Enkomputiligis Don HARLOW

Vizito al la urbo

de GI Hjuepej

aperis en El Popola Ĉinio, 61/4, paĝoj 173-175


Morgaŭ estos libertago de la komunumanoj. Kaj ĉivespere la atmosfero en la vilaĝo jam fariĝis eksterordinare vigla kaj malpeza.

Ankoraŭ dum la vespermanĝo en la komuna manĝejo, la gejunuloj jam ne plu povis sin regi, kaj prenante manĝaĵon en la buŝon, ili kriegis trans tabloj: "Kien vi iros ludi morgaŭ?" "Ĉu vi vizitos la urbon? Tre bone, ni kuniru!" ....

Precipe bruemaj estis la knabinoj, kies voĉoj estis plej altaj kaj ridoj plej laŭtaj. Ilia jubilado preskaŭ forlevus la tegmenton. Kaj tuj post la fino de la manĝado, ili jam forpafis sin kun seninterrompa ridado puŝante kaj tirante unu alian.

La onklinoj, kiuj estis jam aĝaj kaj malpli ludemaj, povis ankoraŭ sin regi. Nun ili kolektiĝis. Tiu ĉi diris ke ŝi iros morgaŭ al la orienta vilaĝo por viziti sian filinon, kaj tiu diris, ke ŝi iros morgaŭ al la okcidenta vilaĝo por viziti sian nevinon.... Rilate al la maljunuloj, ili jam de longe havis sian propran planon. Ĉimomente, kun pipo en la buŝo, ili malstreĉis iomete la zonon ekirante eksteren kaj feliĉe ŝmacante interbabilis: "Mi proponas iri en la urbon por rigardi pekinan operon. Liu Ŝengsan ludos en 'Ribelo de Hjuĝoŭ'!" "Ha, fraĉjo, mi ne iros en vian kaptilon. Mi intencas utiligi la ferion por prilabori la legomĝardenon."

Efektive vera estas la proverbo: "Cent personoj havas cent inklinojn kaj ĉiu sian emon." Koncerne la porkbrediston maljuna Dongguj, ankaŭ li estis preparanta sian morgaŭan "tagordon".

Nun li estis riparanta sub la lamplumo sian trulon, kies tenilon li rompis antaŭ kelkaj tagoj kiam li konstruis fornon por la Hejmo de Maljunuloj.

Antaŭ li kuŝis lia "trezorujo" en kiu troviĝis ĉiuspecaj iloj : hakilo, brikhakilo, tondilo, kanabfibroj por stuko .... eĉ ledrimenoj, pecetoj de kanabŝnuro, kudriloj, rompitaj najloj ... ĉio necesa.

Ĝuste tiam ekaŭdiĝis trenpaŝoj en la korto kaj tuj poste ĉe la flankenpuŝo de la pajla pordkurteno envenis alia maljunulo. Tute ne levante la kapon, maljuna Dongguj demandis: "Ĉu vi deĵoros morgaŭ anstataŭ mi, maljuna Kiu?"

Rigardante lin ripari la trulon, maljuna Kiu diris ridante kun pipo en la buŝo: "Kio? Ĉu vi pensas ke mi ne estas kompetenta por anstataŭi vin?"

Maljuna Dongguj respondis: "Se mankas rapida mulo aŭ ĉevalo, oni devas esti kontenta pri lama azeno."

Dume iu bubalo levis la kapon ronkante. Tien rapide alkuris maljuna Kiu, kiu faris kirladon permane en la trogo kaj diris ridante: "Tiu ĉi bestaĉo estas tiel ruza eĉ en manĝado!"

"Ne atentu pri ĝi!" konsilis Dongguj. "Vidinte vin ĝi tuj fariĝas neobeema."

Maljuna Kiu ridante alpaŝis kaj staris malantaŭ maljuna Dongguj, demandante: "Kien Via 'Feo-moŝto' intencas vagŝvebi morgaŭ?"

"Kien alien ol iri en la urbon por viziti teatron?" respondis maijuna Dongguj.

"Mi ne kredas!" obtuze kontraŭparolis maljuna Kiu.

Maljuna Dongguj levis antaŭ sia vizaĝo la trulon kun nove alfiksita tenilo kaj atente rigardis ĝin senvorte.

"Ĉu vi iros al la infanĝardeno?" demandis maljuna Kiu.

"La ventŝirma pordo de la infanĝardeno estas de longe alfiksita!"

"Al kies domo do? ...." ektirfumadis maljuna Kiu, enbuŝiginte sian pipon.

Forfrapinte la polvon de sur sia korpo, maljuna Dongguj ekfermis kun bruo la "trezorujon". Post tio li komencis lecioni al sia maljuna kolego. "Ve al vi! Vi laboregas de mateno ĝis vespero, sed tute ne rimarkis kiel staras la malantaŭa muro de Bingĉen."

Liaj vortoj fulme lumigis la memoron de maljuna Kiu. Efektive dum la daŭra pluvado en aŭtuno aperis sufiĉe larĝa fendo en la malantaŭa muro de Bingĉen. Feliĉe la domo ne povas fali dank' al sia fortika framstrukturo. Kaj post kiam la pluvo ĉesis, li nur ŝtopis ĝin per faskoj da pajlo kaj tio estis ĉio. "Ho jes," diris Kiu, "mi forgesis pri lia domo."

"Tio montras ke vi ne zorgas pri aliaj homoj!" laŭte diris Dongguj, ekstreĉante sian zonon. Poste li sin alturnis kaj daŭrigis ridante: "Kiel? Ĉu ni ne devas iom zorgi pri li, lasante lin tage kaj nokte cerbumadi kaj klopodadi por ĉies bono?"

"Prave, prave," diris Kiu ŝmacante. "Vi ja devus ekagi pli frue, nun la vetero jam malvarmiĝis."

"Vi parolas kun fermitaj okuloj, fraĉjo!" diris maljuna Dongguj, eksvingante sian manon. "Almenaŭ milfoje mi jam urĝis lin sole pri tio. Konjektu kio rezultiĝis! Ĉiun fojon li argumentis por prokrasto."

"Do vi mem ekagu!"

"Antaŭe mi pensis, ke la vetero estis ankoraŭ varma .... sed nun, mi mem ekagos, spitante ĉu li konsentos aŭ ne."

Naive ridis maljuna Kiu kun paro da duonfermitaj okuloj. Li multe admiris la firman decidon de sia maljuna kamarado.

"Al kelkaj aferoj ja ne povas kutimiĝi miaj okuloj," plendis maljuna Dongguj al sia maljuna kunulo kvazaŭ ekindigniĝante. "Vi scias, ke mia parolo aludas pri Bingĉen. Malgraŭ ke li aranĝas la aferojn de mil kelkcent personoj kun neniom da videbla malfacileco, li tute ne kapablas aranĝi aferojn por si mem. Rigardu, kvankam li estas nur tridekkelkjara, lia barbo estas tiel senorda kvazaŭ erinaco. La faskoj da kotontrunketoj, kiujn la produkta brigado disdonis al li, hodiaŭ ankoraŭ kuŝas sur la draŝejo."

Maljuna Kiu ekfrapis sian femuron kaj diris ridante: "Ha! Kiam mi venis antaŭ nelonge, mi aŭdis ke Bingĉen kaj aliaj kamaradoj eniros en la urbon por viziti teatron morgaŭ. Ĉu vi ne povas ekagi, utiligante la ŝancon de lia foresto?"

Post pripenso maljuna Dongguj demandis: "Ĉu vi diras ke la kadroj de la brigado eniros en la urbon por viziti teatron?"

"Jes!"

"De kiu vi aŭdis tion?"

"De la kontisto!" kriis Kiu. "Li diris ke la partia sekretario kuraĝigos per sia ekzemplo iri en la urbon por viziti teatron morgaŭ."

Maljuna Dongguj denove pripensis kaj diris skuante la kapon: "Tio estas dubinda."

Etendante la manon, maljuna Kiu diris: "Mi povas veti kun vi."

"Je kio?"

"Duonĝino da sorgobrando."

La sekvintan tagon, ĝuste kiam la homoj vestitaj en belaj vestoj elvilaĝiĝis kun siaj edzinoj kaj infanoj por eniri en la urbon, maljuna Dongguj iris al la hejmo de Bingĉen kunportante siajn brikhakilon kaj trulon. Ĵus turniĝinte preter la puto, li vidis venanta de la kontraŭa flanko Bingĉen, hodiaŭ en nova vatita supervesto, kun freŝe razita vizaĝo, kaj kun malgranda sako en la mano, verŝajne iranta al la urbo. Maljuna Dongguj ne povis ne ĝoji sekrete en la koro: "Kio? Ĉu li efektive eniros en la urbon por viziti teatron? Tion mi ja ne atendis .... Nu, iru! Estas vere ke vi devas havi iom da ripozo."

De malproksime Bingĉen demandis: "Oĉjo Dongguj, ĉu Oĉjo Kiu iris deĵori anstataŭ vi?"

"Kia naiva knaba vi estas!" ridis maljuna Dongguj. "Kiel mi povus elveni se li ne irus?"

Rimarkinte la trulon kaj brikhakilon kiujn li kunportis kun si, Bingĉen demandis: "Kien do vi iras nun?"

"Mi faros vizitojn," ridis maljuna Dongguj.

Bingĉen kuntiris siajn brovojn kaj diris: "Oĉjo, ĉiutage vi estas okupata. Hodiaŭ vi estas speciale liberigita de via laboro por ripozi, sed vi ankoraŭ volas labori. Kiai vi ne povas bone ĝui unu tagon da libertempo?"

Maljuna Dongguj tuj rediris manskuante: "Ne parolu tiamaniere, Bingĉen! Estas dirite: 'Ĉiu havas sian emon'. Iuj ŝatas teatraĵojn, aliaj interbabiladon. Sed mi ŝatas rondiradi por ripari, fliki aŭ alfiksi. Tia praktikado daŭris longe kaj jam fariĝis mia 'inklino'. Alie mi ne scius kien meti miajn manojn.... ."

"Nu," ridis Bingĉen, "mi ne devigas vin forigi vian 'inklinon'. Al kies hejmo vi iras nun?"

"Vi ja scias ke mi devas fari serĉadon kaj helpon mi liveros al tiu, kiun mi trovos en bezono."

"Pri vi mi ja povas fari nenion. Faru laŭ via plaĉo!"

"Kaj kien vi iras?" maljuna Dongguj haste lin demandis. "Ĉu vi vere eniros en la urbon por rigardi operon?"

"Ĉu tio povas esti malvera? Rigardu kian veston mi portas hodiaŭ!" diris Bingĉen, montrante al sia korpo, kio multe ridigis la maljunulon.

.......

Kun unu piedo interne de la pordo kaj la alia ekstere, maljuna Dongguj kriis: "Hejniu!" Respondante al lia voko elvenis la edzino de Bingĉen el la domo.

"Ha, estas vi, Oĉjo!"

Demetante la ilojn, maljuna Dongguj demandis: "Kial vi ne eliras por vin distri hodiaŭ?"

"Mi devas resti dome por fari ŝuojn," ridis Hejniu kun kunpremitaj lipoj.

"Kaj li?"

"Li iris en la urbon por rigardi operon. Ĉu vi ne renkontis lin kiam vi venis?"

"Ne," maljuna Dongguj intence ne malkaŝis la veron. Post tio li tuj donis al Hejniu ordonon: "Iru alporti ĉi tien rastilon kaj teron por prepari stukon. ...."

"Kion vi volas, Oĉjo?"

Maljuna Dongguj surŝultrigis la ŝtupetaron apogitan sur la muro kaj respondis forirante: "Vi ankoraŭ ŝajnigas nekomprenon! Ĉu vi intencas pasigi la vintron kun malfermita faŭko en la muro?" Dirinte tion, li iris kolerete el la pordo.

Je la tempo de tagmanĝo, maljuna Dongguj kun kotmakulitaj manoj kaj piedoj denove renkontiĝis kun sia maljuna kunulo en la komuna manĝejo.

"Nu?" demandis maljuna Kiu trans tablo. "Ĉu la duonĝino da brando liveriĝos laŭ konsento?"

"Nur diru, kiam!" respondis Dongguj kun ĝojo, eksvingante la manon.

Posttagmeze, kiam maljuna Dongguj jam ŝtopis la fendon de la muro kaj estis ĝuste ŝmiranta la muron, maljuna Kiu alvenis vektoportante du sitelojn. Starante malsupre, li kriis: "Fraĉjo, estas mi kiu devas liveri duonĝinon da brando!"

"Pro kio?" demandis Dongguj.

"Vi mem iru kaj rigardu! Ili estas malŝarĝantaj ĉe la manĝejo."

"Kio ja okazis?" Dongguj malpacienciĝis.

"Kio okazis? Bingĉen diris ke li eniros en la urbon por viziti teatron. Sed dumvoje li aŭdis de iu ke la rapo estas kaj bongusta kaj nutra, precipe por maljunuloj kaj infanoj. Tial li veturigis kun la kasisto po ĉaro al Giahetan kaj aĉetis du ĉarojn da rapoj."

Subite ekaŭdiĝis de malsupre sonora kaj laŭta rideksplodo, kiu kolerigis maljunan Dongguj. Frapante la ŝtupetaron per la brikhakilo, li kriis: "Rido, rido, neniam finiĝos via rido, ĉu ne?....."

Anstataŭ respondi maljuna Kiu demandis: "Kiam vi drinkos la duonĝinon da brando?"

Eksvingante la brikhakilon Dongguj diris: "Iru por via akvaportado! Dekomence vian vinon mi tute ne intencis drinki!" Fininte sian parolon, li glatigis la mursurfacon per laŭtaj frapoj.....