Enkomputiligis Don HARLOW

Mi retrovis nian pliaĝan franjon

de LI Kiang

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, paĝoj 276-278


Ĉiujare kiam unuafoje ekflirtas neĝflokoj, mi tuj ekmemoras iun virinon -- kun beleta vizaĝo, alta staturo kaj afabla aspekto. Ŝi estis nia pliaĝa franjo. Ni ĉiuj en la teatra trupo Signalfajro tiel ŝin nomis. Efektive ŝi ne estis la plej aĝa el ni ĉiuj; ni tiel ŝin nomis nur ĉar ni ŝin amis kaj estimis.

Mi vivis kun ŝi ne tre longe, sed ŝi donis al mi neforgeseblan impreson. Ŝi zorgis pri mi, helpis min kaj komprenigis al mi diversajn principojn de la revolucio. En la pasintaj dudek jaroj, mi klopodis ŝin trovi per diversaj rimedoj, sed tute vane.

Iun tagon, subite venis al mi la ideo, ke la popola polico, dank' al kies klopodo multaj familioj retrovis siajn parencojn, eble povas min helpi. Mi skribis leteron al la policejo. En la tria tago, kiam mi eniris matene en mian oficejon, la policejo informis al mi per telefono ke oni jam trovis ŝin por mi.

Senprokraste mi telefonis al la pliaĝa franjo. Kiam la konata voĉo eksonis en miaj oreloj, mi tiel emociiĝis ke mi apenaŭ povis reteni miajn larmojn. La vivo antaŭ dudek jaroj reaperis en mia cerbo sceno post sceno kiel ludata filmo.

Mi renkontis ŝin unuafoje en la jaro 1933, kiam mi aliĝis al la nomita teatra trupo Signalfajro.

Mi estis tre maltrankvila pro tio ke mi devis iri sola al fremda loko, kaj la neĝo senĉese flirtanta pli maltrankviligis min. Transirinte Jan-riveron mi alvenis al Kiaŭrgoŭ, kie troviĝis la sidejo de la teatra trupo sur la deklivo de la Orienta Monto. Mi renkontis ŝin tuj atinginte la pordon. Ŝi estis junulino ĉirkaŭ dudek-jara vestita en griza militista uniformo. Ŝia hararo kovrata de la kepo, kaj ŝiaj leda zona kaj tibiingo en tre bona ordo. Kun rideto ŝi metis sian manon sur mian ŝultron: "Kiun vi volas vidi, fraĉjo?" Ŝia varmeco preskaŭ povis degeligi la neĝon. Kaj mia timemo tuj neniiĝis.

Mi renkontis ŝin tuj atinginte la pordon.

"Mi estas alsendita labori tie ĉi," mi diris.

"Ĉu vere? Mi konduku vin al la asistanto."

Ekvidante min, la asistanto ekkriis tuj: "Bone! Ankoraŭ unu diableto (1) aldoniĝas al ni!"

Mi ekridis enkore ke li, estante nur dekok-naŭ jara, nomis min diableto.

"Kompreneble, li iru al la taĉmento de diabletoj."

Ni eniris kavernĉambron, kies terlito kaj terplanko estis plenplenaj de diabletoj. La asistanto diris varme al ili ĉiuj: "Ni bonvenigu la novan kamaradon!"

Post ilia aplaŭdo li diris al mi: "Demetu vian pakaĵon!"

Apenaŭ li finis sian vorton, la diabletoj ĉiuj eksvarmis al mi, kaj konkuris malligi por mi la pakaĵon, dum mi ĝin tenis firme.

"Kio estas al vi, etulo?" la asistanto demandis zorgeme.

Alte mi paŭtis: "Mi ne volas dormi kun la knaboj!"

"Pro kio?" ekmiris la asistanto.

Tuj ruĝiĝis mia vizaĝo: "Mi ja ne estas knabo!"

Ĉiuj eksplodis per brua ridego kaj la pliaĝa franjo tuj ĉirkaŭprenis min: "Oh, franjeto vi estas!"

Tiunokte mi dormis kun ŝi sub unu kovrilo.

Ĉiuj gekamaradoj en la trupo estis bonaj al mi, sed mi plej ŝatis la societon kun la pliaĝa franjo. Kiam mi marŝis, mi persistis iri kune kun ŝi. Estis sufiĉe lacige piediri 40-45 km. ĉiutage. Suprenirinte montojn, mi ofte deziris eksidi kaj restadi senmove. Tiam la pliaĝa franjo proksimiĝis al mi kaj diris: "Metu vian manon sur mian pakaĵon kaj vi piediros pli facile." Sed mi ankoraŭ iris tre malfacile. Ŝi do rakontis al mi pri la batalo de Pinghing-pasejo, pri la grimpado de neĝaj montoj, la trairado de la Marĉa Herbejo kaj la Longa Marŝado de diabletoj en la ruĝa armeo. Aŭskultante plenatente ŝiajn rakontojn mi ekforgesis mian lacon.

Iuj kamaradoj ŝerce min nomis ŝia vosteto, tamen mi neniom koleriĝis; mi ja volis esti ŝia vosteto.

Tiam ĉiuj rigardis min tro juna, kaj mi intence min ŝajnigis tia por profiti la favoran konsideron, kaj mi postulis senfinan favoron de aliaj. Foje iu kamaradino ne aŭdis klare mian diron; mi forte kritikis ŝin, sed ŝi ne akceptis ĝin. Mi do riproĉis ke ŝi traktas min malbone, ekploregis furioze kaj ruliĝadis sur la tero, kaj neniu povis ĉesigi min. Tiam la pliaĝa franjo sidiĝis apud mi kaj ekordigis mian hararon per sia mano. Mi tuj ĉesis furiozi, kaj kuŝis en ŝia sino ploretante kvazaŭ maljuste traktita.

Tiam mi pensis ke ŝi certe klopodos min konsoli, sed neatendite ŝi portis min al la ebenaĵo sur la deklivo, kaj kun malofta severeco ŝi diris al mi: "Diableto, ne plu estu tiel, poste. Vi jam ne estas ordinara bubino, sed jam fariĝis revolucia armeanino, batalantino. Ĉu vi ne aŭdis de la trupestro, ke vi estas etaj revoluciuloj? Revoluciulo devas servi al la popolo. Kion ajn farante, vi nepre devas pensi pri la aliaj, pri ĉiuj. ..."

La luno glitadis post maldikaj nuboj kaj vespera venteto karesadis miajn vangojn. Mi meditadis pri ŝiaj vortoj: "Kion ajn farante, vi nepre devas pensi pri la aliaj, pri ĉiuj." Sed mi pensis nur pri mi mem, mi nur postulas ke la aliaj zorgu pri mi. Ĉu tio ne estas egoismaĵo?

Ŝi rigardis al la malproksimo kun sia kapo levita kaj unu el la manoj sur mia ŝultro. Denove vibradis ŝiaj amemaj vortoj en mia koro:

"La proleta solidareco estas kvazaŭ suno kaj luno, kiuj brilas ne sur unu sola homo. ..."

La proleta solidareco estas kvazaŭ suno kaj luno, kiuj brilas ne sur unu sola homo ...

Tiam mi subite ektrovis ke la pliaĝa franjo estas bona ne nur al mi sola, kaj tio estas la kialo ke ĉiu ajn nomis ŝin pliaĝa franjo.

Post kelkaj tagoj kiam ni devis provludi teatraĵon, oni volis ke mi ludu la rolon de knabineto, kaj Ĉanghua la rolon de ties frateto. Ja ne estis malfacile por mi ludi la rolon de knabineto. Sed ĝena por mi estis la prezentenda jango-danco, ĉar kiam mi estis hejme, miaj geavoj rigardis min kvazaŭ knabon, kaj mi nur ŝatis grimpi sur ŝnurojn aŭ arbojn, kaj malplaĉis al mi la koketaĵoj de la knabinoj.

K-do Mi jam ekludis la huĉin-on, (2) k-do Gaŭ Bo instruis foje-refoje kaj Ĉanghua jam komencis danci, tamen mi ne paŝis antaŭen. Ĉang Dingjuan kaŝe kuntiris sian nazon por hontigi min: "Hm! eĉ tiel hontema, ĉu propagandanto povas ne prezenti teatraĵon?!"

Sed senvoĉe mi diris en mia koro: "Sed tiun ĉi rolon mi nepre ne ludos!" Ĝuste tiam alvenis la pliaĝa franjo kaj ŝi tuj trovis la kaŭzon.

"Kio estas?" kondukinte min flanken, ŝi diris al mi per sia serena ĝoja voĉo: "Ĉu vi forgesas kial vi partoprenas la revolucian laboron?"

"Mi alvenas nur por rezisti la japanon, sed ne prezenti teatraĵojn."

"Rezisti la japanon estas por la bono de la popolo, prezentado de teatraĵoj estas por propagandi al la popolo la rezistadon kontraŭjapanan, do ankaŭ tio estas por la bono de la popolo. Por la revolucio oni povas eĉ oferi sian vivon, pro kio do ne forigi la hontemon? La jango-danco estas facile lernebla, populara kaj plaĉa al la popolamaso. ... Jen tiel, tute simila al irado, necesas nur ŝanĝeto al tio. Jen vidu, tiel, tiamaniere. ..."

Mirinde estis ke mi ekdancis senkonscie laŭ ŝia ekzemplo. Kiam la prezentado okazis sur placo, tre multe da spektatoroj ĉeestis. Ili senĉese aplaŭdis, kaj kriegis: "For la perfidulojn! For la japanajn imperiistojn!" Tiel mi ĝojegis ke la koro forte batadis senĉese. Nun mi jam bone komprenis kion signifas la prezentado de teatraĵo.

Estis la tago de Infana Festo, kiam ni marŝis sur la bordo de la Flava Rivero. La gvidantaro aranĝis por ni kunvenon de paroladoj kaj la gekamaradoj ankaŭ pretigis por ni multajn donacaĵojn. La sola infano el la kamaradinoj estis mi, kompreneble, mi devis esti la oratoro. Tamen mi ne sciis kion mi devis diri. Mi ekvolis retiriĝi antaŭ la malfacilaĵo, tamen la pliaĝa franjo helpis min: "Kion faras la geknaboj de via aĝo, se ili vivas en la hejmo?"

"Ili ludas volanon, manĝas sukeran pupon, petolas kaj interbatalas. ..."

"Sed la diabletoj en la Ruĝa Armeo ...? Nu, vi parolu pri tio."

La kunvenejo estis placo sur la bordo de la Flava Rivero, kaj kiel pupitro servis kruda tableto. Kiam mi alpaŝis kaj ekrigardis malsupren, tuj mi forgesis ĉion, kion mi intencis paroli. Mi jam intencis retiriĝi, kiam subite mi aŭdis kuraĝigajn vortojn de la asistanto:

"Parolu, diableto! ja sufiĉe bone vi preparis, ĉu ne?"

Mi ree kuraĝiĝis. Levinte la kapon, mi vidis la amemajn okulojn de la gekamaradoj min kuraĝigantaj. Ekvidante la varmplenajn okulojn de nia pliaĝa franjo, mi tuj ekmemoris la rakontojn, kiujn ŝi rakontis al mi.

Mi parolis pri la rakontoj tiel flue kvazaŭ mi persone vidu la aktivadojn de la diabletoj dum la Longa Marŝado: alvenante la kampadejon post tuttaga irado ili ankoraŭ preparis litojn kaj varman akvon por la kamaradoj; ili marŝis same kiel ĉiuj aliaj, tamen ili dancis kaj kantis por agiti la aliajn; la batalantoj lernis, iris al klaso, kaj sturmis en batalo laŭ ilia trumpetado. Kiom da bandaĝoj iliaj manetoj lavis kaj kiom da valoraj vivoj ili jam savis. ... Mi diris:

"Gekamaradoj, la temo de mia parolado estas: Kiel daŭrigi la gloran tradicion de l' ruĝaj diabletoj. ..."

Muĝis ventego, torentis la Flava Rivero, kaj en mia brusto ekleviĝis entuziasmo kiel ondegoj.

Forpasis jam dudek jaroj, sed ĉio ĉi tio kvazaŭ okazis nur hieraŭ.

Mi antaŭe aranĝis kun la pliaĝa franjo intervidi post la vespermanĝo. Kiam mi alvenis antaŭ la pordo de ŝia loĝejo, dika kamaradino paŝis renkonte al mi kuri rideto, metis sian manon sur mian ŝultron, kaj kvazaŭ ŝercante ŝi diris: "Kiu vi estas?"

La mano sur mia ŝultro estas tre tre bone konata al mi! Mi min ĵetis en ŝian sinon, spite al tio ke mi kunportis mian infanon ĉe mi.

Ŝi varme akceptis min, kaj montris al mi multajn fotojn, ke mi elektu iun el ili por memoraĵo. Sed ilin trarigardinte mi diris: "Neniu el ili similas al vi, do neniun mi volas!"

"Vi pensas ke mi maljuniĝis, ĉu ne? Tio estas laŭ la leĝo de la naturo. Sed se oni restas energiplena, por kio do gravas la forpasado de la juneco?"

Blankas la haroj sur ŝiaj tempioj, kaj ŝia vizaĝo pleniĝas de sulkoj. ... Ĉio ei tio montras, kiom da energio ŝi oferis al la revolucio.

Refoje mi atente rigardis ŝin kaj klopodis trovi postsignon de la pasinteco, sed tute vane. Je nenio tiu ĉi similas al mia juna, ĉarma franjo! Sed je unu afero ŝi ankoraŭ same kiel en la pasinteco -- la tolaj ŝuoj kaj grizaj vestoj. Mi diris pretervole: "Kial vi ankoraŭ portas ..."

"La malnovajn vestojn, ĉu ne?" ŝi daŭrigis mian nefinitan rimarkon. "Ĉion ajn ni povas forlasi, sed nepre ne la Jan'anan manieron!"


Piednoto

(1) Tiel oni karese nomas la infanajn membrojn en la revoluciaj trupoj.
(2) Huĉin-o -- cina dukorda muzikilo ludata per arĉo.