Enkomputiligis Don HARLOW |
Postmorte mi revenos por ĝui sub la sun', simile al la greno semita en aŭtun'. Samkiel ĝi fieras dum kresko en printemp', mi ankaŭ reaperos en la estonta temp'. Mi kreskos en la arboj plantitaj kun plezur', mi vivos en la farboj de bildoj el natur'. Mi kreskos kaj aŭskultos la kanton de l' arbar' pri la bataloj multaj de l' monda proletar'. Fortondros la ribelo, disfloros la liber' -- triumfos nia celo: Justeco kaj la Ver'! Gefiloj -- tre feliĉaj.... Ja en aŭtun-maten' de manoj fortoriĉaj rompiĝis la katen'. Kaj hom' libera fortas, Li estas nur venkant' -- en kor' li sunon portas, en lipoj sonas kant'. Li bridos eĉ vulkanon, ventegon jungos li -- per sia forta mano fulmegojn kaptos li. Li plugos dum la tago sur Mars' aŭ Jupiter', vespere kiel sago li flugos al Vener'... Li tie nur promenos kaj en malfru-vesper' denove li revenos al la patrino -- Ter'. Sen havi dian benon la vivo estos vers' ... Konstruos li edenon tra tuta Univers'. Ho, certe mia nepo kaj ĉiu homa frat' kunkantos al birdpepo kaj rajdos sur la Fat'. |