Enkomputiligis Don HARLOW

La majoro en trajno

de KE Lan

elĉinigis Pandiŝo; ilustris A Laŭ

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, paĝoj 272-275


En la kupeo No. 24 de la remburita litvagono sin trovis kvar litoj. Komence nur tri estis okupitaj. Mi, survoje al Ŝanhajo por viziti amikojn, okupis la malsupran liton ĉe la maldekstra flanko. En la supra lito kontraŭ mi kuŝis juna patrino kun infaneto malpli ol trijaraĝa. Kvindekkelkjara inĝeniero kun grizaj haroj okupis la supran liton super mi. Sed la malsupra lito kontraŭ la mia restis longe vakanta. Kiam la trajno preterpasis Kjugiang, subite malfermiĝis la pordo kaj iun enkondukis la vagonisto, dirante:

"Tiu ĉi lito estas vakanta, ĉar la mendinto nuligis la mendon. Vi povas dormi ĉi tie."

Mi malfermis la okulojn kaj vidis ke sub la okulpika lamplumo staras mezkreska armeano kun orkoloraj epoletoj de majoro eksterordinare brilantaj. Ĝentile li salutis min per kapbalanco. Mi ankaŭ rapide eklevis min responde.

Tiutempe la maljuna inĝeniero kiu dormis super mi ankaŭ susure turnis sian korpon -- mi ne sciis ĉu pro la troa varmeco en la kupeo li tute ne endormiĝis, aŭ la veno de la nova pasaĝero lin vekis. Li subklinis sin kaj etendis sian brakon, por preni la teglason de la tableto.

"Nu, mi prenu por vi. ..."

La nove veninta pasaĝero rapide transdonis la teglason al la maljuna inĝeniero, kiu rigardante lin ridis kaj demandis:

"Ĉu al Ŝanhajo ..."

La majoro kapjesis. Ĝuste kiam li volis aranĝi sian liton, li rimarkis ke la infaneto dormanta sur la supra lito eklevas la kapon, surrampas sur la korpon de sia patrino kaj krias:

"Panjo! Urin ... urin. ... !"

Kriante la infaneto ankoraŭ viŝis al si la okulojn. Kiam la patrino sin turnis, ĉirkaŭbrakis la infaneton kaj estis malsupreniĝonta, la majoro rapide transprenis la infaneton kaj diris al ĝi ameme:

"Ne timu! Liberigarmea oĉjo helpos al vi. ...

Rigardante la ridetantan vizaĝon de la liberiga armeano, la infaneto silente malsupreniris.

"Eta Pu, urinu en la kraĉujon! ..." kriis la juna patrino de supre.

"Ne! Eksteren. ... La infaneto volis urini ekstere en la necesejo.

"Vi estas ja tiel regulema! Nu, mi portos vin tien ..." La majoro ridis kaj foriris, tenante la infanon en siaj brakoj.

Reveninte de la necesejo, la majoro redonis la infaneton al la patrino. Post tio li komencis ordigi la litaĵojn. Li malfermis la valizon kaj elprenis du pakaĵetojn, kiujn li zorgeme metis apud la kapkuseno. Li longe ilin rigardis, kaj ilin palpis per la mano. Kiam li, turninte la kapon, rimarkis ke mi estas lin rigardanta, li klarigis al mi ridetante:

"Kunportante tiujn objektojn sur la vojo, oni ja ĉiam timas pri rompiĝo. ..."

"Kiaj objektoj?" mi demandis scivoleme.

Anstataŭ respondi precize, li nur diris:

"Io por mia patrino."

La juna patrino supre estis frapetanta la infaneton al dormo, ian lulkanton zumante. Ĵetinte ekrigardon supren, la majoro okulsignis al mi ke mi ĉesu paroli kaj nia interparolo tiel interrompiĝis.

Frumatene la sekvintan tagon, kiam ni ankoraŭ ne leviĝis, jam estis malplena la lito de la majoro. Kiam mi eliris kun viŝtuko kaj dentobroso, mi aŭdis la majoron babilanta kun la vagonisto en la koridoro de la vagono. Kaj kiam mi revenis de la manĝovagono post la matenmanĝo, la majoro jam revenis kun kuko, kiun li donis al Eta Pu kaj samtempe diris al ĝia patrino:

"Mi ne vidis mian patrinon jam por plena jardeko. Feliĉe mi trovas ĉifoje libertempon, tial mi nepre devas hejmeniri por viziti ŝin. ..."

"Kie estas via hejmo?"

"Mia hejmo estas en Ginan, sed preterpasante Ŝanhajon, mi ankoraŭ vizitos alian personon. ...

Manĝante la kukon, Eta Pu tiris la patrinon el la kupeo. La maljuna inĝeniero kuŝanta sur la supra lito estis neparolema. Kaj mi, jus ricevinte ekzempleron de la Kantona Tagĵurnalo, komencis legi ĝin kuŝante.

Trovante neniun babilpartion, la majoro povis nur kuŝi sur la lito kaj mallaŭte fajfkantis. Post momento li sidiĝis, flanken tiris la fenestrokurtenon kaj rigardis la pejzaĝon ekster la fenestro. Ŝajnis ke ĉio ĉi tio ne povis kvietigi lian ekscitiĝon, Li sin turnis por repalpi siajn du pakaĵetojn, kiujn li jen metis sub la kapkusenon, jen denove elprenis kaj envalizigis, kaj fine li metis la valizon sub la kapkusenon. Post kiam mi finlegis la ĵurnalon, li leviĝis de la lito.

"Legu jurnalon, kamarado! ..."

"Mi jam legis ĝin antaŭ ol mi envagoniĝis," respondis la majoro. Tamen li prenis la legitan ĵurnalon kaj ĝin relegis sencele. Subite lia rigardo trafis iun anoncon.

"O! `Armeano Serĉata'! Kia stranga anonco! ..." Ridante li ĵetis rigardon al mi, kaj mi tuj proksimiĝis al li. Ni kune legis:

"Ju Zikiang mia filo! Dekkvar jaroj jam forpasis depost kiam vi partoprenis la revolucion. Dum la lastaj kvin jaroj venis neniu novaĵo de vi. Nun mi estas grave malsana. Tuj revenu hejmen por havi ŝancon intervidi. Via patrino Vang-Liu."

La majoro daŭrigis la legadon:

"Laŭ la peto de militista familiano Vang-Liu, la Vilaĝa Registaro de Fuvang, Liujang-gubernio, serĉas k-dom Ju Zikiang. Ju aliĝis al la armeo en 1942. En la armeo li okupis oficojn de subplotonestro kaj plotonestro. Li vundiĝis en la batalo por liberigi Tiangin en 1949 kaj el la hospitalo li sendis leteron al la hejmo, Depost tiam nenio pli aŭdiĝis de li. Lia sesdekkvarjara patrino tiel sopiris la filon ke ŝi malsaniĝis pro longdaŭra maltrankvileco. Dum la pasintaj kelkaj jaroj kuracado donis al ŝi malmulte da helpo. La malsano tre serioziĝis lastatempe. Krom informiĝi ĉe koncernaj instancoj, ni publikigas tiun ĉi anoncon, ĉiu kiu scias pri lia kieesto, estas petata tuj nin sciigi. ..." La majoro ekpaŭzis. Subite li redonis la ĵurnalon al mi kaj rapideme malfermis sian valizon, el kiu li elprenis malgrandan notlibron kaj kriis dum la turnado de la folioj:

"Ĉu tiu ĉi Ju Zikiang estas la sama de nia trupo? ..." Dirante tion, li tiel rapide foliumis, ke la papero susuris laŭte.

Subite li puŝis la notlibron antaŭ min, kaj ĝin fingromontris:

Subite li puŝis la notlibron antaŭ min, kaj ĝin fingromontris: ...

"Strange! Kiam Ju oferis sian vivon, ni jam sciigis tion al lia familio."

Sekvante lian fingromontron, mi vidis sur la paĝo jenan noton:

"Vic-plotonestro Ju Zikiang de la Tria Plotono, Sesa Roto, de nia bataliono estas postmorte aprobita Duagrada Meritulo pro la jenaj kondiĉoj: 1. zorgemo pri la amaso, 2. kuraĝo en batalo. En urbataka batalo li ŝirmis la rivertransiron. Por elsavi kamaradon kaj armilon sub la malamika kanonado, li mem estis grave vundita kaj malfeliĉe oferis sian vivon." Post tiu ĉi konciza priskribo troviĝis inter krampoj la jenaj vortoj: "K-do Ju estas Fuvang-ano, Liujang-gubernio, fraŭlo, kaj havas nur maljunan patrinon en la hejmo."

Mi ekĝemis kaj diris: "Kion fari? ..."

Tiam la vizaĝo de la majoro flaviĝis. Li kunpremis la lipojn kaj liaj okuloj fariĝis malviglaj.

La maljuna inĝeniero, kiu ĝis nun sidis silenta sur la supra lito, senbrue etendis sian manon kaj transprenis la ĵurnalon. Post legado por momento li diris vorton post vorto:

"Kamarado, jen estas via devo, tuj sciigi ĉion al la vilaĝa registaro kaj lia familio. ..."

La majoro restis senparola, rigardante min. Mi diris:

"La maljuna patrino serioze malsana. La novaĵo estus fulmotondro por ŝi!"

La inĝeniero diris supre:

"Kion fari? Ja estis en tempo de Liberiga Milito. Ĉu ni povus havi la nunan tempon se ne estus tiom da martiroj oferintaj sian vivon?"

La mieno de la majoro pli malheliĝis. Li ekfrotis alumeton kaj komencis fumi cigaredon. Post longe li subite diris:

"Tre kuraĝa estis k-do Ju, kiam li oferis sian vivon!" Ekblovinte fumon, la majoro profundiĝis en rememorado kaj daŭrigis: "Mi rememoras ke estis ordonite tiun tagon ke ni devas transiri la riveron en noktmezo por sturmi la surpontan pozicion de la malamikoj. Plotonestro Ju kun unu mitralo de la Sesa Subplotono ŝirmis la transiradon ĉe riverbordo. La lumgloboj de la malamikoj lumigis ĉion kvazaŭ en la tago kaj estis malkovrita la pozicio de nia mitralo. Tien alflugis unu obuso de la malamikoj, kiu falis ĝuste tri futojn for de ilia pozicio. La mitralisto ankoraŭ ne rimarkis tion. Plotonestro Ju estis en tia urĝeco ke li senprokraste alkuris kaj, ĉirkaŭprenante kaj la homon kaj la maŝinpafilon, ruliĝis kune en la riveron. Tiel elsaviĝis la mitralo kaj la mitralisto. Sed fragmento de la obuso trafis lian vizaĝon. La brankarda teamo lin portis malantaŭen. Kiam mi renkontis lin sur la digo, li vokis min kaj elpoŝigis pakaĵeton kiun li donis al mi, dirante: 'Batalionestro. ... Jen estas mia subvencio duonmonata. Bonvolu transdoni ĝin al Ĝaŭ Ĝihian de la Kvina Subplotono. Mi timas ke eble mi ne povus renkonti lin post alveno al hospitalo. ...' Mi transprenis la pakaĵeton kaj antaŭ ol mi havis tempon demandi pii detale, la ambulancisto jam urĝis la brankardon rapide foriri.

"Poste mi informiĝis ke en la Kvina Subplotono estas armeano nomata Ĝaŭ Ĝihian, kiu ĉiumonate ŝparis sian tutan subvencion, ne fumante eĉ cigaredon, kaj sendis la monon al sia patrino. Kiam la kamaradoj de la subplotono eksciis tion, ili okazigis kritikan kunvenon, en kiu la subploton-estro kritikis Ĝaŭ kiel homon havantan tro fortan senton al sia familio, kaj asertis ke tio estas feŭdisma penso, kaj al li ne decas tiel agi poste. Post la kunveno la subplotonestro raportis tion al la plotonestro. Ĉe aŭdo de ĉio ĉi, Ju Zikiang estis tre kolera kaj severe riproĉis la subplotonestron. Kaj en la sama vespero Ju venigis Ĝaŭ Ĝihian kaj proponis ke li mem volas doni sian duonmonatan subvencion al li, petante ke li sendu ĝin hejmen kune kun la sia. Sed antaŭ ol la mono estis transdonita, la batalo komenciĝis. ..." La majoro entiris spiron da cigaredfumo kaj daŭrigis: "Kiu atendis ke kiam mi ankoraŭ ne havis tempon por transdoni la monon al Ĝaŭ, venis informo de hospitalo ke Ju jam mortis pro tra multa sangado!" Kaj li rimarkigis post enspiro: "Kvankam tio okazis jam antaŭ multaj jaroj, tamen ĝi ŝajnas kvazaŭ okazinta nur hieraŭ kiam nun mi ĝin mencias."

Plena silento regis en la kupeo. Aŭdiĝis nur la knarado de la radoj de ekster la fenestroj.

La majoro apenaŭ povis subpremi sian ekscitiĝon. Li stariĝis kaj denove sidiĝis. Post la sidiĝo li restariĝis, murmurante:

"Kia bona kamarado! ... Malgraŭ sia grava vundiĝo li ankoraŭ memoris donaci la subvencion al alia kamarado. ..." Subite la majoro ekkaptis min kaj fikse rigardis al mi per brilantaj okuloj. Post longa rigardado li diris: "Kie estas Liujang-gubernio? Ŝajnas al mi ke ĝi ne estas malproksima de la baldaŭ atingota Ĝuĝoŭ. ..."

"Kio? Ĉu vi intencas iri tien? ..."

Gravmiene la majoro respondis:

"La kamarado jam oferis sian vivon antaŭ pluraj jaroj. Lia patrino estas nun grave malsana kaj esperas lian revenon. Ĉu ni vivantoj kiuj scias ĉion pri li povus ne iri por viziti ŝin? ..."

Tion dirante li elkuris al la vagonisto por pridemandi la vojon kaj legi landkarton. Reveninte li rapideme ordigis siajn litaĵaron kaj valizon, kvazaŭ li estus baldaŭ devagoniĝonta. Li diris:

"Mi jam bone informiĝis. La vojo estas tre oportuna. Mi tute povas iri tien. Devagoniĝinte ĉe Ĝuĝoŭ, mi transvagoniĝos al Ĉangŝa, de kie mi bezonos nur dutagan veturadon per aŭtobuso. ..."

Mi ĵetis rigardon al la brakhorloĝo kaj sciis ke ankoraŭ restas pli ol unu horo antaŭ ol la trajno alvenos al Ĝuĝoŭ. Ĉu li efektive devagoniĝos ĉe Ĝuĝoŭ anstataŭ veturi al Ŝanhajo por viziti sian amikon kaj al Ginan por viziti sian patrinon? Mi multe ekscitiĝis pro lia neatendita decido.

"Kion vi intencas diri kiam vi renkontos la malsanan maljunan patrinon?" mi demandis.

"Ĉio jam pripensita!" Ĉifoje la majoro gaje respondis ridante. "Kiam mi renkontos ŝin, mi diros: 'Avino, via filo Ju Zikiang petis min transdoni al vi informon. Li bone fartas kaj laboras kune kun ni. ...'"

"Tio ..." Miaj okuloj ekmalsekiĝis.

"Por ke la avino estu ĝoja, mi ankaŭ alportos al ŝi iom da donacaĵoj ..."

"Kio estas la donacaĵoj kiujn vi intencas prezenti al ŝi? ..."

"La donacaĵoj estas pretaj!" la majoro trankvile elprenis la du pakaĵetojn el la valizo, dirante, "Mi donacos al ŝi ĉi tiujn objektojn."

Ĉu tio ne estas la donacaĵoj kiujn li volas prezenti al sia patrino? Rapide mi transprenis la pakaĵetojn, malvolvis ilin kaj vidis:

En la unua pakaĵeto estis tre bela kaj delikata skatolo en kiu sin trovis unu bele desegnita porcelana bovlo kun orkolora rando, unu desegnita porcelana kulero kaj paro da blankaj manĝobastonetoj el eburo.

Tiam proksimiĝis por rigardi ankaŭ la maljuna inĝeniero kaj la juna patrino. Honteme la majoro klarigis:

"Ne mokridu min. Ili esprimas la deziron de filo kiu volas ke la maljuna patrino estu sana kaj longviva. ... Ili estas preparitaj por mia patrino."

Ni ĉiuj ridis, sed el la okuloj ĉiuj elridis emociajn larmojn. ...

Mi malvolvis la duan pakaĵeton kaj trovis en ĝi ankaŭ tre delikatan skatolon, en kiu kuŝis tri belaj brilantaj memorigaj insignoj. Unu el ili estis la "memoriga insigno de transiro de Jangzi-rivero", kiun ni ĉiuj jam vidis.

Mi malvolvis la duan pakaĵeton kaj trovis en ĝi ankaŭ tre delikatan skatolon...

"Kamarado majoro! Ĉio ĉi tio estas viaj plej valoraj memoraĵoj! ..."

"Jes! Antaŭe mi intencis postlasi ilin ĉe mia patrino, memorigante al ŝi ke ŝia filo jam plenkreskis. ... Nun mi decidis dediĉi ilin en la nomo de la martiriĝinta heroo Ju Zikiang al lia patrino. Ĉu ne plenkreskis ŝia filo ankaŭ? ..."

Ĉe tio, neniu el ni povis eldiri eĉ unu vorton. Aŭdiĝis nur senĉesa knarado de la radoj de ekster la fenestroj. ...

Kiam la trajno alvenis al Ĝuĝoŭ, ni tri, la maljuna inĝeniero, la juna patrino kaj mi, krome la knabeto, ĉiuj devagoniĝis por adiaŭi tiun ĉi kamaradon majoro. Ankaŭ la neparolema inĝeniero, premante la manon de la majoro, kvazaŭ havus parolon neelĉerpeblan. Ripetfoje li konsilis al la majoro:

"Mi donis al vi mian adreson. Post via alveno nepre skribu al mi pri ĉio kion vi spertis tie! ..."

La juna patrino ankaŭ varme diris:

"Kiam vi vidos la patrinon de k-do Ju Zikiang, transdonu por mi mian bondeziron al ŝi. ... Diru al ŝi ke ŝi estas patrino de ni ĉiuj. Ni ĉiuj zorgas pri ŝi. ..."

Nun nur la infaneto ne komprenis kio okazis. Li kriegis:

"Enbrakigu min! Oĉjo, enbrakigu min!" Kriante li ĉirkaŭprenis la kolon de la majoro treege intime.

Vidinte ĉion tion, mi nereteneble demandis al la majoro:

"Ĉu vi volas ke ni faru ian servon por vi, kamarado majoro? Ĉu vi ne diris ke vi ankoraŭ vizitos amikon en Ŝanhajo?"

La majoro hezitis momenton kaj respondis iom ruĝiĝinte:

"Antaŭe mi intencis sendi leteron post devagoniĝo, Nun mi petas vian helpon! Mia edzino venos al la stacidomo de Ŝanhajo por renkonti min. Ni jam por tri jaroj ne vidis unu la alian. Mi ne devas kolerigi ŝin. Kiam vi renkontos ŝin, diru bonvole al ŝi, kial mi ne povas veni per tiu ĉi trajno kaj devis devagoniĝi."

La apudestaranta juna patrino demandis:

"Kiel ni povos rekoni vian edzinon? ..."

"Estas facile!" respondis la majoro. "Jen estas ŝia foto."

Pli rapidmova ol ĉiuj aliaj, la juna patrino forkaptis la foton. Rigardante ŝi diris:

"Nu, tia belulino ja estas facile rekonebla je ekvido."

La majoro ankoraŭ diris maltrankvile:

"Vi povas ankoraŭ demandi ŝin, ĉu ŝi venas renkonti k-don Hia Ĵen. Kiam vi mencios mian nomon, ŝi tuj komprenos. ..."

Tiutempe la lokomotivo ekfajfis. La juna patrino redonis la foton al la majoro kaj reprenis de li sian infaneton. Ni ĉiuj survagoniĝis.

Disiĝante kun bedaŭro, ni kriis:

"Rapide iru kaj rapide revenu, k-do Hia, bonan vojaĝon!"

Ankaŭ la infaneto kriis:

"Oĉjo! Oĉjo! ... liberigarmea oĉjo! ..."'

Tiam la lokomotivo refajfis. La juna majoro estis ankaŭ mansvinganta al ni.