Enkomputiligis Don HARLOW

Amiko konatiĝinta sur Elbo-rivero

de LIU Gjunĉaŭ

aperis en El Popola Ĉinio, 60/6, paĝoj 266-267


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Malferminte la navigacian mapon de la Norda Maro, mi tuj vidis antaŭ mi vastan areon de la maro dense markitan per signoj de mina regiono. Tiujn min-regionojn postlasis Usono, Britio, Francio kaj Germanio de la Dua Mondmilito. Kiom da jaroj jam pasis, sed ili restas ankoraŭ netuŝitaj. Kiam nia ŝipo navigaciis tra la mallarĝa vojo penetranta tra la min-regionoj, en mia imago refoje aperis la sceno, kiun mi vidis navigaciante ĉe Japanio: minoj flosas sur la maro, mergiĝintaj ŝipoj kuŝas plene sur la marfundo, en la aero zumadas militaj aeroplanoj de Usono.... Nun, kiam ni atingis la lokon ĉe la enfluejo de Elbo por atendi la piloton, kiom simila al Japanio estas la sceno sin prezentanta antaŭ ni!

Ne, mi tuj diris al mi, kiam mi vidis la germanan piloton, kiu suriris nian ŝipon. Kvankam neniom ŝanĝiĝis la agresiva politiko de la imperiismaj landoj ĝis nun, sed Japanio, sub la okupado de la usona armeo, jam komencis ŝanĝiĝi; samo okazas ankaŭ al la okcidenta Germanio, kiu estas same sub la okupado de la usona armeo. La ŝanĝiĝo komenciĝis unue ĉe la homo. Antaŭ kelkaj jaroj, kiam mi unuafoje pasis ĉi tie, mi interkonatiĝis kun la piloto de Elbo-rivero, kiu antaŭe estis ŝipestro. Li laŭte kriis, tuj kiam li surpaŝis nian ŝipon: "Jam estas paco, amikoj! Jam estas paco!" Li ektiris min al la marmapo, kaj diris, montrante iun mergiĝintan ŝipon apud la navigacia vojo: "Tiu estas la ŝipo, kiun mi estris dum la milito; kiam ĝi alfundiĝis, sukcesis fuĝi nur du personoj el la tuta ŝipanaro. Jam sufiĉis la milito, venis nun la paco! Amiko, estas plu neniu sur la mondo, kiu ankoraŭ volus militon."

Sajne la maljunulo jam preskaŭ histeriiĝis pro sopiro al la paco. Neniu sciis, kiom da fojoj li murmuris al si la vorton paco dum la pilotado. La maljunulo jam ebriiĝis plene en sia pac-kriado. Mi ne volis lin eksciti, sed estas kulpo silenti antaŭ la aktuala kruda realaĵo. Tial mi iom lin atentigis: "Se vere neniu volus militon en la mondo, kial oni ne forigas la minojn ĉi tie? Finfine ĉi tie ja ne estas muzeo."

La maljunulo ekĵetis al mi malamikan rigardon kaj diris kun granda ekscitiĝo. "Kio? Ĉu vi volus diri, ke ankoraŭ troviĝas homo en la mondo, kiu preparas sin por milito? Ĉu vi ne vivis sur la terglobo dum la milito?"

Mi volis diri: Amiko, ni ĉinoj suferis tute ne malpli multe ol vi dum la milito, kaj scias ne malpli ol vi pri la neceso strebi al la paco .... Sed al homo, kia tiu maljunula, mi sciis, ĉio ne estis klarigebla per kelkaj vortoj.

Kaj, kiam ni duafoje trapasis Elbon, ni denove, tiam hazarde, renkontis tiun maljunulon. Dum tiuj pasintaj jaroj mi havis multajn ŝancojn kontaktiĝi kun okcident-eŭropanoj, pro mia ofta vojaĝado inter Eŭropo kaj Azio. Dum interparolo kun iuj okcident-eŭropanoj, ili ofte larmis tuj ĉe ekmencio pri la milito kaj, kovrante mane la vizaĝon, petis: "Ĉesu, amiko! Ne parolu plu pri la milito!" Tiaj iuj el ili estis, do, mi devis esti singardema al tiuj amikoj. Tial ĉe denova renkonto kun la piloto, mi diris nur: "Kiel estas al vi la vivo, amiko? Ĉu ia ŝanĝiĝo sur Elbo?" Tiutempe, niaj volontulaj trupoj ĝuste sukcese rebatis la usonajn agresajn trupojn en Koreio, ŝultre ĉe ŝultre kun la Korea Popola Armeo, kaj usonaj imperiistoj minacis nin per atombomboj. La maljunulo kun ĉagrenita mieno tuj kaptis mian manon suririnte nian ŝipon, kaj diris kun tono de estimo: "Amiko, ankaŭ ni en nia lando jam gustumis sufiĉe pri janki-oj (1). Sed kion fari? Ili ja estas potencaj. Vi ĉinoj estas bravuloj kaj kuraĝas ilin kontraŭbatali. Sed, diru, ĉu eble la milito plivastiĝos? Nu, mia ĉina amiko, ĉu vi ne venigus en Koreio veran katastrofon?"

Kvankam la maljunulo havis estimon al la ĉina popolo pro nia justa agado, sed lia timemo al la usona imperiismo estis neniam konsentebla, kio incitetis min, ke mia respondo ne povis soni sen ekscitiĝo: "Amiko, por kontraŭbatali la imperiismon, ni ĉinoj luktis jam pli ol unu jarcenton. Ni havas mem travivitan sperton por trakti la imperiismon; kontraŭ ĝi nenio devas esti disigata de la batalo de la popolo."

En ambaŭ fojoj de intervido, la konversacio kompreneble tre akordiĝis, sed mi pli profunde ekkonis la psikon de tiaj amikoj.

Kaj ĉifoje? Jam forpasis pluraj jaroj, ĝis mi ree lin vidis. Kiam la maljuna piloto surpaŝis la navigejon, mi tuj klopodis trovi ian ŝanĝiĝon ĉe li. Efektive, evidenta ŝanĝiĝo okazis al li. Li rigardis antaŭen per du malafablaj okuloj sur la navigaciajn signojn, kolere donadis ordonojn por direktado de la ŝipo el la antaŭa linio, kaj ĝin kondukis en Elbon kun granda ĉirkaŭiro. Kaj samtempe li kovris la magnetan kompason, dirante al la direktilisto: "Ne rigardu la kompason, sed nur direktu la ŝipon kontraŭ la signon antaŭ vi." Mi aliris kaj trovis, ke la montrilo de la kompaso forte moviĝis tien reen. "Kio estas tio?" Mi urĝe demandis.

"Nova min-regiono tie instaliĝis!" La maljunulo ekblasfemis: "La maljuna sentaŭgulo satsuĉis la lakton de la janki-o kaj intenĉas nin tiri denove al milito!"

Tio, kio kaŭzis tiom grandan ŝanceliĝon de la indikilo de la kompaso, evidentigis la vastecon de la nove instalita min-regiono. Tiu ŝanĝiĝo sur Elbo ne mirigis nin speciale. En la lastaj jaroj ni trovis ĉie tiajn militpreparojn en havenoj kontrolataj de la usona imperiismo. Frontante al tiuj imperiismaj krimaj agadoj, la ĉinoj, kiuj kreskas kaj maturiĝas tra luktoj kontraŭ imperiismo, nur pli firmigas sian decidemon kaj fidon por kontraŭbatali imperiismon kaj defendi la longdaŭran pacon.

Survoje al Kiel-kanalo la maljuna piloto parolis dum la tuta tempo pri la kontraŭusona aktivado en la Usona Okupad-zono, en tono tute alia ol la antaŭa. Nun ni eniris en la enfluejon de la kanalo, kie estis la Britia Okupad-zono. Tiu malnova, nun pro bato lamigita imperiismo ankaŭ aktive subtenadas la faŝistajn fortojn, strikte sekvante la usonan. Sur bordo de la kanalo la loka garnizono de la Okcidenta Germanio jam anstataŭigis la okupan trupon. Kaj la malgranda garnizono nun ĝuste ekzercis sin.

Estis jam tempo por pilot-ŝanĝo. Mi trovis ke la maljuna piloto daŭre restas apud mi, kaj en liaj okuloj mi rimarkis la saman sentimenton, kiu kreskis inter la vastaj popolamasoj eŭropaj, kaj la ŝanĝiĝon de ilia psiko. En serio da okazintaĵoj ili jam pli klare ekkonis la veran fizionomion de la usona imperiismo. Ili iom post iom komprenis, kiuj volas trudi al ili novan militon, kaj, iom post iom, ili ankaŭ komprenos, ke la paco ne estas akirebla per petado.

Kaj mi diris al li: "La espero estas ĉiam ĉe vi, amiko! Rigardu nur antaŭen. Nun jam estas tempo urĝe bezonanta agadon. Por defendi la pacon de Azio kaj la mondo, ni ĉinoj estas ĉiam ĉe via flanko!"

La maljunulo rigardis min per du fiksaj okuloj, el kiuj estis videblaj, kiom grandajn esperon kaj amikecon li havis por la ĉina popolo.

La akvo de Elbo fluis torente antaŭen; kaj forte ekpremis sin niaj manoj.


Piednoto

(1) Aludo pri usonanoj.