Enkomputiligis Don HARLOW

Nova puto

Popolkanto el Ŝandong-provinco

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 60/5, p. 310


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Jen nova puto -- knabina okulo
akveske brilas je ekrulo.
Pro ĝia brilo, kapon klinas rizoplantoj.
pro ĝia brilo, vang-ruĝiĝas sorg-gigantoj,
pro ĝia brilo, maiz-spikoj ridas dentar-montre,
pro ĝia brilo, batat-buloj dolĉas plentubere,
pro ĝia brilo, greno amasiĝas monte,
pro ĝia brilo, niaj tagoj ekgustas miele.