Enkomputiligis Don HARLOW |
Jen sur mia skribotablo -- alsenditaj kun afablo la revuoj esperantaj, dezirindaj, diverslandaj ... Sin eligas en la vico blanka revuet' el Nico, atingebla ne por ĉiuj -- nur por elektitoj iuj, -- eburtur' de l' eŭropanoj, superuloj -mondlingvanoj ... Tamen estas ĝi bonstila, altnivela, pura, brila -- jen parnasa leĝdonanto por poeto kaj leganto! "Norda Prismo" - neĝa floro! 1a revuo verdkolora -- rava, reva, vivovola, plene esperantpopola, estas ĝi evoluema kreoforta, libertema, ĉiam -- kora, ĉie -- nia, hejma kaj internacia! Al "Nuntempa Bulgario" el animo iras krio: -- Vin plenfloris kaj ĝojfestas, ja pri tio l' Mond' atestas! Belaj rozoj, vinberaro, fajnlegomoj, Nigra maro ... Sonaj versoj, bona prozo -- Ĉio varme bulgaroza! Same estas vivparola de Ĉini' revu' popola - bildoriĉa, meditsaĝa, interesa ĉiupaĝe! La "Kooperativismo" estas varme optimisma. Ĝoje diras ni pri tio al revu' de ĉarma Rio! Tre alloga por la homo -- la revu' de l' kulturdomo, de l' kastel' esperantista ... Ho, se estus mi turisto?! Venus tiam mi Francion, por kortuŝe, kun pasio, frate premi viajn manojn, diverslandaj verdstelanoj! Estu verdaj revuetoj Kaj ĵurnaloj kaj gazetoj ĉiam plue progresemaj, bondeziraj kaj pacemaj! Estu ili lumofonto por la lingvo de l' Estonto! |
Moskvo, aprilo 1961