Enkomputiligis Don HARLOW

La serĉanto de perdita spado

laŭ Ljuŝi Ĉunkiu

elĉinigis S. J. ZEE

aperis en El Popola Ĉinio, 61/2, p. 79


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Foje spado de iu vojaĝanto
Falis en fluon de sur la boato.
Tuj signis li entranĉe sur la rando
Por marki kie falis lia spado.
Kiam ĉe l' bordo la boato haltis,
Li senprokraste en riveron saltis
De l' lok' signita por relevi ĝin
El la ŝanĝema vasta akva sin'.
Ĉion ĉi faris li kvazaŭ laŭplane.
La rezultato? Kompreneble vane.

Iuj kroĉiĝas dogme al doktrino,
Aliaj faras ĉion laŭ rutino,
Malsamaj tempo, loko kaj kondiĉoj
Ne havas lokon en iliaj niĉoj.
Kun sola vest' por ĉia ajn klimato,
Ili forgesas ja la movon de boato.