Enkomputiligis Don HARLOW

Homo ekflugis al kosmo

de Klpodas

aperis en El Popola Ĉinio, 61/4, p. 182


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Probable hodiaŭ la tago
Ne estas samkiel ceteraj
Matene soveta ruĝflago
Ekflugis al astroj ĉielaj.

La kosma soveta grandŝipo
Forportis la homon ĉielen
Kaj post la sukcesa navigo
Denove venigis lin teren.

Anoncis vi pacan militon
Al astroj kaj kosma vasteco
Kontraŭe al imperiistoj
Laboras vi por amikeco.

La nova triumfo de l' paco
Ekblovis per spir' ordinara
De hom' laboranta sen laco
Por granda feliĉo homara.

Kaj koroj de l' homoj honestaj
Pleniĝas je fort-emocio
Salute aplaŭdas ni ĉiuj
Al krea soveta genio.