Enkomputiligis Don HARLOW

La nomo de la nepeto

de SAŬ Jongseng

aperis en El Popola Ĉinio, 60/5, paĝoj 207-211


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Kiam onklino Ŝi informiĝis ke Hiukin, ŝia bofilino registris sin por labori sur la konstruejo, ŝi estis tiel konsternita, ke dum la tuta posttagmezo ŝi portante la 18-monatan nepeton en la brakoj, jen eksidis, jen ekstaris sen momenta kvieto. Ĉu ŝi ne volis la foriron de Hiukin al la konstruejo, aŭ ĉu ŝi domaĝis la bofilinon pro la peza laboro? Tute ne, la problemo koncernis sole la etan nepon. Dum sia junaĝo onklino Ŝi jam sesfoje naskis infanojn, kiuj ĉiuj trofrue mortis aŭ pro malsano aŭ pro manko de lakto, krom nur la plej juna Ĉunĉeng kiu finfine restas vivanta, por kontinuigi la familian linion. Sed ne tiom kiom al ŝi prosperis eĉ al la bofilino; jam preskaŭ tridek-jara, tiu ankoraŭ ne foje gravediĝis. Kvankam ne estas mora nun kredi je superstiĉaĵoj, onklino Ŝi tamen kaŝe iris al aŭguristoj kaj konsultis la dion, sed infano ĝise ne naskiĝis al la bofilino. En ĉiuj aliaj rilatoj onklino Ŝi estis tute kontenta pri sia bofilino; kiu fariĝinte brigadestrino de produktado, malofte hejmrestis, sed kiam ajn ŝi revenis, 5i ĉiam intime traktis sian bopatrinon kore zorgante pri ŝia farto per superŝuto de demandoj kaj alparoloj, vere eĉ pli bone ol iu propra filino. Nur pro ŝia sterileca onklino Ŝi havis kaŭzon por plendi, kaj ekgrumblis malantaŭ la bofilino. Precipe al avino Huang, kiu ĉiam havis por ŝi kunsenton kaj samopinion, ŝi konfidis sian ĉagrenon. Post du aŭ tri frazoj, onklino Ŝi jam kondukis la konversacion al la temo pri sia bofilino:

"Kion vi diros je tio? Se vi bredas kokinon, ŝi almenaŭ metas al vi ovojn, sed tiu bofilino mia, ..... aj!"

"Vere, ja!" tuj akordis avino Huang. "Oni prenas bofilinon por naski infanojn. Kiel estas evitebla alies grumblado, se mankas naskpovo de idoj?" Avino Huang plene samopiniis kun onklino Ŝi, ne trompante la konfidemon de la lasta.

Sed, en septembro lastjare, Hiukin fine naskis por onklino Ŝi dikan nepeton. Kiam la akuŝistino eliris kun rideto el la ĉambro de Hiukin, kaj alparolis la pro atendado maltrankviliĝintan avinon, "Regalu min per festdrinko, avnjo! Estas dika fileto." Kun ridantaj okuloj la maljunulino rondiris en la korto por kelkaj fojaj, ne sciante kion ŝi devas unue fari. Finfine ŝi pensis, ke ruĝa tuko estu pendigita sur la dompordo kiel averto, por ke malatentemuloj ne entrudiĝu kun malbona vento en la domon.

Por dece nomi sian nepeton onklino Ŝi cerbumis tutan duon-noktan. Unue, ŝi volis nomi lin Fuguj (1), sed ekmemorante ke ŝia propra frato nomiĝis Daguj (2), ŝi trovis ĝin neuzebla. Ĉu konvenas Ginbaŭ (3), Facaj (4)....? Ŝi ne povis decidi. Post duonnokta pripensado, ŝi finfine trovis plej konvena la nomon Ĉangming (5). Apenaŭ tagiĝis, onklino Ŝi komunikis sian ideon al la bofilino. Hiukin ridis, "Ĝuste tian feŭdisman nomon mi ne ŝatus. Pri lia noma mi jam delonge pensadis, nomu lin plej dece Juegin (6)." Onklino Ŝi ekkoleris ĉe tio kaj kontraŭdiris urĝe, "Juegin, Juegin, tio signifas laboradon, kiel oni povas alpreni ĝin por nomi infanon?"

"Panjo, Juegin estas belsona kaj signifoplena. Konsentu nomi lin Juegin, ĉu?" Hiukin diris favoronpete. Verdire, onklino Ŝi tion malkonsentis el la fundo de sia koro, sed ŝi trovis ne dece tro obstini, ja fine estas ŝia bofilino kiu naskis la infanon. Ŝi nur murmuris: "Kia ideo? Ne sufiĉas antaŭensaltadi mem tage kaj nokte sur la deklivo, ke aldone eĉ la infano tion portu en sia nomo. Ĉiel ajn, per tiu nomo mi ne lin nomos."

Tiun posttagmezon, onklino Ŝi denove vizitis avinon Huang. Enirinte la domon, ŝi tuj komencis sian plendon. "Divenu, kian fantazian nomon elektis por la infano mia kaprica bofilino. Juegin -- antaŭensalto. Tio signifas laboradon. Ne volante ke la infano ĝuu feliĉon, ŝajne ŝi preferas ke li laboradu, kia absurdo! Laŭ mi, nomoj kiaj Fuguj, Facaj, Ĉangming ... ĉiuj estas agrablaj al la orelo kaj facile eldireblaj por la lango, sed tiu bofilino mia ... aj, nedireble." Ju pli ŝi daŭrigis la parolon, des pli kolera ŝi fariĝis. Avino Huang ne sciis kion diri, ĉu jesi aŭ nei. Post longa meditado, ŝi fine malfermis sian buŝon. "Estas vere, tiom multas bonaj nomoj, kiujn ŝi ne preferas ĝuste ol Juegin. Rigardu al mia nemortema maljunulo. Li nomis sin Sujĝou (7), kaj efektive sekvis sian patron al la Nordoriento. Nur dank' al prezidanto Maŭ ke li ne postlasis sian ostaron ekster Ŝanhajguan (8) samkiel lia patro." Pli kaj pli maltrankviliĝis onklino Ŝi dum la aŭskultado. Ĉar la filo laboras en la ŝtal-fabriko, kun neniu ŝi povas nun konsiliĝi en la hejmo. Je tiu ĉi momento de brula embaraso, ŝi subite ekmemoris ke estas jam tempo por kuiri ovojn por la bofilino, kaj tuj sin returnis hejmen.

Kvankam onklino Ŝi malaprobis la nomon Juegin, tamen ŝi ne povis trudi al la nepo la nomon Ĉangming kiun malakceptis la bofilino. Ŝi do daŭre nomis lin karuleto, trezoreto, koreto ... ktp. Kiam la nepeto estis nur unu-monata, ŝi jam volis preni lin en siaj brakoj. Dum li dormis, ŝi gardis ĉe la dompordo por ke pasantaj ĉaristoj ne tro laŭte pelkriu la jungatajn brutojn kaj fortimigu la animon de la infaneto. Unuvorte, metinte sur la manplato, ŝi timas pri forflugo; entenante en la buŝo, ŝi timas pri degelo, tiomgrade ŝi dorlotis la nepeton.

Tiel pasis unu jaro en palpebruma daŭro. Neniu foje aŭdis ke Ŝi nomis sian nepon Juegin: El tio ĉi, evidentiĝis, ke vere granda estas ja ŝia decidemo.

Baldaŭ estos la tempo de Prujnofalo (9). Kaj jen la bofilino anoncis sin por iri al la konstruejo. Estis dirite, ke ĉe la konstruejo oni tranoktas en tendoj sur la montdeklivo. Kiel povos tion toleri ŝia nepeto? Tutan nokton onklino Ŝi sin turmentis per la penso, eĉ minuton ne ferminte siajn okulojn. Ĵus je tagiĝo ŝi tuj iris al avino Huang, kiu konsilis ŝin mem ankaŭ iri kun la nepo al la konstruejo, promesante al ŝi prizorgadon pri ŝiaj tri ovonmetantaj kokinoj kaj bona konservado de ĉiuj ricevotaj ovoj. Kiam Hiukin eksciis la planon, ŝi diris al la bopatrino ridetante: "Panjo, mi jam trovis vartanton por la infano. Estas onklino Liu loĝanta en la domo sub la granda soforo, ŝi estas homo kun tre milda karaktero. Vi jam estas tiel maljuna, kiel vi povos iri tien? Cetere, neniu restos hejme, se vi iros." Tamen, onklino Ŝi admonis tute serioze, "Kiom stulta vi estas! kvankam onklino Liu havas mildan karakteron, nia infano fine ja ne estas ŝia propra sango kaj karno, kiel mi povus restis hejme trankvile." Vidinte la seriozecon de sia bopatrino, Hiukin konsentis iri kun ŝi al la konstruejo. "Estos ankaŭ bone ke ŝi iom vastigu sian vidkampon," ŝi pensis.

Estis la unua fojo por onklino Ŝi fari tiom longan vojaĝon. Antaŭ tagiĝo ili ekveturis en ĉarumo puŝata de Hiaŭcang, junulo de la sama vilaĝo. Ili atingis la cellokon nur post la noktomezo. Sur la konstruejo brile lumigas torĉoj kaj lanternoj, svarmis homoj kaj henas ĉevaloj, eĉ pli brue ol en templa foiro en la pasinteco. Onklino Ŝi sekvis sian bofilinon, jen orienten jen okcidenten, kaj nur post sennombraj turniĝoj finfine venis al la dormejo. Pro la tuttaga vojaĝo sur la skuema veturilo, ekde frua mateno ĝis profunda nokto, onklino Ŝi jam tiel laciĝis, ke ŝi tuj endormiĝis kiam ŝi ekkuŝis, ne trovinte tempon eĉ por preni manĝon. Post kelktaga loĝado ĉe la konstruejo, sen konatuloj en fremda loko, onklino Ŝi eksentis enuon. Eble la bopatrino sopiras al la hejmo aŭ eble ŝi zorgemas pri la kokinoj en la hejmo, pensis en si Hiukin: Foje, kiam la buntkola kokino metis unu ovon aliloke, ŝi grumbladis tutajn kvin, ses tagojn, ĝis kiam la ovo estis fine trovita inter la fojnoj en la draŝejo. Sed pro la nepeto la bopatrino elportis longan vojaĝon de 70-80 li-oj forlasinte la hejmon kaj ĉiutagan okupon. Tial, Hiukin ankaŭ tre zorgemis kiam ŝi trovis la maljunulinon en malbona humoro: Ŝi do kondukis ŝin al la konstruejo por iom distriĝi, rigardi tieajn vidaĵojn kaj la Flavan Riveron. Tiu lasta ja ne estis fremda por Ŝi, En la jaro de ŝia edziniĝo, je la dekkvina de la sepa monato laŭ la luna kalendaro, la Flava Rivero inundis la ĉirkaŭajn vilaĝojn kaj ruinigis multajn familiojn. Tio preskaŭ pelis la vilaĝanojn rifuĝe al la Nordoriento. Post tio, kiam oni menciis pri la Flava Rivero, onklino Ŝi ĉiam ankoraŭ paliĝis pro teruriĝo, ĝis post la Liberiĝo en 1949, kiam ŝi sciiĝis, ke la Komunista Partio havas rimedon por utiligi kaj jungi la akvon. Kaj hodiaŭ ŝi eĉ povas propraokule rigardi la Flavan Riveron. Tio ŝin multe kortuŝis.

Dum la irado, subite aŭdiĝis krio inter la homamaso, "Juegin, junuloj! Vidu, jen venas eĉ onklino Ŝi por nin helpi." Onklino Ŝi haltis, kaj okule serĉadis vane inter la homamaso por longa momento, ĝis ŝi fine trovis ke la parolinto estas Hiaŭcang, kiu en blanka ĉemizo, energie fosas la teron, kaj ŝvitvaporo estas super lia kapo. Hiaŭcang konis la sekreton de onklino Ŝi. Kiam li renkontis ŝian nepeton, li intence nomadis lin Juegin. Tial, en la hejmvilaĝo, onklino Ŝi ĉiam koleretis ĉe montriĝo de Hiaŭcang. Sed, nun, neniu scias kial, ŝi sentis ĝojon en la koro vidante lin. Si alproksimiĝis al Hiaŭcang kaj demandis kun mieno mistera, "Ĉu vere vi fosas por alkonduki la Flavan Riveron?" Tion al ŝi diris jam Hiaŭcang survoje al la konstruejo. "Kiu ja mensogas en tio!" "Ah! Vi, ĵusnaskitaj bovidoj, ne timas la tigron, sed tio ne estas ŝercaĵo." "Estas Juegin, onklino," klarigas Hiaŭcang. "Ĉu vi ne vidis, kiel oni akvumas la karotojn? Oni enlasas la akvofluon kaj haltigas ĝin, tiel per la ŝovelilo, jen malfermante, jen fermante la fluejon. Ĝuste same facile, ni utiligos la akvon de la Flava Rivero por akvumado." Lia parolo kun gestado laŭte ridigis la ĉirkaŭstarantojn. Onklino Ŝi ne havis tempon por daŭrigi la babiladon kun li. Ŝi rapidis post sia bofilino al la ĉefdigo. La flava akvego ruliĝadids en ondegoj, same kiel ŝi vidis en la jaro de sia edziniĝo. Ĉe la unua ekvido, onklino Si sentis kapturniĝon kaj la kruroj apenaŭ povis ŝin subteni. Post momento ŝi, tamen, regajnis la forton, pensante en si: "Kial timi? Nun ĝi estas kvazaŭ tigro fermita en kaĝo, kiu jam povas neniun minaci, kiel ajn sovaĝa ĝi estu." Tamen, onklino Ŝi ne povis kredi tion, kion ŝi aŭdis de Hiaŭcang, ke oni alkondukos la Flavan Riveron por akvumi la teron. Laŭ ŝi, la komunistoj ne faros tian senbazan aferon. Sed, finfine, ŝi ne povis esti trankvila pri la demando. Do, marŝante ŝi demandis al Hiukin, ĉu tio estas vera. Montrante al la monte amasigitaj ŝtonegoj kaj al la muĝantaj maŝinoj, Hinkin diris: "Jen, ĉio estas preta, la maŝinoj jam venis. Morgaŭ oni inaŭguros la konstruadon. Nun estas la tempo de Juegin. Ĉio dirita estos tuj farata. Ni ne plu timos, eĉ se por dek jaroj ne pluvos. Ĉiel ajn ni havos abundan rikolton. Eble ĉijare la tritikoj gustumos la akvon de la Flava Rivero." Onklino Ŝi jesis, duonkrede. Subite, ŝi memoris pri la starigo de palisoj kaj flagetoj antaŭ kelkaj monatoj en la orienta parto de la vilaĝo. Iu kadro el la gubernio diris ke oni irigacios per la akvo de la Flava Rivero, ke la loko fariĝos same riĉa kiel la sudo de Jangzi-rivero: Ĉie kreskos la arboj de piroj kaj pomoj en ĝardenoj .... Nun onklino Si konstatis ke alkonduko de la Flava Rivero estas afero vere farata.

Tiun nokton, onklino Ŝi ne povis endormiĝi sin turnante tien kaj reen en la lito. Si aŭdis kantadon el la megafono kaj la kriojn de la konstruantoj. En ĉio sonas la vorto juegin. Juegin, juegin, ĉie estas juegin. "Nur se estas juegin, ni same akiros riĉan rikolton, eĉ se regus senpluveco por dek jaroj." La vortoj de Hiukin elvokis amaran pasintaĵon en la memoro de onklino Ŝi. Tiam, kiam Ĉunĉeng aĝis ankoraŭ malpli ol unu jaro, por du jaroj sinsekve ne falis eĉ guto da pluvo, la timema patro de Ĉunĉeng, ne povante pagi la terrenton, sin pendigis hejme, post reveno de du-vespera persekutado fare de bienulo Liu Laŭsan. Kiel sin vivtenis la postlasitaj vidvino kaj orfo .... Ŝi eĉ ne kuraĝis rememori.

"Jes, ĉio estus alie nun. Eĉ se por dek jaroj ne pluvos...." La kanto pri juegin interrompis la meditadon de onklino Ŝi. En ŝia kapo nun la signifo de juegin rapide ŝanĝiĝis: Ĝi ne sol~ signifas laboradon; ĝi rapidigas la alvenon de feliĉigo de la vivo! Jen, en la imago de onklino Ŝi aperis bela bildo: Tuj ĉe ŝia vilaĝo fluas klara akvo; sur la ambaŭ bordoj prospere kreskas vitoj, pomarboj, pirarboj....

Post la matenmanĝo, kune kun onklino Liu onklino Ŝi promenadis prenante la nepon al la najbareco de la konstruejo. Iu aspekte tre konata kadro alproksimiĝis, transprenis kaj karesis la infanon, demandante, "Kiel nomiĝas la karuleto, onklino?"

"Ah! li nomiĝas...."

"Juegin," intermetis sin onklino Liu.

"Ah! jes, li estas nomata Juegin."

"Bone, eta Juegin! Kiel bela li estas ĝuste kiel la bela nomo!" Laŭdante, li foriris. Onklino Ŝi ekmemoris ke tiu estas la sama kadro kiu iam faris paroladon ĉe la orienta parto de la vilaĝo.

Onklino Ŝi kaŝe pririgardis por momento sian nepon en la brakoj. "Kiel bela eta Juegin! Same kiel la bela nomo," ŝi senĉese ripetis. Efektive, agrable sonas la nomo Juegin, -- ektrovis onklino Ŝi. Kaj kiel vulgaraj, estas la nomoj Ĉangming, Fuguj.... Ŝi ekhontis pro ili kaj eĉ ektimis remencion.

Pasis duona monato, malvarmiĝis la vetero. Hiukin timis, ke tio estos netolerebla por la maljunulino kaj persvadis ŝin reiri hejmen. Kaj onklino Ŝi ekmemoris ĉe tio siajn kokinojn: la fragmitflora, la hirtfemura, krom la buntkola, kiu lasta metas ovojn ĉiutage kun intermito post du, ili kune devas jam esti metintaj ĉirkaŭ 40 ovojn -- la sumon fine trovis onklino Ŝi post longa kalkulado per la fingroj. Cetere, onklino Liu efektive atenteme prizorgis la infanon, kaj eĉ pli bone ol ŝi mem. Ŝi do kun trankvila koro hejmen veturis per la ĉaro kiu transportis nutraĵon al la konstruejo.

Ĵus paŝinte en la domon de avino Huang, onklino Ŝi tuj malfermis la buŝon dezirante en unu spiro elverŝi ĉion, kion ŝi aŭdis aŭ vidis, en la orelojn de avino Huang.

"La belecon de mia Juegin laŭdis eĉ tiu altranga kadro. De nun vi ankaŭ nomu mian nepeton Juegin!"

Avino Huang tre miregis, ke onklino Ŝi jam akceptis la nomon Juegin por sia nepeto, post unujara obstina malagnosko. Kiel tio povis okazi post unufoja vojaĝo? Kvazaŭ respondante al ŝia miro, onklino Ŝi daŭrigis, "Ĉi tie ni ankaŭ akvumos baldaŭ la kampojn per akvo el la Flava Rivero. Ĉu vi ne vidis kiel oni akvumas la karotojn? Jen, tiel malfermu, se vi volas akvon, kaj fermu kiam vi finakvumis. Eĉ se dek jarojn ne pluvos, nenio malhelpos nin daŭre manĝi mantoŭ-ojn (10)."

"Ĉu vere?" Avino Huang senĉese interpunkciis per mirkrioj.

"Kial mi vin trompu? Se ne estus juegin, kiu scius ĝis kiam oni povos alkonduki la akvon de la Flava Rivero por irigaciado. Juegin ne signifas nur laboradon, ĝi donos ankaŭ al ni pli feliĉan vivon. Ja multe mi lernis dum tiu ĉi vojaĝo. Estas prave nomi mian nepeton Juegin!"

"Jes, la avino de Juegin! Nun estas mora uzi novajn nomojn, kiaj Heping (11), Ajguo (12), Ĉaŭjing (13).... Mi opinias, ke via nepeto Juegin havas sian nomon tre belsonan."

"Kiel bela Juegin. Same kiel la bela nomo!" Jam estis profunda nokto, oni aŭdis ke onklino Ŝi ankoraŭ murmuras en sia ĉambro.


Piednotoj

(1) Fuguj signifas: riĉa kaj altranga.
(2) Daguj signifas: tre altranga.
(3) Ginbaŭ signifas: alveno de trezoroj.
(4) Facaj signifas: riĉiĝo.
(5) Ĉangming signifas: longviva.
(6) Juegin signifas: antaŭensalto.
(7) Laŭsone koincidas kun esprimo: iri sekvante.
(8) Montpasejo kondukiĝanta al Nordorienta parto de Ĉinio.
(9) Laŭ Cina luna kalendaro, koincidante kun la 23a aŭ 24a tago de okt. de gregoria kalendaro, ĝi estas unu el la 24 sezondisigaj tagoj de l' jaro.
(10) Buloj el vaporumita fermentita farunaĵo.
(11) Heping signifas: paco.
(12) Ajguo signifas: patri-amo.
(13) Ĉaŭjing signifas: superi anglion.