Enkomputiligis Don HARLOW

Ŝi motormelodion ekŝatas, aŭskultadas

MA Ĉuanŝeng

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, p. 289


En montvilaĝo vivas knabin' de-infanaĝe,
kaj trilojn de l' birdaro aŭdadi ege ŝatas.
De kiam la fabrikoj stariĝis montvilaĝe,
Ŝi motor-melodion ekŝatas, aŭskultadas.
ŝi tage kaj en nokto ĝin ĝuas kvazaŭ frando,
kaj la motormuzikon ornamas per trilkanto.