Enkomputiligis Don HARLOW

Dingbo kaptis fantomon

Ĉina antikva rakonto el Lie Ji Ĉuan (1)

aperis en El Popola Ĉinio, 61/2, p. 93


Song Dingbo el Nanjang foje en sia junaĝo renkontis fantomon dum nokta irado.

"Kiu vi estas?" li demandis la fantomon.

"Mi estas fantomo, kaj vi?"

"Mi ankaŭ," trompis lin Dingbo.

"Kien vi iras?" demandis la fantomo.

"Al la urbo."

"Ankaŭ mi tien iras." diris la fantomo. Kaj ili ekiris kune. Post kelkaj lioj (2), la fantomo rekomencis: "Estas tro malrapide tiel iri. Ĉu estas bone, ke ni alterne portu unu la alian surŝultre?"

"Tre bone," diris Dingbo. La fantomo do unue portis Dingbo-n sur la ŝultroj kaj marŝis kelkajn liojn. La fantomo ekdubis: "Vi estas tro peza. Ĉu vi eble ne estas fantomo?"

"Mi nove mortis, tial mia korpo estas peza," ĝin trankviligis Dingbo kaj siavice ekportis sur siaj ŝultroj la fantomon, kiun li trovis tute sen pezo.

Post du aŭ tri alternoj, Dingbo demandis la fantomon: "Mi estas nova mortinto kaj ne scias -- kion ja la fantomoj timas?"

"Nur la homan kraĉon," respondis la fantomo. Kaj ili kune marŝadis plue. La vojo kondukis al rivereto. Dingbo petis, ke la fantomo transpasu unue. Li aŭskultis, sed neniu brueto estis aŭdebla. Kiam transpasis Dingbo mem, ekplaŭdis la akvo.

"Kial plaŭdas la akvo?" denove miris la fantomo.

"Estante nova fantomo, mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al transpaso sur la akvo. Do ne miru pri tio," diris Dingbo.

Kiam ili proksimiĝis al la urbo Nanjang, Dingbo ekportis la fantomon sur la kapo kaj firme lin prenis. La fantomo kriegis laŭte kaj petis delason. Sed Dingbo lin ne aŭskultis. Li iris rekte en la urbon, kaj kiam li demetis la fantomon sur la teron, tiu tuj transformiĝis en ŝafon. Li do ĝin vendis kaj por ke ĝi ne retransformiĝu kraĉis sur ĝin. Li forlasis la urbon ricevinte por la ŝafo 1,500 monerojn. Tiam Ŝi Ĉong (3) diris: "Fantomon Dingbo vendis, kaj mil kvincent monerojn li gajnis."


Piednotoj

(1) Lie Ji Ĉuan (Rakontoj pri malordinaraj aferoj) verko el la tempo ĉirkaŭ la 3-a jarcento.
(2) Lio: 1/2 kilometro.
(3) Ŝi Ĉong (249-300 p.K.) fama riĉulo en Gin-dinastio.