Enkomputiligis Don HARLOW

Potenco de onidiro

laŭ Kroniko de Militantaj Regnoj

elĉinigis S. J. ZEE

aperis en El Popola Ĉinio, 61/2, p. 79


Patrino de saĝula filo
Sidis trankvile ĉe teksilo.
Iu, havanta saman nomon
Kiel la fil', mortigis homon.

Venis najbar' kun voĉo kria:
"Homon mortigis filo via!"
Sed la virino plene fidis
Je l' filo, aŭdis kaj nur ridis.

Alia nun alkuris ŝvite
Sciigi ŝin pri l' fila krimo,
Ankoraŭ restis ŝi laŭvide
Tute kvieta en animo.

Sed kiam ŝi ekvidis trian,
Subite kaptis ŝin teruro,
Navedon forĵetinte sian,
Ŝi tuj forsavis sin trans muro.