Enkomputiligis Don HARLOW |
Montkantojn (1) mi kantis ja ankaŭ pasinte, sed tiam la kantoj maldolĉis absinte. Hodiaŭ mi kantas montkantojn sen ĉeso pri l' Socialisma Eden' de progreso. Kantado -- sterkmasoj pli altas ol monto kaj ĉie abundas rikolto de grenoj. Kantado -- or-brilas jen nia estonto, kaj ĉie impetas konstru-entreprenoj. Kantado -- ti-kiuj en far' malimpetis, nun ĉiu-sezone tre bone laboras. Kantado-kleriĝis la analfabetoj; teknik-renovigoj, inventoj buntfloras. Kantado -- Partion sekvante l' popolo jam ĉian obstaklon konkeras facile. Beliĝas Patrio kun ĉiu la horo, La tero patria printempas bril-brile. |