Enkomputiligis Don HARLOW

Himno de nokto

de Lusin

elĉinigis LIU Ling

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, p. 267


[Tiu ĉi eseo estis verkita de S-ro Lusin la 8-an de junio, 1933, kaj publikigita en la rubriko Libera Parolejo de la ĵurnalo Ŝenbaŭ de Ŝanhajo la 1O-an de la sama monato. Ĝi faris al la tiama socio akrajn malkovron kaj sarkasmon. -- La Red.]

Tiuj, kiuj amas la nokton, estas ne nur soluloj, senokupuloj, tiuj kiuj ne povas batali kaj tiuj kiuj timas la lumon.

La parolo kaj ago de homo ofte manifestiĝas malsamaj en luma tago kaj profunda nokto, sub la suno kaj antaŭ lampo. La nokto estas mistera ĉiela surtuto, teksita de la naturo, kiu kovras senescepte ĉiujn homojn, ilin varmigante kaj trankviligante, tiel ke ili senkonscie demetas mem iom post iom la artfaritajn maskojn kaj vestojn, kaj estas nude envolvitaj en tiu senlima nigra vatsimila masego.

Kvankam estas nokto, ekzistas tamen luma kaj malluma. Ekzistas nokto lumeta, nokto obskura, nokto, en kiu oni ne povas vidi eĉ sian propran manon antaŭen etenditan, nokto kiu estas peĉ-nigra ĥaoso. Nokto-amantoj devas havi orelojn noktoaŭskultajn kaj okulojn noktorigardajn por rigardi ĉian mallumon, sin trovante en la mallumo. Ĝentilhomoj, irinte de sub elektraj lampoj en mallumajn ĉambrojn, etendas sian lacigitan talion kaj oscedas. Geamantoj paŝas de sub lunlumo en arboombron, kaj subite ŝanĝas siajn rigardojn. La alveno de la nokto forviŝas ĉiujn superpartiajn, nebulozajn, subite komprenantajn, indignantajn kaj ridetantajn verkojn, kiujn la literaturuloj kaj instruituloj skribis sur okulpike blanka papero en sunplena tago, ke postrestas nur la nokta spiro de kompatpeto, flato, mensogo, trompo, fanfarono kaj intrigo, formantaj brilajn orajn aŭreolojn super la eksterordinaraj kleraj kapoj, kiajn oni vidas en budhismaj pentraĵoj.

Tiel la amantoj de nokto ricevas la lumon de ĝi donitan.

Moderna fraŭlino kun altkalkanumaj ŝuoj vigle iras klakklake sub la elektraj lampoj ĉe strato, sed sur la pinto de ŝia nazo ankaŭ briletas iom da oleŝvito, pruvante ke ŝi ĵus eklernis la modon, se longe troviĝante en brilega lumigado, ŝi trafos sorton de "malprospero". La malhelo de longa vico da fermitaj firmoj iom helpas ŝin, ke ŝi povas malstreĉiĝi de plenvaporo kaj ekspiras libere, nur tiam ŝi eksentas la blovadon de malvarmeta nokta vento, kiu osmozas ĝis la koro.

Tiel noktamantoj kaj modernaj fraŭlinoj samtempe ricevas la favoron donitan de nokto.

Kiam forpasis la nokto, oni denove singardeme leviĝas kaj eliras; eĉ ĉe la geedzoj kiel diferencas la mienoj nun ol antaŭ kvin aŭ ses horoj. Jen komenciĝas viglado kaj bruado. Tamen malantaŭ la altaj muroj, en grandaj domoj, profundaj buduaroj, mallumaj karceroj, gast-salonoj kaj sekretaj institucioj, ankoraŭ regas terura vera mallumego.

La nuna hela taglumo kaj la svarma alveno kaj foriro de pasantoj, estas ornamo de tiu mallumo, ora kovrilo sur peklujo de spicita homa karno, kaj pudro sur vizaĝo de fantomo. Nur la nokto estas ankoraŭ honesta. Mi amas nokton, tial verkas en nokto la Himno de Nokto.

8 junio [1933]