Enkomputiligis Don HARLOW

Rakontoj pri Afanti

(Kvin ujguraj popolaj rakontoj)

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, paĝoj 291-292


Kokovendo

Iun tagon, Afanti portis al foiro la grandan kokon, kiun li mem bredis, kaj ĝin forvendis. Kiam li kalkulis la ricevitan monon, iu ĝemante diris:

"Ve, Afanti! Vi forvendis vian kokinon kvazaŭ por nenio; laŭ sia vosto ĝi ja povas meti tri ovojn ĉiutage."

Enmetinte la monon en sian poŝon, Afanti respondis:

"Kara amiko, se vi jam vidis la voston de la koko, bonvolu vidi ankaŭ la kapon. Se mi ne havas malsanajn okulojn, nek estas freneza, mi kredas ke mi certe ne faris eraron forvendante mian virkokon povantan meti tri ovojn ĉiutage."

Ĉevalorajdo

Afanti estis invitita gasti ĉe sia intima amiko. Post festeno li rajdis hejmen sidante dors-al-fronte sur la ĉevalo.

La ĉevalo portis Afanti al la hejmo kaj haltis antaŭ la pordo. Ĉe vido de tio lia edzino, povante nek plori, nek ridi, kriis laŭte:

"Honto, Honto, Afanti! Kion vi faras! Ĉu vi ne scias honti? Ĉu vi ne hontas tiel rajdi? Pro kio vi sidas sur la ĉevalo en inversa direkto?"

"Kiu diras ke mi sidas sur la ĉevalo en inversa direkto?" diris Afanti. "Fakto estis: kiam mi surĉevaliĝis, ĝi mem staris en inversa direkto."

Glavo kaj Fajrostango

Afanti vagadis en foiro, jen li vidis subite iun alvenantan kun glavo en sia mano.

"Kiom kostas ĉi-tiu glavo?" Afanti demandis.

"Dek arĝentajn ingotetojn," la homo respondis.

"Tro multe! tro multe!"

"Jes, la prezo estas alta, sed mia glavo havas unikan kvaliton: Kiam vi pikas lupon per ĝi, ĝi mem etendiĝos antaŭen je cent futoj."

Palpante sian frunton Afanti diris: "Mem etendiĝi antaŭen je cent futoj, tio ne estas tiom mirinda. Kiam mia edzino ekkoleras, kaj batas min per fajrostango, ĝi povas etendiĝi antaŭen per si mem je ducent futoj por atingi mian kapon."

Ĉasisto

Iu ĉasisto demandis al Afanti: "Mi ĉasis jam de multaj jaroj, Afanti, sed mi ankoraŭ ne komprenas, pro kio la ĉasistoj fermas unu okulon kaj malfermas la alian, kiam ili celas kaj pafas per sia pafilo."

"Ankaŭ vi devas agi same, malfermante unu kaj fermante la alian," diris Afanti. "Se vi fermus ambaŭ viajn okulojn, vi povus nenion vidi."

Farado de Fajro

Iun tagon, kiam la edzino ne estis hejme, Afanti volis mem prepari teon por si. Sed malgraŭ ekbruligoj kaj blovado, li ne sukcesis fari fajron. Nenion plu povante fari, li eniris en la ĉambron kaj revenis en la vesto de sia edzino -- sed jen fajro jam ekbrulis.

"He! ci daŭre ne ekbrulu por mi!" Afanti diris, "ci do timas mian edzinon!"