Enkomputiligis Don HARLOW

Lusin kaj V. Eroŝenko

de GE Baoĉjuan (1)

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, paĝoj 264-266


Vasilij Eroŝenko kaj Lusin

Por la ĉinaj legantoj, la nomo de la rusa esperantisto kaj blinda poeto Vasilij Eroŝenko (2) ja ne estas fremda. Foliumante la novelaron Kriado de la granda ĉina verkisto Lusin, ni povas trovi rakonton titolitan per La Komedio de Anasoj, kiu komenciĝas jene: "Nelonge post sia alveno al Pekino kun sia balalajko, (3) la rusa blinda poeto sinjoro Eroŝenko ekplendis al mi: 'Ho solece, solece, tiel solece kiel en dezerto!'" Por sin savi de tia soleco, Eroŝenko unue aĉetis dek kelkajn ranidojn kaj ilin bredis en la lotus-lageta en la korto por ke li povu ĝui kvakadon en someraj noktoj post kiam ili plenkreskos. Sekve de tio, li aĉetis kvar amindajn anasidojn. Sed kiu atendis, ke la ranidoj estis ĉiuj formanĝitaj de la anasidoj antaŭ ol fariĝi "muzikistoj de la lageto" laŭ lia espero.

Je la fino de la novelo, Lusin skribis:

"Kiam la anasidoj formetis la flavajn lanugojn, sinjoro Eroŝenko subite eksopiris ekvidi sian 'patrinon Rusio', kaj haste forveturis al Ĉita. ... Jam forpasis la somerfino kaj nun kamenciĝas la vintro, sed ankoraŭ nenia informo alvenis de sinjoro Eroŝenko kaj oni ne scias kie nun li efektive estas. Restas nur la kvar anasoj, kiuj ankoraŭ kvakadas en la 'dezerto'."

Kvankam la mallonga rakonto okupis malpli ol 4 paĝojn, tamen per ĝi Lusin bone prezentis al ni la intiman fizionomion kaj enkoran solecon de Eroŝenko, kaj ankaŭ elskribis sian profundan amon kaj sopiron al la blinda poeto.

Ni scias, ke Lusin ŝatis la verkojn de Eroŝenko, kaj li ankaŭ estas la plej frua kaj ĉefa tradukanto de liaj verkoj por la ĉina legantaro. Frue kiel en julio de la jaro 1921, Lusin jam unuafoje tradukis lian fabelon Malvasta Kaĝo kaj ĝin aperigis en la aŭgusta numera de Nova Junulo. Li skribis en la Post Traduko: "Post kiam Japanio ekzilis iun rusan blindulon je la 28-a de majo, 1921, multa inko verŝiĝis pri tio en la japana gazetaro, kaj nur post tio mi komencis atenti pri tiu ĉi migranta blinda poeto Vasilij Eroŝenko." Ne longe poste, en la komenco de septembro, Lusin tradukis por la Felietono de la Matena Ĵurnalo alian fabelon de Eroŝenko, nome Sur la Bordo de Lageto. Ĉar li havis deziron "nerezisteblan por prezenti lian (t.e. de Eroŝenko) koron al ĉinoj", kiel li diris tiutempe, li komencis tradukadi verkojn de Eroŝenko. Lusin tiam ŝatis kaj ektradukadis la verkojn de Eroŝenko ja ne hazarde. Kiel ni scias, ekde la jaro 1907, kiam Lusin verkis la unuan artikolon pri eksterlanda literatura, li emfazadis jam pri la arda amo al libero kaj kontraŭstara batalspirito de la grandaj poetoj Bajron, Puŝkin, Mickieviĉ, Petofi k.a., intencante veki la ĉinan popolon per la kontraŭstara 'kor-voĉo' de fremdlandaj verkistoj kaj poetoj. Pli poste, parolante pri sia ekverkado de noveloj en sia artikolo Kiel Mi Komencis Verki Novelojn, li skribis denove: "Mi intencis nur plibonigi la socion per ilia (t.e. de la noveloj) forto. Mi tamen ne inkliniĝis al verkado, mi ĉefe interesiĝis pri prezentado, pri tradukado de verkoj, precipe mallongaj kaj tiuj de verkistoj de subpremataj nacioj." Ĉar li "deziris verkojn laŭte kriantajn kaj kontraŭstarajn", tial li prezentis kaj tradukis multajn verkojn de Rusio kaj orienteŭropaj landoj. Oni povas diri, ke li ekatentis pri Eroŝenko kaj komencis traduki liajn verkojn en 1921 ankaŭ el la sama rezono. Li mem klare diris pri tio en la Post Traduko por Malvasta Kaĝo:

"Eroŝenko ne estas poeto mondfama, kaj mi ne bone scias pri lia kariero. Mi scias nur, ke li estas pli ol 30-jara, antaŭe li estis en Hindio kaj estis forpelita el ĝi de la brita aŭtoritato pro lia inklino al anarkismo; sekve iris al Japanio, kie li eniris ĝian lernejon por blinduloj kaj mutuloj; kaj nun denove forpelita de la japana aŭtoritato pro tio, ke li estas suspektata pri propagando de danĝeraj pensoj.

"Japanio kaj Britio estas aliancaj landoj, do en frata interrilato. Se li estis forpelita de Britio, do nature li devis esti forpelita ankaŭ de Japanio. Sed en la lasta okazo, aldoniĝis insultoj kaj batoj. Same kiel ĉiuj batitoj, kiuj ofte postlasas objekton aŭ sangon, ankaŭ Eroŝenko postlasis ion, nome kolektojn de siaj verkoj, el kiuj unu estas Kanto antaŭ Tagiĝo, alia La Lasta Ĝemo.

"... Konsiderate entute, li ne havas intereson pri politiko kaj ekonomio, nek enkaŝas odoron de danĝera penso; li havas nur naivan, tamen belan kaj puran koron, kaj la limoj en la mondo ne povas limigi liajn revojn, tial li ofte eldiris indignajn vortojn pri Japanio kvazaŭ pro sia propra sufero. Lia rusa spirito de vasta stepo estis nekonvena en Japanio, kaj nature li estis regalita per batoj kaj insultoj. Tamen tion li ne atendis, kio do plene montras, ke li havas nur naivan tamen puran koron. Ferminte la libron, mi sentas profundan dankon, ke troviĝas en la homaro tiaj homoj ne perdintaj la infanan koron, kiuj sin okupas per verkado.

"La Malvasta Kaĝo ... eble devenis de liaj pensoj kaj indignoj dum lia vivo en Hindio. Li mem diris: Tio ĉi estas verkita per sango kaj larmoj. ...

"Ho, kiel ampleksegaj estas la larmoj de la poeto! Mi amas tiun ĉi naivan poeton Eroŝenko, kiu atakis la 'sati'-on (4) alilandan, ja multe pli ol la hindan poezian majstron Tagore, kiu laŭdis la 'sati'-on de sia lando kaj gajnis la Nobel-premion; mi malbenas la belan sed venenan daturon."

Post elpeliĝo el Japanio, Eroŝenko unue estis sendita al Vladivostok, tiam okupita de blanka rusa armeo. Tiutempe Eroŝenko tre deziris iri al Moskvo tra Ĉita, sed pro malfaciloj en trafikado sur la longa vojo, li unue venis al la urbo Harbin en nia lando, kaj en la komenco de oktobro de la sama jara li venis al Ŝanhajo. Tiam, ĉina esperantisto Hujucz (5) verkis artikolon Pri Blinda Poeto Eroŝenko, kiu aperis en ŝanhaja ĵurnalo, kaj tuj sekve de tio, la Felietono de la Matena Ĵurnalo eldonis en oktobro "Specialan Numeron de Eroŝenko" por bonvenigi la blindan poeton. Kaj en tiu numero aperis lia fabelo "Sonĝo en Printempa Nokto" tradukita de Lusin.

Lusin ekrilatiĝis kun Eroŝenko supozeble en novembro de tiu jaro. En sia tagnoto de la 4-a de novembro Lusin skribis: "Antaŭtagmeze mi ricevis leteron de Hujucz", kaj en tiu de la 5-a li skribis denove: "Antaŭtagmeze mi sendis leteron al Hujucz". Ambaŭ tiuj leteroj ne estas konservataj, sed el la Post Traduko skribita de Lusin je la 10-a de novembro por sia tradukaĵo de la fabelo La Malĝojo de Fiŝoj de Eroŝenko oni povas legi: "En sia antaŭparolo por Kanto antaŭ la Tagiĝo Eroŝenko diris, ke La Malĝojo de Fiŝoj kaj La Koro de Aglo estas verkitaj el malĝojo de artisto. Iam mi intencis traduki la unuan, sed la plumon mi formetis finfine, kaj tradukis nur la fabelon La Koro de Aglo. Antaŭ nelonge sinjoro Hujucz skribis al mi, ke la aŭtoro diris, ke La Malĝojo de Fiŝoj plej plaĉas al li, ke mi unue ĝin traduku; sekve mi ĝin tradukis kun peno." Oni povas diveni el tio, ke la korespondaĵoj de Lusin kaj Hujucz tre verŝajne temis pri tradukado de fabeloj de Eroŝenko, ke la blinda poeto jam informiĝis ke Lusin estas tradukanta liajn verkojn kaj li eĉ rekomendis al li la fabelon La Malĝojo de Fiŝoj, ke li ĝin traduku unue.

En la komenco de 1922, Eroŝenko estis invitita de la Pekina Universitato por Instruado de Esperanto, kaj li ekloĝis ĉe Lusin post sia alveno al Pekino en februaro. Ili povis intime interparoli en la japana lingvo, kaj de tiam estiĝis inter ili profunda amikeco verkista. En la komenco de 1922, Lusin finis la tradukadon de Kolekto de Fabeloj de Eroŝenko; kaj en aprilo aŭ majo li tradukis, sub helpado de Eroŝenko mem, la fabel-dramon Persikkolora Nubo originale verkita en la japana lingvo. En la antaŭparolo skribita en julio Lusin diris: "La verkinto deziris, ke mi frue traduku la verkon Persikkolora Nubo, ĉar ankaŭ li mem opinias, ke ĝi estas pli bona ol la antaŭaj, kaj li volas kiel eble plej rapide ĝin donaci al la ĉinaj junuloj."

En la komenco de julio, 1922, Eroŝenko veturis de Pekino tra Moskvo al Finlando por partopreni la 14-an Universalan Kongreson de Esperanta en Helsinki, kaj li revenis al Pekino nur en novembro. Nelonge antaŭ tio, en oktobro, Lusin verkis la novelon Komedio de Anasoj por esprimi sian sopiron al Eroŝenko. Reveninte al Pekino, Eroŝenko loĝis ĉe Lusin kiel antaŭe ĝis aprilo de 1923, kiam li forlasis Pekinon kaj reiris al Sovetunio definitive. Laŭ la taglibro de Lusin, la periodo, dum kiu Eroŝenko loĝadis en Pekino, ankaŭ estis tempo de lia plej vigla agado. Unuflanke li instruadis kun entuziasmo, aliflanke li aktive partoprenadis diversajn sociajn aktivadojn. Li faris paroladojn en pekinaj altgradaj lernejoj kiel ekzemple la Pekina Universitato, la Altgrada Instruista Lernejo, la Instruista Universitato por Virinoj k. a. Multaj el liaj paroladoj estis pri sociaj problemoj, kaj liaj prelegoj faritaj en la Pekina Universitata pri la rusa literaturo prezentis al ni la brilajn atingojn de la rusa literaturo, kaj propagandis pri la bona tradicio de revolucia demokratio de la rusa literaturo. Kvankam Eroŝenko estis blindulo kaj ne scipovis la ĉinan lingvon li tamen same entuziasme partoprenis la aktivadojn de la junaj gestudentoj. En aprilo de 1922, li kantis la faman rusan popolkanton Stenka Razin en vesperkunveno aranĝita en la Popola Vesperlernejo de la Pekina Universitato; la unuan de majo tiujare, li kantis La Internacion ĉe la Celebra Kunveno de la Unua de Majo en Komte-lernejo; kaj en la novjara tago de 1923, li partoprenis la kunlanternan manifestacion de pekinaj gestudentoj. Eroŝenko venis al Ĉinio ĝuste post la Maj-kvara Movado. Li esprimis sian senliman simpation al la suferanta ĉina popolo per sia poezio en prozo Rakontoj de Velkinta Folio verkita en Ŝanhajo; li vekadis la homojn per siaj fabeloj verkitaj kun naiva koro de poeto, ke ili pensu pri feliĉa estonteco; kaj per siaj verkoj kun klardistinga amo kaj malamo li instigadis la homojn al batalo por libero. En Ŝanhajo kaj Pekino li propagandis pri Esperanto, faris paroladojn kaj interrilatiĝis kun junaj gestudentoj, kio certagrade konsciigis kaj kuraĝigis la progresemajn gejunulojn kaj intelektulojn. Kvankam Eroŝenko restis en nia lando entute nur iom pli ol unu jaron, tamen li postlasis tre profundan impreson kaj influon ĉe ni. Kaj ĝuste dum tiu periodo de iom pli ol unu jaro, profunda amikeco naskiĝis inter Lusin kaj Eroŝenko. Tiu amikeco prezentiĝis ne nur en ilia komuna vivo, sed ankaŭ en ilia komuna verkado.

La 25-an de septembro de la kuranta jaro estis la 80-a datreveno de la naskiĝo de Lusin, kaj la 19-an de oktobro estos la 25-a datreveno de lia forpaso. Kaj krome, la lasta aŭgusto estis la 40-jara datreveno de la unuafoja publikiĝo de verko de Eroŝenko en Ĉinio kaj la 40-jara datreveno de lia veno al Ĉinio. Kvankam estas tre hazarde, ke ĉiuj ĉi tiuj signifoplenaj datoj tre proksimas unu de alia, tamen la profunda amikeco inter Lusin kaj Eroŝenko restos por eterne brila paĝo en la historio de la "verkista amikeco" inter Ĉinio kaj Rusio.

La 10-an de okt, 1961, Pekino.


Piednotoj

(1) Ge Baoĉjuan -- estro de la studfako pri sovetia kaj orienteŭropa literaturo de la Instituto de Literaturo de la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj membro de 1a Konstanta Komitato de la Unuiĝo de Ĉinaj Verkistoj.
(2) La plena nomo de la blinda poeto estas Vasilij Jakovleviĉ Eroŝenko. Li naskiĝis je la 31-a de decembro, 1889, kaj blindiĝis pro variolo kiam li estis 4-jara. Dum la periodo 1898-1906 li lernis en la Unua Lernejo por Blindutoj de Moskvo kaj komencis lerni Esperanton. Dum 1909-1910 1i studis en Londono. En 1914 li veturis al Japanio, studis kiel esplora studento en blindula lernejo de Tokio kaj komencis kontribui al japanaj literaturaj gazetoj, Dum 1916-1919 li laboris kiel instruisto en blindulaj lernejoj unu post alia en Siamo, Birmo kaj Hindio, Poste li estis forpelita de la brita aŭtoritato el Hindio kaj reiris al Japanio. En majo de 1921, 1i estis arestita kaj ekzilita de la japana aŭtoritato pro lia partopreno en la maj-unua agado en Tokio kaj la Dua Kongreso de la Socialisma Ligo de Japanio. Dum 1921-1923 li instruis Esperanton en Ŝanhajo kaj Pekino. Dum 1923-1927 li laboris en la Komunisma Universitato de la Orientaj Laboruloj en Moskvo. Dum 1930-1932 li laboris en la Blindula Ligo de Tuta Rusio, Dum 1935-1944 li instruis en la blindula lernejo de Turkmenio en Mezazio. En 1945 li revenis al Moskvo. Ĉar li ofte suferis de malsano, li reiris al sia hejmloko en 1949. La 23-an de decembro, 1952 li forpasis je sia 63-jara aĝo, Eroŝenko verkis ĉefe en Esperanto kaj la japana lingvo kaj liaj ĉefaj verkoj estas tri kolektoj de fabeloj: Kanto antaŭ la Tagiĝo, La Lasta Ĝemo kaj Por la Homaro. El liaj verkoj aperis en Ĉinio ĉinlingve Kolekto de Fabeloj de Eroŝenko (1922), Persikkolora Nubo (dramo, 1923), Rakontoj de Velkinta Folio (1923), Ŝipo de Feliĉo (kolekto de fabeloj, 1931), Forpasintaj Fantomoj ktp. (kolekto de paroladoj, 1924). En Esperanto aperis La Ĝemo de Unu Soleca Animo (1923).
(3) Rusa plukata kord-instrumento kun triangula sonkesto.
(4) 'Sati' estas malnova moro en Hindio, laŭ kiu la vidvino devas esti forbruligita kune kun la korpo de sia mortinta edzo.
(5) Hujucz estas unu el iniciatintoj de la Ĉina Esperanto-movado. Li koniĝis kun Eroŝenko kaj tradukis liajn Rakontoj de Velkinta Folio kaj fabelojn. Nun li estas la prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo.