Enkomputiligis Don HARLOW |
Torentas niaj kantoj, -- jen nia kora ŝato. Kantinte l' kooperiĝon, ni psalmas pri l' impetado. Ni kantas -- ne plu submontiĝas akvo, tero: ni kantas -- en la kampoj, pliproduktoj; ni kantas -- surmonte dombestoj en prospero; ni kantas -- nia valo plenas je or-fruktoj. Kantante ni transsaltos Flav-riveron, (1) kaj la Nordo ĝuos la Sudlandan belon. Trad. Laŭlum |