Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉevalkapa liuto (1)

de Sajje

(Mongola popolrakonto)

aperis en El Popola Ĉinio, 61/2, paĝoj 86-87


Oni diras, ke la ĉevalkapa liuto estis farita plej frue de Suhe, malgranda paŝtisto sur stepo de Ĉahar. Suhe elkreskis sub la vartado de sia maljuna avino. La avino kaj nepo vivtenis sin per paŝtado de nur dudek-kelkaj ŝafoj. Ĉiutage Suhe iris paŝti la ŝafojn kaj matene kaj vespere helpis al sia avino en preparado de manĝaĵoj. Estante deksepjara Suhe jam aspektis tute kiel plenaĝulo. Li havis ankaŭ neordinaran talenton kantistan. La paŝtistoj, kiuj loĝis proksime, tre ŝatis aŭskulti lian kantadon.

Iutage, la suno jam subiris malantaŭ la montaron kaj la ĉielo pli kaj pli mallumiĝis. Sed ankoraŭ ne revenis hejmen Suhe. Ne nur maltrankviliĝis lia avino, sed iom ankaŭ la najbaraj paŝtistoj. Ĝuste en tiu momento, kiam ĉiuj senpacienciĝis, en la mongolan tendon eniris Suhe, kiu portis en siaj brakoj iun lanugan blankaĵon. Kiam la ĉeestantoj ĉirkaŭis lin, ili trovis; ke estas ĵus naskita ĉevalido.

Rimarkinte ilian mirigitan rigardon, Suhe diris al ili kun rideto:

"Hejmen revenante, mi trovis survoje tiun ĉi etulon moviĝantan kuŝante sur la tero. Rimarkinte, ke neniu ĝin zorgas, nek ĉeestas la ĉevalpatrino, kaj timante, ke, en la malluma nokta lupo ĝin formanĝos, mi prenas ĝin hejmen."

Tagoj forpasis unu post la alia. La blanka ĉevalido elkreskis sub la atenta zorgo de Suhe. Ĝi estis neĝblanka sur la tuta korpo, bela kaj forta, kaj estis ŝatata de ĉiuj, kiuj ĝin vidis. Precipe Suhe plej forte ĝin amis.

En iu nokto Suhe estis vekita el sonĝo de urĝa ĉevalblekado. Li tuj ekmemoris la blankan ĉevaleton kaj rapide ellitiĝis. Tuj elirinte el la tendo, li aŭdis ankaŭ la blekadon de la timigitaj ŝafoj en la stalo. Li esplore rigardis atenteme kaj ekvidis, ke unu granda griza lupo volas sin ĵeti al la ŝafoj, sed la blanka ĉevaleto ĝin baras. Forpelinte la lupon jen li rimarkis, ke la tuta korpo de la blanka ĉevaleto estas malsekigita de ŝvito, el tio li ekkomprenis, ke la granda griza lupo atakis la ŝafojn jam dum longa tempo. Nur dank' al la blanka ĉevaleto, liaj ŝafoj estas savitaj el danĝero. Li ameme karesis la malsekan ŝvitkovritan korpon de la blanka ĉevaleto kaj diris al ĝi kvazaŭ al intimulo:

"Ho, blanka ĉevaleto, mi multe ŝuldas al vi! ..."

De tiam Suhe kaj la blanka ĉevaleto, kvazaŭ du bonaj amikoj, ne povis forlasi unu la alian eĉ por mallonga momento.

Ragide forfluis la tempo. Iun printempon sur la stepo ĉirkaŭiris la novaĵo, ke la princo okazigos rajdkonkurson ĉe la lamaa templo, ĉar li volas elekti la plej bonan rajdiston kiel la edzon de sia filino. Do, kiu okupos la unuan lokon en la konkurso, ricevos lian filinon kiel edzinon. Pri tio informiĝis ankaŭ Suhe, kiun liaj amikoj instigis partopreni kun la blanka ĉevaleto. Tiel, Suhe ekiris kun sia amata blanka ĉevaleto.

Komenciĝis la rajdkonkurso. Multaj fortaj junuloj galopigis la ĉevalojn rapidege svingante sian vipon. Tamen, la finon atingis la unua la blanka ĉevalo de Suhe.

Tiam ordonis la princo: "Venigu la rajdanton de la blanka ĉevalo tien ĉi sur la terason."

Kiam Suhe venis sur la terason, la princo trovis, ke la gajninto de la unua loka en la konkurso, estas ja nur malriĉa paŝtisto, tial anstataŭ paroli pri la geedzigo, li diris ruze:

"Mi donos al vi tri arĝentajn ingotojn por via ĉevalo, ĝin lasu ĉi tie kaj hejmeniru!"

Aŭdinte la vortojn de la princo Suhe tuj indigniĝis, kaj pensante, ĉu mi povus forvendi mian blankan ĉevaleton, li respondis tute senhezite:

"Mi venis ja por partopreni la rajdkonkurson, sed ne por vendi mian ĉevalon!"

"Cu vi, mizera paŝtisto, kuraĝas malobei min, la princon? He, venu, solide skurĝu tiun ĉi malriĉulaĉon."

Ne atendinte la findiron de la ordono, la skurĝistoj jam komencis la batadon.

Suhe estis batita ĝis sveno kaj eĉ ĵetita de sur la teraso. Forrabinte la blankan ĉevaleton, la princo reiris al sia palaco parade.

Poste, Suhe estis reportita hejmen de la parencoj kaj amikoj. Sub la zorga flegado de la avino, li resaniĝis iom post iom post kelkaj tagoj.

Iun nokton, ĝuste kiam li volis kuŝiĝi por dormi, subite aŭdiĝis bruo sur la pordo. Li ekdemandis, sed neniu respondis ekstere. Tamen la bruo ĉe la pordo daŭris. La maljuna avino malfermis la pordon kaj tuj ekkriis:

"Ho, estas la blanka ĉevaleto!"

Aŭdinte la ekkrion Suhe elkuris rapide. Estis vere, ke la blanka ĉevaleto revenis. Ĝi estis trafita per sep, ok akraj sagoj, kaj de sur ĝia korpo fluadis ŝvito.

Kunpremante la dentojn kaj portante doloron en la koro, Suhe eltiris la sagojn de sur ĝia korpo, kaj sango fluis el la sagvundoj. Pro la tro grava vundo, la ĉevalo mortis la sekvintan tagon.

La afero okazis jene: La princo tre ĝojis, kiam li akiris la bonan ĉevalon, kaj li elektis iun feliĉigan kaj bonan daton por aranĝi festenon kaj festis kune kun siaj parencoj kaj amikoj. Krome, li deziris ankaŭ montri al ili sian bonan ĉevalon kaj ordonis al siaj kavaliroj alkonduki ĝin posttagmeze tiun tagon.

La princo surrajdis la ĉevalon, sed antaŭ ol li firme sidis sur ĝi, subite la ĉevalo eksaltis forte per la postaj kruroj forĵetante la princon surteren. Kaj perforte forskuinte la bridon, la blanka ĉevalo trakuris la homamason kaj forgalopis fluge. La princo leviĝis de la tero kaj ekkriis laŭte:

"Kaptu ĝin! Se neeble, mortpafu ĝin!"

La sagoj de la pafistoj flugis al la blanka ĉevalo kvazaŭ pluvo dum uragano, malgraŭ tio la blanka ĉevalo tamen revenis hejmen kaj mortis antaŭ sia plej amata mastro.

La morto de la blanka ĉevalo kaŭzis al Suhe pli grandan malĝojon kaj indignon. Pro tio li ne povis endormiĝi por kelkaj noktoj. Iun nokton, Suhe sonĝis, ke la blanka ĉevalo ree vivas. Li karesas ĝin kaj ankaŭ la ĉevalo alproksimiĝas al li, mallaŭte dirante:

"Mastro, ĉu vi ne povas elpensi ian rimedon por ke mi neniam disiĝu de vi kaj servu por forigi vian enuon? Faru liuton per miaj tendenoj kaj ostoj."

Kiam Suhe vekiĝis, li faris liuton per ĝiaj ostoj, tendenoj kaj vostharoj laŭ la konsilo de la ĉevalo.

Ĉiufoje, kiam li ludis la liuton, li ekmemoris sian malamon kontraŭ la princo, kaj sian ekscititan animstaton dum rapida kurado sur la ĉevalo, tiam pli bele sonis la liuto.

De tiu ĉi tempo, ĉevalkapa liuto fariĝis konsolo de la paŝtistoj sur la stepo. Aŭskultante la belan sonon de la liuto, ili forgesas la lacecon de la tago, kaj longe, longe ne volas foriri.


Piednoto

(1) Ĉevalkapa liuto estas populara korda muzikilo inter mongolaj paŝtistoj. Sur ties kolono estas skulptita ĉevala kapo.