Enkomputiligis Don HARLOW

Okulo de He Ŝanhua

de ĴEN Dalin

aperis en El Popola Ĉinio, 61/2, paĝoj 70-71


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Gaŭ Hiuĝen estas juna okulistino, kiu savis de blindeco dum unu jaro pli ol 30 pacientojn kies okuloj estis akcidente vunditaj aŭ brulvunditaj per ĥemiaĵo. He Ŝanhua estas unu el tiuj pacientoj kies kazoj estis treege seriozaj.

Tio okazis en septembro lastjare. Iumatene, venis virino al la ĉambro por urĝaj konsultoj, portante infanon kun sanganta okulo, kriegantan kaj ploregantan. La infano havis nur ok jarojn, He Ŝanhua estis lia nomo. Kiam li rigardis laboristojn fendigi ŝtonojn, malfeliĉe desaltanta fragmento trafis lian maldekstran okulon kaj vundis la okulglobon.

La kuracistino ekzamenis la vundon kaj trovis ke la kondiĉo estas tiel serioza, ke, se la maldekstra okulglobo ne estos forprenita, pli serioza konsekvenco povos rezulti, kaj endanĝeriĝos eble ankaŭ la dekstra okulo.

La infano des pli ploregis kaj kriegis, kiam li aŭdis pri neceso de operaciado. Viŝis larmojn ankaŭ la patrino. Gaŭ Hiuĝen konsolis la patrinon, por ke ŝi ne tro maltrankviliĝi, kaj samtempe intime vortkaresis la infanon, pensante en si:

"Okuloj estas la plej kara objekto de la homo. Infanoj estas niaj estontaj anstataŭantoj, kaj iliaj okuloj servas por konstrui komunisman socion. Ilin oni devas nepre savi!" Gaŭ Hiuĝen decidis ripari kaj konservi la okulglobon kiun oni devus forpreni.

He Ŝanhua estis portita en la operacian ĉambron. Gaŭ Hiuĝen persvadis lin pacience kaj iom past iom lin kvietigis.

Nun la doktorino operaciis la infanon, forprenis la sangbulon, kaj riparis la vundon. Tiel, kiam finiĝis la delikata operacio, ŝia ĉemizo estis tramalsekigita per ŝvito. Tamen, post kelkaj tagoj, la okulo kiu estis iomete plibonigita post la operacio denove malboniĝis. Froston enspiris Gaŭ Hiuĝen, kiam levinte la gazon ŝi ekvidis, ke sub la korneo pleniĝas sangbulo kaj koloras eĉ purpurnigre. "Tiamaniere, la okulo certe ankaŭ blindiĝos, eĉ se ĝi ne estos forprenita!" ŝi pensis.

Ĝuste tiam, He Ŝanhua demandis naive: "Onklino Gaŭ, ĉu mia okulo saniĝis? Kiam mi povos vidi?"

Gaŭ Hiuĝen subpremis sian internan ekscitiĝon kaj diris per kvieta voĉo, "Tre baldaŭ, bona infano, jam preskaŭ resaniĝos la vundo, ne estu senpacienca!" Sed en ŝia koro sonas alia voĉo: "Ne estas plu prokrasteble. La okulglobo devas esti forprenita!"

"Onklino Gaŭ, kiam mia okulo komplete resaniĝos, mi petos panjon aĉeti por mi bildlibron. Kaj mi volas viziti lernejon!" La infano parolis kun okuloj fermitaj, plena de revoj. "Kiam mi grandiĝos, onklino Gaŭ, mi fariĝos ŝoforo kaj kondukos aŭtomobilon, tiel grandan, tiel grandan aŭtomobilon al Hangĝoŭ, al Pekino." He Ŝanhua daŭrigis eldiri al doktorino Gaŭ sian volon. La konfido de la infano nur pliakrigis ŝian internan lukton.

En ŝia kapo interluktis pensoj. "Mi jam plenumis mian devon per ĉiuj eblaj penoj, nun mi povas fari nenion ol forpreni tiun ĉi okulglobon! ...." ŝi pensis.

Sed samtempe, en ŝia koro alia penso ŝin demandis kun forto: "Ĉu vere nenio estas farebla? Ĉu oni vere povas nur forpreni la okulglobon? Ĉu mi lasos nian estontan anstataŭanton tiamaniere blindiĝi antaŭ miaj okuloj? Kaj liajn revojn tiel forvaporiĝi? ...."

Si ekpensis pri la brava kaj heroa stilo de laboristoj: La laboristoj de la Giangnan-a ŝipkonstruejo, rompinte la rutinajn regulojn, finis la konstruadon de 5,000-tonela ŝipo en 35 tagoj. Se ili povis krei tian miraklon, kial ni medicinaj laborantoj ne? .....

Gaŭ Hiuĝen rememoris la instruon de la Partio: La popola kuracisto devas, laŭ la spirito de la ĝenerala linio, ĉiurimede altigi la kuracefikon kaj mallongigi la daŭron de terapio kaj prizorgi la pacienton tutkore, konsiderante la suferon de la paciento kiel sian propran.

"Prave!" Gaŭ Hiuĝen decidiĝis. "Mi devas savi la okulon de He Ŝanhua de blindeco per ĉiuj eblaj rimedoj!"

He Ŝanhua estis ree sendita en la operacian ĉambron, kaj la dua operacia komenciĝis.

Gaŭ Hiuĝen aplikis la metodon de trapiko ĉe la antaŭĉambro de la okulo por forigi la amasitan sangon, kaj la metodon de akvoŝprucigo por solvi la sangbulon, sed ambaŭ restis senefikaj. Ŝia koro tiel streĉiĝis, kvazaŭ ĝi ĉesus bati.

"La lasta rimedo estas nur injekto de medikamento!" ŝi pensis. Sed, tenante la medikamenton en la mano, ŝi hezitis. "Ne! Kvankam la likvaĵo povas solvi la sangbulon, sed ĝi ankaŭ povas detrui la histon. Ĝin oni ne devas uzi!"

La tempo forpasis minuto post minuto, kaj dikaj ŝvitgutoj elfiltriĝis de la frunto de Gaŭ Hiuĝen. Restis al ŝi jam ne multe da tempo disponebla por pripensadi. Si decideme prenis pinĉileton, por savi la okulon de He Ŝanhua per tiu plej lasta kaj plej malfacila rimedo -- elpinĉi la sangbulon.

Ŝi elpinĉis la unuan pecon, ne, nur filamenton, ekstreme maldikan filamenton de la sangbulo! Kaj alian filamenton kaj alian....

Estis tuta maso da sango sub la korneo, kaj ŝi devis elpinĉi filamenton post filamento. Ŝi devis fari tion ekstreme zorgeme, ne estis tolerebla plej malgranda fuŝeto, ĉar sube estis la kristalino, kiu detruiĝus de plej malforta tuŝo, kun sekvo de blindiĝo. Ĝuste sur tiu ekstreme kara kaj ekstreme facile difektebla kristalino Gaŭ Hiuĝen devis fari la elpinĉadon de sangbulo.

La tuta korpo de Gaŭ Hiuĝen malsekiĝis per ŝvito, sed ŝi tion tute ne sentis dum sia alta nerva streĉiĝo. Ŝi koncentris sian tutan energion al sia mano, al siaj fingroj. Pasis dek minutoj, pasis duonhoro, pasis unu horo....

La vido de Gaŭ Hiuĝen komencis nebuliĝi. Ŝi baraktis por eviti malprecizecon de la vido, ĉar ŝi konsciis ke plej eta malpreciza vido de la okuloj kaj plej eta malpreciza movo de la mano kaŭzos neripareblan perdon!

Pli ol unu horo forpasis de kiam Gaŭ Hiuĝen komencis la streĉan laboron. Fine ŝi elpinĉis la lastan filamenton de la sangbulo. Kiam ŝi finis la operacion kaj forlasis la pacienton, ŝi sentis kapturniĝon, kaj apogante sin sur fenestrosojlo, faris kelkajn profundajn spirojn. Sed ŝia koro estis plena de ĝojo, ĉar la okulo de He Ŝanhua estis fine savita!

Post pli ol kvar monatoj, Gaŭ Hiuĝen venis al la domo de He Ŝanhua. Ŝi ne trovis la infanon, ĉar li jam efektivigis sian volon -- frekventi lernejon.

La patrino de He Ŝanhua estis tiel tuŝita pro la alveno de la doktorino, ke ŝi firme prenis ŝian manon, ne povante eldiri eĉ unu vorton.

La patrino akompanis Gaŭ Hiuĝen al la lernejo. He Ŝanhua estis en la klaso. La patrino kaj Gaŭ Hiuĝen silente enrigardis de ekstere de la lernĉambro. Ili vidis ke He Ŝanhua sidis tie kaj lernis atenteme turnante siajn brilain okulojn jen al la nigra tabulo, jen al sia libro. Gaŭ Hiuĝen tuj rememoris kion He Ŝanhua iam diris: "Kiam mi grandiĝos, mi fariĝos ŝoforo kaĵ kondukos aŭtomobilon al Hangĝoŭ, al Pekino, al lokoj tiel malproksimaj...."

Doktorino Gaŭ ekridetis, kun sia koro plena de ĝojo.

La leciono finiĝis, la geknaboj elflugis kvazaŭ birdetoj. Kiam He Ŝanhua staris antaŭ la okulistino, liaj brilaj kaj klaraj okuloj flagris per neordinara brilo.

"Onklino Gaŭ!" laŭte vokis la estonta ŝoforo, sin ĵetante en la brakojn de Gaŭ Hiuĝen.