"Rigardante la dorson de Malgranda Ma, la vizaĝo de Ĝoŭ Hua ankaŭ paliĝis. Kelkfoje ŝi volis iri al li, sed ŝiaj piedoj ne moviĝis malgraŭ kelkaj provoj, kaj nur kun kunpremitaj pugnoj ŝi sin turnis flanken por viŝi al si la okulojn per poŝtuko, rapide kaj kaŝe ne lasante Malgrandan Ma-n ĝin rimarki.

"Ĝuste tiam la fame babilema maljunulo respondeca pri laboriloj alkuris kriante jam de malproksime: 'Hej, Malgranda Ma, pri kio vi cerbumis ke vi lasis la borilon rompiĝi?....'

" 'Ah, ankaŭ vi jam scias tion.' Malgranda Ma abrupte turniĝis. Io flamanta leviĝis de lia brusto al lia vizaĝo. Li fikse rigardis en la okulojn de Ĝoŭ Hua, kun nenomebla kolero ŝtopanta la koron. Li pensis: 'Vi iras tro malproksimen, Ĝoŭ Hua! Vi kritikis. Nu, bone. Mi ne malakceptas. Sed pro kio trumpetas tra la tuta urbo, lasante al mi nenian retroirejon? Vi .... vi estas ankoraŭ mia bona amikino!' Ekkonvulsiis lia korpo. Lia vizaĝo rigidiĝis kvazaŭ viola melongeno post prujno. Indigne li pensis: 'Nu, ĉiuj min riproĉu! Fine, kian plezuron vi ricevos el tio?'

"La maljunulo babilema tute ne atentis pri la ŝanĝita mieno de Malgranda Ma kaj daŭrigis sian babiladon: 'Efektive, labormodelo estas finfine labormodelo. Ĉe difektiĝo de laborilo, li tuj raportis tion al la labor-estro. Kiel bone! Laŭ sciigo de la laborestro, nu, tuj estas farata la formulaĵo, kaj ĉio estas jam bone aranĝita. Sed sin trovas ankaŭ tiaj homoj, kiuj malrapidas raporti pri la difektiĝo de laboriloj, kvazaŭ ili povus kaŝi la okazintaĵon por ĉiam .... Ili bone lernu de vi.' Tion dirante, li transdonis al Malgranda Ma difektoraportilon.

" 'Ah, kio estas ĉio ĉi tio?' stultiĝis Malgranda Ma kun cerbo en granda konfuzo. Nur post longa tempo li ekkomprenis ke kiam Ĝoŭ Hua severe lin kritikis, ŝi jam faris bonan aranĝon samtempe por lia eraro. Tiam li redirektis sian rigardon al ŝia vizaĝo, kiu, li ne sciis kial, ŝajnis en la sama momento pli ronda ol antaŭe. Kaj la paro de nigraj okuloj aspektis pli brilaj. Sur ŝia serioza vizaĝo li jam rimarkis kaŝitan rideton ĉe la buŝanguloj kaj elradiantan mildan senton. Kiam li etendis la manon por preni la difekto-raportilon. al li ŝajnis, ke anstataŭ paperfolio ĝi estas ŝtono peza je kelkaj ĝinoj en lia mano. Ĉu pro honto aŭ pro aliaj kaŭzoj, li longe restis embarasita kun klinita kapo kaj tremantaj manoj kaj ne sciis kion fari.

" 'Ne okupadu lian tempon! Subskribu vian nomon kaj transdonu al li la rompitan borilon. Kaj ĉio estas finita.' Milde flustris Ĝoŭ Hua.

" 'Pravas fraŭlino Malgranda Ĝoŭ. Mi, maljuna intendanto, ja ne estas senfaranta .... Nu, subskribu ĉi tie, jes.' la maljunulo montris al li la lokon. 'Por vi tio estas ankoraŭ la unua fojo. Hej, simple ĉe ekvido de tia raportilo, tuj min atakas kordoloro. Mi petas vin gardi bone en la estonteco, uzi pli vian cerbon kaj ne manipuli senpripense kun fermitaj okuloj.' Kiam Malgranda Ma subskribis konfuze sian nomon per neobeema mano kaj elprenis la rompitan borilon el la instrumentujo, la maljunulo transprenis ĝin kapjesante kaj grumblante foriris.

"Dum momento staris stulte Malgranda Ma. Rigardinte unue al siaj manoj kaj poste al Ĝoŭ Hua, li eksvingis la manojn kaj rapidis al sia tornilo. En tiu palpebruma daŭro Ĝoŭ Hua rimarkis ĉe la okulanguloj de Malgranda Ma ekbrilon de larmoj.

"La tornilo eligis zumon kaj rapidege turniĝis la akso. La violblua ferrubo svingiĝis jen kvazaŭ flirtanta rubando laŭ la movo de la prilaborajo, jen disflugis kelkajn futojn alten kiel pluvgutoj kaj falis flagrante ĉirkaŭ la maŝino Malgranda Ma firme tenis la tenilon per ambaŭ manoj, fikse rigardante la nove alfiksitan borilon. Kiam estis atingota la fiksita grandeco, subite ekkrakis la prilaboraĵo kaj peco de ferrubo falis sur lian maldekstran brakon. ... Kun ekkrio Ĝoŭ Hua alkuris al li kaj kaptis lian brakon. Sed Malgranda Ma nur movetis sian korpon, kaj ne retiris sian brakon, ĝis ĉiuj laboriloj kiel borilo, tranĉilo kaj aliaj estis tute retiritaj. Nur tiam li ekkovris la vunditan lokon per la alia mano kun kunŝovitaj brovoj.

" 'Kiel? Vi brulvundiĝis, ĉu ne?' demanids Ĝoŭ Hua palpante por pririgardi la vunditan lokon.

" 'Estas nenio,' respondis Malgranda Ma tre mallaŭte.

" 'Vi ankoraŭ diras: nenio. Rigardu, ruĝiĝis jam granda peco de la haŭto. Rapidu ŝmiri ĝin per ungvento.' Ĝoŭ Hua perforte tiris lin al la kuracstacio. Tie malpeze ŝmirante lian brakon per ungvento ŝi flustris al li: 'Kio? Iom da amaraĵo kaj vi ankoraŭ ne povas elturniĝi el via penslabirinto? Se oni faris eraron, oni devas tion konfesi. Ĉu mi ne montris al vi tiun vian mankon kiam mi rekomendis vin aliĝi al la Ligo? Vi volas ke la malnova cikatro ankoraŭ restu?'

" 'Jen, kion vi pensas! Ĉu mi ne jam delonge konfesis mian eraron? Ruĝiĝis Malgranda Ma ĝis la kolo.

" 'Se vi vere konfesis vian eraron, ĉu vi ankoraŭ povas esti tiel rigidkapa ke vi vundiĝis kiel tia?. ... Nu, ĉu ankoraŭ doloras?' Goŭ Hua blovetis sur lian brakon por mildigi la doloron.

" '.... Tio estas pro ke la maŝino turniĝas tre rapide kaj la prilaboraĵo estas sufiĉe malgranda. Se mi ne rapide retirus la tranĉilon, la borilo rompiĝus denove.'

" 'Ha! .... Tio des pli klare pruvas, ke la malnova nodo en via penso ne estas disigita. Kiam eraro okazis, kial anstataŭ eltrovi ĝian kaŭzon vi pensis nur kiel ĝi al vi efikos. Diru, pro kio estas tio!' Ĝoŭ Hua volis ankoraŭ daŭrigi, sed ŝin interrompis iu laboristo, kiu venis peti taskon. ...

"Vespere, eklumis la lampoj ĉirkaŭ la fabriko, la ĉirkaŭaĵo estis tiel beligita, kvazaŭ ĝi estus ĵus malfermita trezorejo. La maŝinoj estis ankoraŭ tondrantaj. La fajrolumo el la altforno ruĝigis duonon de la ĉielo. Kvazaŭ konsciante sian senpovecon rivali kun la grandioza sceno, la nokto fariĝis malklara kaj vualiĝis per nebulo, kaj sur la pala ĉielo frostitaj steloj des pli ne povis elsendi brilon. Malgranda Ma sidis antaŭ la fenestro, kun la brakoj krucitaj sur la brusto. Li fikse rigardis ekster la fenestron kun iom levita kapo. Fakte li nenion rigardis nek aŭskultis, sed nur meditis absorbite pri tio okazinta en la tago. Ju pli li meditis, des pli li konvinkiĝis, ke pravas la vortoj de Ĝoŭ Hua, kaj des pli pentis ke li elpensis tiun ideaĉon. Finfine li ekfrapis pugne la tablon, dirante: 'Nu ĉesu kroĉiĝi al tiu forpasintaĵo. Se vi elpensas rimedon kontraŭ rompiĝo de borilo, ĉu ĝi ne jam estos praktika ago?' Li tuj demetis sian superveston, supren volvis la manikojn, kaj jen ĉirkaŭiris en la ĉambro; jen sidiĝis antaŭ la skribotablo, desegnante groteskajn skemojn. Tiel daŭris kelkaj horoj ĝis fine la skemo iagrade pretiĝis. Tiam kaptinte ĝin en la mano, li kuris saltante al la dormejo de la laboristimoj, malgraŭ ke estis jam meznokto.

"Sed kiam estis malfermita la pordo, li trovis ke Goŭ Hua ne troviĝas tie. La samĉambraninoj informis lin ke ŝi iris al la laborejo. 'Kial ŝi restas tie en tiel malfrua horo?' Kun miro li rapidis al la laborejo. Sed li ne trovis ŝin en ŝia oficĉambro. Fine li trovis ŝin ekster atendo antaŭ lia tornilo.

"Malgranda Ma volis tuj kuri al ŝi kaj laŭte sciigi ŝin pri la skemo kiun li jus faris. Sed kiam li ekvidis ke skemo ankaŭ estas sternita antaŭ ŝi kaj maŝinpecojn en ŝiaj manoj. Li stultiĝis surprizite. Li ekkomprenis, ke Ĝoŭ Hua ankaŭ planis por li aŭtomatan haltigilon. Li rapide kaŭriĝis, ekkaptis la plene olemakulitajn manojn de Ĝoŭ Hua, rigardis kaj rerigardis al ŝi senvorte. Li volis elverŝi ĉion el sia koro, sed ne sciis de kie li komencu. Post longa momento li balbutis mallaŭte: 'Vi estas vere mia bona .... amikino. ...'

"Tiunokte, oni trovis ilin longe restantaj en la oficĉambro, kun la du skemoj metitaj unu apud la alia. Sub la lamplumo ili jen foliumis ĉi tie, jen serĉis tie ĝis tre malfrue. Je la tria taga la aŭtomato estis efektive elprovita. En la jarfina premikunveno, la laboristoj ankoraŭ elektis Malgrandan Ma-n kiel labormodelon, ĉar li solvis multajn gravajn problemojn en produktado de la fabriko kaj ankaŭ pro tio ke li povis ekkoni sian eraron."

* * *

Ĵus kiam Jinŝeng finis la rakonton, Gujlan saltleviĝis kaj kriis gestegante: "Novaj kamaradinoj, ĉu vi scias, ke hundo pelata muron transsaltas -- li rakontis ĵus veran okazintaĵon?"

"Ho!" la metilernantinoj ekbruegis. "Ĉu efektive? Kie estas la geherooj do?"

"Ne plu donu signon per okuloj kaj brovoj, Jinŝeng! Lasu min malkovri la sekreton. La heroo estas li mem kaj la heroino .... ho ve, ŝi jam forkuras!" Kun la krio de Gujlan, ĉiuj turnis la kapon kaj vidis ke Hiuĝen kuras per grandaj paŝoj rekte en la direkto al la arbaro. Tion vidinte, la knabinoj ĉiuj returniĝis por kapti Jinŝeng, sed ankaŭ li jam forkuris dume. La junulinoj ridegante provis postkuri lin, sed malsukcesis kaj lasis ilin for.

Apud kvieta rivereto Jinŝeng fine trovis Hiuĝen. Eble lacigita pro kurego, ŝi sin apogis sur balustrado: kun unu harplektaĵo pendanta antaŭ la brusto kaj la alia sur la dorso. Ŝia vizaĝo estis tiel ruĝa kiel plene florantaj ruĝaj prunfloroj kaj ŝia brusto ondadis senĉese. Blanka skarpo pendas oblikve sur ŝiaj ŝultroj. Ŝia nigreblua lana jupo senĉese flirtis en la vento. Forviŝante la ŝviton, ŝi ankoraŭ atente rigardis ĉirkaŭen. Kiam ŝi ekvidis Jinŝeng, ŝi mem ne sciis kiel lin trakti, ĉu riproĉi aŭ pardoni? ĉu disiĝi de li aŭ resti kun li por kontraŭstari la persekutantojn? Sed kiam Jinŝeng alproksimiĝis kaj mallaŭte alparolis ŝin, ŝi subite forlasis kion ŝi ĵus pensis, kaj diris per kvazaŭ riproĉa voĉo: "kian bonaĵon vi faris! Kiu petis vin eldiri la aferon?"

"Ja ili elpremis de mi!" respondis Jinŝeng kun rideto. "Cetere, tio estis via merito. Kiel mi povas atribui ĉion al mi sola?"

"Lasu, lasu!" Verŝajne Hiuĝen ne trovis vorton por lin refuti, sed, fine, ŝi tamen aldonis: "Lasu la pasintaĵon. Sed de nun vi bone notu, ke vi devas neniam plu rakonti pri tiu ĉi afero. ..."

Burĝonas la abrikotarboj kaj kreskas la folioj de la salikoj. La tero fariĝas verda kaj la riverakvo klara. Rigardu! En la rivero speguliĝas la bildo de du personoj. Sur branĉo, paro de nekonataj birdetoj kun turnitaj kapoj kaj disetenditaj flugiloj, estas kantantaj al la rivero; he, tute senfine!

La printempo jam venas....