Enkomputiligis Don HARLOW

Sur la step' leviĝas nun la eterne brila sun'

de Mejliĉig

enesperantigis Laŭlum

aperis en El Popola Ĉinio, 61/4, p. 188-189


[Noto: Ĉi tiu kanto originale aperis kun muziknotoj, melodio de la verkinto, akompanaĵo de Ma Sicong. Bedaŭrinde, mankas al mi la spaco por reprodukti tiun muzikon ĉi tie. -- Don HARLOW]

Blankas nuboj en la blua firmament',
sube kuras ĉevalartorent'.
Viposvingad' -- dissonas klakkrak',
buntaj birdoj flirtas en vent'.

Se al mi turniĝas jena demand':
"Kiu estas ĉi tiu land'?"
Ĝin mi respondos kun fier':
"Ĝi ja estas mia hejma ter'."

La ĉitieanoj ardas je am'
al paco kaj al kara la patri'
Ĝoje ni psalmas pri l' nova viv,
pri la kara Komparti'.

Prezidanto Maŭ kaj l' Komparti',
guvernantoj por ĉiuj ni;
sur la step' leviĝas nun
la eterne brila sun'.

Sur la step leviĝas nun
la eterne brila sun'.