![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
La tero kaj l' ĉielo kuniĝas malproksime. La stepo de l' ĥazakoj vastegas tutsenlime. Antaŭe niaj triboj aparte ĉiuj vivis, paŝtadis unuope, neniam kolektivis. Intime ligas sin ja l' radik', foli' kaj floro. La triboj parenciĝas kiel sango kun la koro. Jen divers-tribaj brutoj paŝtiĝas en unio, la popolkomunumo-grandega familio. |