Enkomputiligis Don HARLOW

Ekstaru kaj venku mia nigra popolo!

de Patrice LUMUMBA

esperantigis Jozefo MURĴAN

aperis en El Popola Ĉinio, 61/2, paĝoj 94-95


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La murdo de la imperiistoj al s-ro Patrice Lumumba, ĉefministro de Kongolando kaj aliaj kongolandaj patriotoj kaŭzis komunan indignon ĉe ĉiuj homoj honestaj kaj justamaj en la mando. Estas tute kompreneble, ke post la morto de s-ro P. Lumumba la popoloj en diversaj landoj de la mondo amase kunvenis kaj manifestaciis por esprimi sian indignon kaj proteston. Tiel same indigniĝis pro tio ankaŭ niaj legantoj. Unu el ili, s-ano Jozefo Murĵan el Izraelo, sendis al ni eĉ tradukon de la poemo de s-ro P. Lumumba por esprimi sian indignon, kondolencon al la morto de Ĉefministro P. Lumumba kaj plej korajn bondezirojn al la popolo de Kongolando, ke ĝi sub gvido de la instruo de s-ro P. Lumumba daŭrigu la bataladon kaj atingu la finan venkon. Estas nia devo ĝin publikigi kaj esprimi la saman senton. --La Red.

Ho, mia amata nigra frato!
Dum jarmiloj vi vivis kiel besto arbara.
Viajn cindrojn disblovis ĉiuflanken samumoj furiozaj,
Restis nur imponaj palacoj kaj piramidoj,
De vi konstruitaj el larmoj kaj sango por viaj tiranoj.

Pelita for de l' kabanombro dum persekutadoj,
Humiligita ĝis grundo per jugo, malbeno,
Disrompita en ĉiuj bataloj, kie venkis la forto,
Vi ĉiam Lernis unusolan amaran devizon:
"Sklaveco aŭ morto!",

Vi serĉadis azilon en silento de labirintaj ĝangaloj,
Sed tie insidis vin mil aliaj mortoj --
Akradentaj rabobestoj, venenigaj serpentoj,
Profunda, densa marĉo, sufokanta laŭgrade samkiel boao,
Flava malario bruligis kiel flamegoj vian korpon,
Per siaj langoj, estingante vian vivon...
Tiam aperis la blankulo...
Li estis multe p1i ruza, malica kaj besteca ol ĉiuj mortoj.
Li, per fajrondoj ekstermis viajn batalantojn,
Li perfortis viajn edzinojn kaj fratinojn,
Li malsobrigis viajn fratojn kaj filojn,
Li forrabis senhonte vian oron,
Kontraŭ speguletoj, vitraj brilaĵetoj...

En ĉiu vilaĝo tondris la tamtamo,
Portanta terur-sciigon de gento al gento:
"Negro! Viajn gefilojn oni kaptas
Kaj ĵetas ilin en havenŝarĝejojn!
Ilin fremda ŝipo al foraj marbordoj forprenas,
En sklavecon al reĝoj de kotono kaj dolardioj!"

Kondamnita al sentemplima torturado,
Penlaborante kiel bruto sub senkompata suno,
Vi estis instruata laŭdegi per kantoj la mastron.
Vi estis krucigata ĉe himnosonoj,
Promesintaj savon en "pli bona mondo".
Kaj nur pri unu vi petis,
Ke ili permesu al vi vivi, ke oni lasu vivi...
Ĉe fajrujo, dum malkvietaj timigaj noktoj
Viaj malklaraj revoj transfandiĝis en tristajn kantojn
Simplajn, sen vortoj, kiel la sopiro...

Okazis eĉ, ke Negroj, disŝirintaj subite la katenojn
Gaje dancis, la juna sentumeco sonis
Sur kupraj kordoj, sur tamburegoj...
Tiel el dolorfonto elkreskis potenca muziko --
La ĵaz-ritmo, kiu ravigis la mondon.
Ĝi devigis la blankulojn estimi vin
Kaj diveni la signifon de via laŭta deklaro:
"Ne la tuta terglobo al vi apartenas!"
Tiu muziko, frato, instigis ankaŭ nin
Suprenlevi la kapojn kaj rigardi en okulojn
De alproksimiĝanta malsklavigo de l' raso,
Ĝi fariĝis por ni la ĵuro pri libero kaj bonstato,
Ĝi konturigis la aspekton de la bela estonto...

Nun la varmega ekvatora suno
Startigas el la ĉielo senbridajn flamojn,
Por elvaporigi la sangoriverojn,
Kiuj fluas en la tervejnoj,
Por forviŝi la suferombron de niaj brilantaj vizaĝoj.

La radioj de liberlumo leviĝas,
Kaj sekigas la larmomaron de l' generacioj --
La larmojn, kiujn elverŝis abunde
Viaj praavoj, martirigitaj sur ĉi bedaŭroplenaj kampoj.

Ekstaru do kaj venku mia popolo!
Restarigu nian KONGO-n, liberan, feliĉan,
Tie ĉi, en la koro de l' granda Afriko, la nigra!