Enkomputiligis Don HARLOW |
Unu tagon perdis hom' hakilon Kaj suspektis la najbaran filon. Baldaŭ la ŝteliston supozitan Li renkontis ĉe la stratangulo. Kian aŭdaculon hipokritan Trovis li en tiu ĉi junulo! Li afektis senkulpan aspekton Antaŭ l' posedinto de l' hakilo, Sed ĉio konfirmis la suspekton: La rigardo, diroj kaj la iro. Tamen li retrovis ĝin subite Iutage en fosaĵ' ĝardena, Kie li forgesis ĉe l' mateno Kaj la herboj kaŝis ĝin perfide. Morgaŭ li revidis lin survoje Per hazardo, sed ĉitiufoje Ĉio ŝajnis al li jam honesto: La rigardo, iro, eĉ -- la vesto! |