Enkomputiligis Don HARLOW

Navigisto Ĝeng He

de FAN Ŝuĝi

aperis en El Popola Ĉinio, 61/6, paĝoj 286-287


Ĝeng He

En la komenco de la dekkvina jarcento Ĝeng He direktis grandan ŝiparon el pli ol sesdek ŝipoj kun pli ol dudek mil personoj, veturadis sur la Sudaj Maroj, la Hinda Oceano kaj la Araba Maro kaj vizitis pli ol tridek landojn de sud-orienta Azio kaj landojn sur la orienta bordo de Afriko. Tio estis la famaj vojaĝoj de Ĝeng He al la Okcidenta Oceano. (1)

Ĝeng He estis enoficigita kiel ĉambelano-eŭnuko dum la regado de la dua imperiestro de Ming-dinastio. Lia nomo estis propre Ma Sanbaŭ, tial oni tradicie nomis lin Eŭnuko Sanbaŭ.

De 1405 ĝis 1433 p.K. Ĝeng He sep-foje marvojaĝis. En la de li direktita ŝiparo troviĝis ŝipegoj kun longeco de pli ol 150 metroj, larĝeco de pli ol 60 metroj kaj spaco por mil personoj. Inter la pli ol dudek mil ŝipanoj sintrovis divers-specaj teknikistoj. Krom la navigaj sintrovis maristoj, administraj, tradukaj, medicinaj k.a. specialistoj.

La ŝiparo, direktita de Ĝeng He, spitante malfacilaĵojn kaj danĝerojn tien kaj reen transveturadis la vastajn marojn, por entute dudek ok jaroj. Ĝi atingis sude ĝis Java (nuna Indonezio), okcidente ĝis Mogadiŝo -- la ĉefurbo de la Respubliko de Somalio sur la orienta bordo de Afriko.

Dum siaj sep marvojaĝoj Ĝeng He detale notis la trapasitajn navigajn liniojn kaj desegnis mapojn, kiuj formis la verkon Navigaj Mapoj de Ĝeng He kun dudek mapoj en kvardek paĝoj. En la verko troviĝas kompare fidindaj priskriboj pri la navigaj direktoj kaj vojoj, halt-havenoj, la lokiĝo de rifoj kaj malprofundejoj ktp. Ĝi estas la unua maparo en nia lando pri oceanoj kaj maroj. Ankaŭ Ma Huan, Fej Hin, Gong Ĝen kaj aliaj kunveturantoj de Ĝeng He verkis laŭ siaj propraj travivaĵoj Vidindaĵo de Oceana Ekstremo, Vidaĵoj en Oceana Vojaĝo, Notoj pri la Okcidentaj Fremd-landoj kaj aliajn verkajn pri geografio, popolaj kutimoj kaj moroj de aziaj kaj afrikaj landoj. Ĝeng He kaj liaj kunveturantoj ne nur profitis la navigajn sciojn, longtempe kolektitajn de la ĉina popolo, sed ankaŭ faris gravan kontribuon al la naviga historio de Ĉinio: ili unua-foje malfermis la vojon kondukantan al la orienta bordo de Afriko, riĉigis navigajn kaj geografiajn sciojn de nia popolo pri la diversaj lokoj de la Sudaj Maroj, la Hinda Oceano, Azio kaj Afriko.

Ĝeng He

La marvojaĝoj de Ĝeng He formis brilan paĝon en la historio de amikeco de Ĉinio kun aliaj aziaj kaj afrikaj landoj. Tiuj vizitoj akcelis interfluon de ekonomio kaj kulturo inter la popoloj de la vizititaj landaj kaj Ĉinio kaj sekve pliigis ilian amikecon. Dum la vizitoj de Ĝeng He estis alportitaj al la popoloj de Azio kaj Afriko ĉinaj silkaĵoj, porcelanaj, bronzaj, feraj kaj aliaj objektoj por ĉiutaga uzado kaj produktaj instrumentoj, tre ŝatataj de tieaj loĝantoj. Tial dum siaj vizitoj Ĝang He estis varme akceptata de ili. Kiam Ĝeng He kaj liaj akompanantoj atingis Ĝanĉeng (nun parto de Vjetnamio), "ĝia tribestro venis eksterurben rajdante sur elefanto kune kun siaj diversgradaj subestroj rajdantaj sur ĉevaloj por ilin bonvenigi. Antaŭe kaj poste la estrojn eskortis trupo de kvincent personoj, kiuj aŭ portis armilojn, aŭ svingis ledajn ŝildojn aŭ frapis tamburojn, aŭ blovis kokoso-ŝelajn kornojn. Ili venis al bordo kaj tie okazigis varmegan bonvenigan ceremonion. (Legu en Vidaĵoj en Oceana Vojaĝo) Ĝeng He kaj liaj kunveturantoj Hoŭ Hian k.a. atingis Bengalon de Hindio, tiea reĝo tuj sendis sian ministron kun miloj da personoj al la haveno por bonvenigi ilin kaj akompanis ilin ĝis la palaco de la reĝo. Ĉe la pordo de la palaco ili estis solene bonvenigataj ankaŭ de impona palaca gvardio de honoro: ekstere staris soldatoj kun kaskoj, glavoj, pafarkoj kaj sagoj; interne viciĝis pli ol mil kavalerianoj kaj antaŭ la palaca halo viciĝis ankaŭ centoj da elefantrajdantoj. La reĝo sidis en la halo kaj la ministroj, kun arĝenta aŭ ora bastono en mano, kondukis Ĝeng He kaj liajn akompanantojn iri malrapide en la palacegon. Kaj post interŝanĝo de donacaĵoj la reĝo regalis la ĉinajn honorajn gastojn per riĉa bankedo. (laŭ Vidaĵoj en Oceana Vojaĝo) Informiĝinte pri la alveno de la ĉina ŝiparo, la reĝo de Aden sur la Araba Duoninsulo tuj kondukis siajn divers-gradajn subestrojn ĝis la mara bordo por bonvenigi. (laŭ Vidindajoj de Oeeana Ekstremo)

Ĝeng He

De multaj landoj venis senditoj post vizito de Ĝeng He por starigi amikecon kaj komercan interrilatojn kun Ĉinio. De tiam la komunikado de Ĉinio kun aliaj aziaj kaj afrikaj landoj pli kaj pli oftiĝis. La vojaĝoj de Ĝeng He havis profundegan influon en aziaj kaj afrikaj landoj, precipe en landoj de la Sudaj Maroj. En ili ĝis nun ankoraŭ tradicias legendoj pri Ĝeng He kaj restas memoraĵoj pri li. En Tajlando troviĝas "Sanbaŭ-haveno", "Sanbaŭ-templo" kaj "Sanbaŭ-pagodo"; en Malako de Malajo, "Sanbaŭ-urbo", "Sanbaŭ-puto"; en Java de Indonezio estas ankaŭ "Sanbaŭ-templo", "Sanbaŭ-puto" kaj multaj lokoj portantaj la nomon de Sanbaŭ, inter kiuj estas la urbo Samarang (Sanbaŭlong).


Piednoto

(1) Per tio Ĉinoj aludas pri la Okcidento, kaj per la Orienta Oceano pri Japanio.