Enkomputiligis Don HARLOW

La ĉasisto en arba oceano

de LU Fuvej

aperis en El Popola Ĉinio, 61/4, paĝoj 185-187


Kiam mi estis en la Malgranda Hing'an-montaro, mi aŭdis multe da onidiroj pri la arbarpolicano Vang Giufeng. Oni diris, ke li povas ĉasakiri pli multe da bestoj dum liaj postlaboraj horoj en vintro ol ordinaraj ĉasistoj dum tuta jaro. Oni diris ankaŭ, ke ĉiu lia pafo estas celtrafa, ke nigra urso iam demetis lian ŝuon, ke aproj obeas lian ordonon. Unuvorte, la rakontoj estis tiel mirindaj, ke mi ne povis ne dubi ilian kredeblecon. Sed la Jiĉun-a Ĉasista Ligo efektive iam invitis lin por prezenti sian sperton al la ĉasistoj. Ĉu la fartaj, kuraĝaj kaj rimedoplenaj ĉasistoj, kiuj jam de longe loĝas en la arbarego, povas nenial alttaksi junulon tridekkelkjaran?

Por plenumi iun taskon, mi devis piediri pli ol 40 liojn tra primitiva arbaro. La estro de la arbarpolico sendis Vang por min gvidadi. Kaj iumatene je la fino de julio, komenciĝis mia neniam forgesebla trapaso de la arbaro.

Forlasinte la urbeton kaj transpasinte fervojeton, ni ambaŭ penetris en la verdverdan virgan arbaron. Ĵus pluvis. La aero estis humida kaj freŝa. La murmurado de fontoj, la jubila kantada de birdoj, la fajfado de fora lignon transportanta vagonareto.... ĉio ĉi tio interplektiĝis en belegan vivecan simfonion de la arbaro. Ni interparolis dum la marŝado. Vang konigis al mi fervore la riĉajn trezoraĵojn de la arbaro: ruĝa pino (pinus koraiensis) estas materialo de traboj por konstrui domegojn, flava ananasarbo estas bona materiala por fabriki vagonojn de la trajnoj. .... Li diris: "Enirinte la vastan arbarmaran, oni devas studi ĝiajn leĝojn: Ekzemple se vi iras supren dum la irvojo, vi devas ĉiupaŝe iri malsupren dum la revenvojo. 5e vi perdis vian orientiĝon, palpu per mano la trunkojn kaj sciu ke la alsuna flanko frontanta la sudon estas pli glata, dum la pli raspa kaj muskokavrita flanko kontraŭ-suna frontas la nordon. Se vi volas trovi homojn, iru malsupren laŭlonge de rivero, ĉar la ĉasistoj kaj anoj de la arbaresploraj brigadoj ĉiam starigas siajn barakojn aŭ tendojn apud akvo...." Vang Giufeng konas la arbaron tiel bone kvazaŭ li kalkulus per siaj fingroj.

Subite li ekhaltis viglatente, sciigante al mi mallaŭte ke sin trovas senkorna cervo en la distanco de cent paŝoj. Mi streĉis miajn okulojn por rigardi antaŭen, sed ĉar tiu tempo estas ĝuste la sezono kiam "la folioj fermas la pordon", kiel diras la ĉasistoj, mi povis trovi nenion escepte la verdajn foliojn. "Mi ĵus aŭdis la spiradon de la cervo," diris Vang ridante. "Sed nun ĝi rimarkis nin kaj estas forkuranta. Kia ruza estaĵo!" Sekve nia paroltemo turniĝis al ĉasado.

Vang Giufeng estas el Vuĉang-gubernio, Gilin-provinco. Ekde sia dekkelkjara aĝo li jam komencis vivteni sin kaj sian patrinon per ĉasado. Sed, tiam li pafis maltrafe. Foje li vane forpafis ĉiom da pulvo ĝis la lasta pafo kiam li fine trafis leporon kaj nur per la mono akirita de la forvendo de leporo li povis aĉeti novajn pulvon kaj kuglojn por daŭrigi sian vivtenadon por ĉasado.

Por akiri ŝlosilon de ĉasado, li petis instruon de iu maljuna ĉasisto en la sama vilaĝo, kiu diris al li: "Sin trovas ja nenia mistera metodo de ĉasado. Bone pripensu la jenajn du aferojn: La pasero povas flugi dum la kato ne, sed la kato povas kapti la paseron. Pro kio? Sagaco! Malgraŭ oni rigardas aliloken, oni ĉiam povas dum manĝado senerare preni la manĝaĵojn en sian buŝon per la manĝobastonetoj. Pro kio? Longa praktikado!" Tiuj vortoj multe inspiris al Vang. Ekde tiam li penegis lerni kaj praktiki. De tempo al tempo li celis per neŝargita pafilo por sin trejni iam ajn, ie ajn kaj iel ajn celi senerare. Tial pli kaj pli perfektiĝis lia pafarto. Post la liberiĝo, li aliĝis al la arbarprotekta brigado kun sia pafilo. Depost 1950 li estas transigita al Jiĉun por protekti la arbaregon. Ekde tiam li longtempe pasigas tiun subĉielan vivon "kun la tero kiel litkuseno kaj la ĉielo kiel litkovrilo, ke li manĝas viandon kiam li malsatas, trinkas fontakvon kiam li soifas kaj apogas la kapon sur la monto kiam li laciĝas."

En senhoma arbarego oni devas esti kuraĝa kaj sagaca en agado. Dank' al praktikado Van Giufeng ellernis kiel subtile distingi la piedsignojn de diversaj homoj kaj la postsignojn de diversaj bestoj. Li kapablas rapide spioni diversajn delikatajn movetojn kaj spiradojn en arbaro. Dum la patrolado, li ĉiam salutas la unua en renkontiĝo kun ĉasistoj. La ĉasistoj diris kun miro kaj admiro: "Ha, refoje estas vi kiu la unua ekrimarkis la renkontiĝon!" Ĉar kiam renkontiĝas homo kun homo aŭ homo kun besto en la arbaro, kiu la unua tion Timarkas povas aktive alpreni taŭgan kontraŭrimedon: ĉu havi aŭ eviti intervidiĝon. Tial la ĉasistoj ĉiam konsideras kiel signon de sagaco kaj lerteco la kapablon bone sin kaŝi kaj trovi la alian flankon.

Iutage, kiam Vang estis patrolanta unuope, li trovis nigran ursegon, bruspiregante sin movantan sur dika tavolo de defalintaj folioj per pezaj malrapidaj paŝoj. Vang levis la pafilon kaj ekpafis, sed pro la balancado de la branĉoj li ne povis klare vidi kaj la pafo nur trafis kruron de la urso. La furioziĝinta urso sin ĵetis sur lin. Li denove tiris la ĉanon, sed domaĝe, la kartoĉo estis premkaptita en la kartoĉujo. Li tuj demetis la pafilon kaj grimpis sur apudan arbegon, sed la urso jam ĉirkaŭprenis lian kruron. Tutforte li baraktis por eltiri sian piedon dum la urso penis ĝin tiri malsupren, kaj la urso sukcesis nur demeti la ŝuon. Kvankam la urso kun vundita kruro ne povis grimpi sur la arbon, tamen ĝi muĝadis kolere kaj ne volis foriri. Sidante sur la arbo, Vang ektrovis ruzon en la kriza momento. Li derompis multajn branĉojn kaj kunligis ilin en grandan bulon, kiun li ĵetis malsupren laŭ la deklivo. La nigra urso tuj ĝin postkuris en kolero. Senbrue malsupreniĝinte de la arbo, Vang prenis la pafilon, iris al la supra parto de deklivo, bruligis kampfajron, elprenis la kartoĉon kaj ŝargis la pafilon per nova kuglo. Post tio li postkuris la urson kaj aldonis alian pafon, kiu finis ĝian vivon.

Vintro estas ora sezono por ĉasado, dum kiu Vang Giufeng ofte gvidas aliajn arbarpolicanojn vigle ĉasadi por provizi al la ŝtato viandon kaj felon. Kiel ĉiuj spertaj ĉasistoj trafocertaj, li neniam kunportas multe da kugloj ĉe la eliro por la ĉasado. La kaŭzo kial li ne mispafas estas ĉefe pro tio ke li atente pristudis la kutimojn, "lingvon" kaj leĝojn de agado de la bestoj. Ekzemple, la aproj kutimas agadi kolektive. Se gardanta apro krias: "Fi!" tio signifas ke ĝi volas ke la aliaj aproj estu atentaj. Se ĝi krias "Ulu!" tio signifas ke ĝi urĝas la aliajn aprojn rapide forkuri. Vang trovis ke la aproj estas tiel suspektemaj ke ili neniam kuraĝas transpasi la piedsignojn de homo. Utiligante tiun ĉi malfortaĵon, li faras tre grandan rondon da piedsignoj sur la neĝo tre malproksime ĉirkaŭ la kuŝejo de aproj kaj ie sin kaŝas. Tiam li ĵetas ŝtonon por eksciti la aprojn, kaj ili elkuras el sia kuŝejo por sin savi. Sed rimarkinte la homajn piedsignojn, ili tuj kuras returnen. Ĉien ili kuradas, sed ne kuraĝas elkuri el la rondo. Kaj fine ili alkuras en konfuzo antaŭ la pafilon de Vang Giufeng.... . Foje Vang vidis apron kelkcent metrojn malproksime, kiu, kiam rigardate tra la celilo, estis tiel malgranda kiel la celgrajno. Li kalkulis ke li ne estas certa pri trafo. Do li ekpafis al la direkto kien la apro antaŭeniĝas. La kuglo levis polvan nubon antaŭ la apro kaj ĝi haste kuregis returnen. Tiamaniere Vang povis en pli mallonga distanco ĝin pafmortigi. Per tiu ĉi unika metodo li sukcesis paftrafi sinsekve kvar aprojn. Ekde tiu tempo disfamiĝis la onidiro ke aproj obeas lian ordonon kaj alkuras antaŭ lian pafilon.

Mia dubo tuj solviĝis post lia rakontado. Nun staras antaŭ mi ne plu mistera figuro legendeca, sed reala arbarĉasisto saĝa kaj kuraĝa.