Enkomputiligis Don HARLOW |
Lun-makulo En nebulo. Kuracist' al malsanulo Rajdas spit' al neĝblovado vojobstrukca. Nur funkcias la orelo, ne l' okulo. Glaci-tavolo, Sur rivero. Ĝin frapegas la huffero. La glacitavolo ne eltenas la pezegon. Ruliĝ-falo!-- La rajdant', ĉevalo en rivero! Rivervado, Montgrimpado. ... Jen la pord' de l' vizitato. Malfacilas elseliĝ' -- la botoj frostfiksiĝis en la piedingoj Kaj la vest' rigidas kiel lado! Kurac-peno, Pas' de l' sveno, Post-vekiĝa mir-mieno. La doktoro ekridsvingis siajn brovojn, de kiuj Falas glacieroj jen kun beno. |