Enkomputiligis Don HARLOW |
Mastrumo de individuo -- soltrunka ponteto, terure ĝi ekŝanceliĝas je pied-surmeto; labor-interhelpa grupeto -- pontet' el ŝtonplatoj, ne tiom fortika antaŭ ventblovad' kaj pluvbatoj; Kooperativo -- jam vera ferponto tre bona, sed ne trapasebla samtempe por amas' miliona; sole la popolkomunumo -- pontego el oro al tera Eden' kondukanta, jen ponto de gloro. |