Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭ la Popola Halo en Pekino

de S. J. ZEE

aperis en El Popola Ĉinio, 60/6, p. 261


Ni vivas en epoko mitokrea,
Kaj ni mem estas la mitokreanto.
Ekmarŝas jam grandpaŝe la giganto,
Defalis la kateno prometea.

Antaŭ ni brilas vasta perspektivo:
Maro de lumo, floro kaj muziko.
Sur kampo, en minejo kaj fabriko
Ĉie jubilas la bolanta vivo.

Sub saĝa gvido de la Kompartio,
Por la popolo gaja kaj sen laco
Neeblas en la mondo ja nenio.

Antaŭ la Pordego de Ĉiela Paco,
Jen popolhalon de l' ĉefurbo ĉina
Elsorĉis kvazaŭ lampo aladina.