Enkomputiligis Don HARLOW

Plendeklive floras feliĉego

Popolkanto de Ŝenhi-provinco

elĉinigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 60/6, p. 267


Suddeklive de la Suda Monto,
Ĉie popolkantoj viglas, ĉarmas.
Kantoj -- floras ĉiuj ruĝaj floroj,
Montdeklive fruktarbaroj svarmas.

Kantoj -- kooper' ektajdas oriente,
Kantoj -- arĝentflu' kreiĝas okcidente.
Murmuradas ĉiam montkanalo,
Montdeklive verdas riz-kamparo.

Altdeklive ĉiam verdas pinoj,
Sube buntas fruktarbaroj, floroj;
Fronte suk-persikoj, dorse piroj --
Mil deklivoj de arĝent', de oro.

Sur diversaj la trezor-deklivoj
Etendiĝas ŝafar-laktovojo.
Ĉe la rando ĝia vipsvingante
Poŝtisteto kantas kun korĝojo.

Sur-deklive buntas kampoj, floroj,
Fruktarbaroj, herboj kaj bov-grego.
Suddeklive tondras kantsonoroj,
Plen-deklive floras feliĉego.