Enkomputiligis Don HARLOW

Batalanto kaj muŝoj

de Lusin

elĉinigis Ilin

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, p. 268


[Tiu eseo estis skribita de Lusin la 21-an de marto 1925, kaj aperis siatempe en la semajna aldono Popolamasa Literaturo Nr. 14, de la ĵurnalo Ging Baŭ, Pekino. Samjare en aprilo la aŭtoro parolis pri ĝi en alia artikolo, dirante; "Per 'batalanto' mi aludas S-ron Sun Jatsen kaj la martirojn mortintajn pro la patrio antaŭ kaj post la revolucio de 1911, kiujn mokis kaj kotĵetis la sklavemuloj; dume per 'muŝoj', kompreneble, mi aludas la lastajn." -- La Red.]

Schopenhauer (1) iam diris ke por taksi la grandecon de homo, la leĝo koncernanta la spiritan staturon kaj tiu koncernanta la korpan formaton estas tute inversaj unu al la alia. Ĉar ju pli malproksime la homo estas for de ni, des pli malgranda aspektas lia korpo, dume des pli granda lia spirito.

Ĝuste pro tio ke la homo aperas spirite pli malgranda en proksimeco kaj liaj difektoj kaj vundoj estas pli klare videbiaj, tial li, same kiel ni, estas ne dio, nek monstro, nek stranga besto. Li restas ankoraŭ nur homo, ne pli. Sed ankaŭ ĝuste tial li estas granda homo.

Kiam batalanto falis en la batalo, kion la muŝoj rimarkas unue, estas liaj difektoj kaj vundoj. Ili suĉas kaj zumas kun granda kontento, pensante ke ili estas pli heroaj ol la falinta batalanto. Sed ĉar la batalanto jam mortis kaj ne povas forpeli ilin, do ili zumadas eĉ pli laŭte kaj imagas ke ĝuste ilia zumado estas io senmorta, ĉar ili estas multe pli perfektaj ol la batalanto.

Efektive, neniu ja rimarkis difektojn kaj vundojn de muŝoj.

Sed la mankhava batalanto tamen estas batalanta finfine, dume la perfektaj muŝoj restas finfine nur muŝoj.

For, muŝoj! Kvankam vi havas flugilojn kaj povas ankoraŭ zumadi, tamen vi povas neniam superi la batalanton, vi insektoj.


Piednoto

(1) Arthur Schopenhauer (1788-1860): Germana pesimisma filozofo.